Origino de la sorĉistinpersekuto
Origino de la sorĉistinpersekuto, kaj do ankaŭ origino de ŝtuparumado de sorĉistinoj konstituas sendube unu el la ĉapitroj plej obskuraj de la eŭropa historio: por la tiamaj ŝtatoj kaj por la tiama kristana religio kaj por tiutempa intelektularo. Sed kial kaj kiel naskiĝis tiu aberacio? Oni komencu per demando: Kiu estis la sinteno de la kristana eklezio?
Kutime oni opinias ke ja jes, ankaŭ la kristana eklezio sin makulis je iu gravega krimo kiu, pere de la persekuto kontraŭ la sorĉistinoj permesus al la eklezio svarmigi sian inklinon al mizogenio. Tion skribas, ekzemple, Michael Baigent [1] kaj Richard Leigh[2] en ilia bestsela libro pri Inkvizicio. Se pri misoginio facilas rimarkigi, ke la 20% de la procesaj proceduroj koncernis virojn, ankaŭ por la ĝenerala akuzo, laŭ obĵetantoj kontraŭ la onidira pruvbezona sentencemo, eblas analizi la historion kaj akcepti, eventuale, diversajn rezultojn.
La kredo je ekesto de efikaj sorĉaĵoj kaj magiajoj estis komuna al ĉiuj kulturaj antikvaj kaj praktikataj. Jam en la leĝo de Moseo, tamen, oni malpermesis “iun ajn specon de aŭgurarto kaj magio” (Lv 19,26) kaj instigis elimini per drastaj punoj la kulpulojn: “ Sorĉistinon ne lasu vivi” (El 22,17).
Ankaŭ la pra roma, kaj poste en la romia, juro punis la praktikon de magio per ŝtuparumado. En la pra kristana eklezio, male, ne troveblas iu ajn indiko rilate la efektiviĝon pri magiaĵojn, se ne por ilin kondamni kiel fanfaronadon aŭ ŝajnigon. Kiam iuj kristanaj monaĥoj, membriĝantaj en rebela frakcio, en Aleksandrio amase mortigis en 415 la novplatonan filozofiistinon Hipatia [3] taksatan magiistinon, pri tiu mortigo estis kulpigita kaj senkulpigita la episkopo Sankta Cirilo, kulpigita nome de paganoj kaj herezuloj, senkulpigita de sameklezianoj,la tutegipta episkoparo parolis, indignoplena, pri “senmezura honto” kiu havas nenion komunan kun la kristana kredo.
Ankaŭ la ĝermanoj, paganaj, interalie, firme kredis je efiko de sorĉistaĵoj kaj misorĉaĵoj, kaj kutimis bruligi sorĉistinojn aŭ manĝi ilian karnojn, certe por havigi al si iliajn supozitajn povojn. Tiu kutimo estis tiom enradikita ankaŭ post la venko de Karolo la Granda kaj la popola ekkristaniĝo ke la provinca Koncilio de Paderdorn, okazinta en 785, devis ĝin kondamni kaj puni kiel gravegan krimon. La episkopoj decidis ke, tiu kiu, blindigite de la demono, kredis, laŭ la konvinkoj ĉe paganoj, ke iu estus sorĉisto kaj manĝus homajn estaĵojn kaj pro tio lin ŝtuparumas aŭ allasus ke tion faru aliaj, devis esti mortpunita. Karolo la Granda, en siaj decidkolektoj, decide malpermesis ke oni favoru al la efiko de sorĉistaĵoj kiel faras paganoj. Jam la edikto de Rotari [4] – kolektaĵo da leĝoj de Longobardoj ĵus kristianiĝintaj, datita je la 7-a jarcento – malpermesis mortigon de sorĉist(in)oj “ĉar al kristano ne rajtas kredi je ilia ekzisto”: tio, certe, kontraŭis la kutimon de la praaj Longobardoj, kiuj ĝin kunportis en nordan Italion dum siaj elmigroj. En la Canon Episcopi [5], kiu entenas dekretojn de episkopa sinodo de 9-a jarcento, la pastroj estas invitataj interveni kontraŭ frenezaj deliraĵoj vastigitaj de iuj virinoj “kiuj asertas ke, mem noktotempe rajdas specialajn bestojn, kune kun Diana [6], diino de la paganoj, kaj kune kun multego da virinoj”.
Enhavo |
Papaj deklaroj [redakti]
En 1080 papo Gregoro la 7-a (1073-1085) skribis al reĝo Harald el Danio ke li ne opiniu ke, al li estus permisite persekuti la virinojn akuzitajn provoki aĉan veteron, stormojn kaj certajn malsanojn, kaj ilin procesi rajtigite de barbara (malhoma) jurisdikcio; kaj lin admonis, ke se li damaĝus senkulpulon mem provokus la dian punon. Tiel unu el la papoj plej resolutaj de la tuta Mezepoko, tiu kiu altrudis al la imperiestro Enriko la 4-a alveni al Canossa [7], sen dubigemaj vortoj malhelpis la sorĉistnpersekuton, kiu en lando ĵuse kristianiĝinta ankoraŭ praktikadis “la paganaj restaĵoj”.
Iuj papoj proponis puni gesorĉistojn kaj magiistojn pro ilia gaskonaĵoj kaj psikaj sociaj damaĝoj inter la homoj. En 1258, papo Aleksabdro la 4-a eksplicite ordonis al la inkvizitoroj ne interesiĝi pri personoj praktikantaj aŭguraton aŭ sorĉistaĵojn se ne estas certege pruvite ke ili, krom tiaĵoj, konfesas herezojn. En la Agoj de la plej fama inkvizitoro de la tuta Mezepoko, Bernardo Gui, troviĝas eĉ ne unu kazo pri sorĉaĵa akuzo. Umberto Eco en sia Romano “La nomo de la rozo”, igas Vilhelmo el Baskerville [8] dirantan: “Unu bela sorĉistino surmetenda sur la ŝtuparumejo kreskigos la prestiĝon kaj la famon de ambaŭ”, sed ĝuste temas pri romano, pri pura ŝajnigo krom fikcio.
Kapitulaco de la Eklezio [redakti]
La Eklezio kapitolacis antaŭ la premo de la pagana restaĵo de la popolaj kaj ŝtatoj rilate la efikecon de agaĉaĵoj de gesorĉistoj nur en la momento de la pasado de la 15-a al 16-a jarcento,, malmulte antaŭ la komenciĝo de la moderna epoko. Kaj okazis kun la ĵus elektita papo Inocento la 8-a (1484-1492).
La plej konata loko de inkubacio de la kredo je povo de gesorĉistoj estis la alpa regiono. Ĉi tie, en Sciafusa kaj Luĉerna (Svisio), oni ekuzis la unuafojn la germanan vorton Hexe, kiu devenas el la antikva alta ĝermana vorto Hagzisa, demona estaĵo kiu elpaŝas kaj restadas en solitaraj ĉirkaŭbaraĵoj (similaĵo, eble, al la plej antikva latina striges, el la greka stryx, nokta birdo). Tiu figuro Heze, akuzata pri kaŭzado de missorĉaĵoj, praktike kulpigita pri publikaj damaĝoj, favoris al la tendenco de la ŝtataj juroj taksi krimo mortopunenda ĉion sorĉaĵodoran. En la sola Kantono Valezo (Svisio) pli ol cent personoj - viroj kaj virinoj - estis kondamnitaj de la sekularaj tribunaloj kaj, kiel antaŭvidite de la romia juro,tiam opiniata la pinto de bona juro, ŝtuparumitaj. En la sekvaj jaroj la kolektiva frenezo kontraŭ la gesorĉistaro disvastiĝis en suda Germanio kaj norda Italio. Antaŭ tia histerio kaj la amasaj denuncoj, juristoj kaj kleruloj kaj iuj ekleziuloj konkludis, ke certe ekzistas efikajn magiaĵoj kaj “sekto de sorĉistinoj”, dedukto kiu igis la kazojn elstaraj ankaŭ por la Inkvizicio, al kiu la fenomeno suspektigis renaskiĝon de nova herezo aŭ demona organizita kulto. En proceso, aranĝita en Milano 1384,la unuan fojon Inkvizitoro troviĝis antaŭ al ero da virinoj akuzitaj pri noktotempaj orgiaj renkontiĝoj; ĝi iln kondamnis al serio da penitencoj kaj al amendo mona. Nur en 1390, kiam virinoj sin montris recidivaj kaj mem asertis esti renkontiĝintaj, en siaj noktorgioj, ankaŭ kun malgrandeta Lucifero, la inkvizitoro juĝis ke ili estas herezaj kaj ilin sendis al la ŝtuparumejo. Sed estis, kaj restis, izolita kazo en tiu jacento.
Kaj jen la vojturno en la papa sinteno. Inkvizitoro Heinrich Kramer sukcesis persvadi la papon Inocenton la 8-an (1484-1492) kulpigi gesorĉistaron kiel herezularon, kaj, do, ĝin transdoni la sekulara jurisdikcio kiu jam de longatempe kutimis ilin mortigi kiel herezulojn, kvankam kontraŭata de la eklezio.
Kramer estis la aŭtoro de la famega kaj tristiga verko Malleus maleficarum, eldonita multfoje, ne tamen de Inkvizicio. En “La kodo da Vinci"[9] Dan Brown erare atribuas la Inkvizicio la publikigon kaj eldonadon de tiu verko.
De tiam la persekuto al la sorĉistinoj vastiĝis ĉar la ŝtataj instancoj ne trovis pli la ostaklo de la eklezio kaj daŭris laŭ pli ol du jarcentoj honorante tiele la komencon de la moderna epoko. Se ekzempli, la Konstitucio Kriminala Karola, promulgita en 1532, kaj valida por la tuta Sankta Romia Imperio, konfirmis ĉe la artikolo 109 por la damaĝantoj per magiaĵoj, taksitaj por si mem mortigo, mortopunon per ŝtuparumado. Similon praktike okazis en diversaj ŝtatoj. Tiel la provo de Heinrich Kramer – transformi la sorĉistaĵon al herezo kaj enkonduki inter la kompetentoj de inkvizicio - mizere falis.
Ankaŭ inkvizicio, kiam kondamnis sorĉist(in)on kiel herezkonfesantan, devis tiun liveri, por la puno, al la ŝtata aŭtoritato kiu jam delonge kutimis apliki sian punleĝaron.
Kiom da bruligitoj? Kiom imputeblas al Inkvizicio? Se tion utilas difini, ke tio okazu apogite sur dokumentoj! Dume oni vidu iom pri la akuŝistinoj, kiuj estis laŭ la nigra rakontaĵaro, kategorio aparte akuzita kaj punita pro sorĉaĵoj. El dokumentoj, male, aperas ke ili ne superis, inter la procesoj, 2% de la punitoj: vere malmulte, do, kiel dokumentis historiisto David Hasley en 1900. Fakte akuŝistinoj estis ege ŝatataj ĉar iliaj taskoj etendiĝis al multaj mansioj. Inter kiuj ankaŭ tiu, sugestita de la aŭtoro de Malleŭs Maleficarum, kiun - nigralegende atribuita al la lascivaj inkvizitoroj - de radado de pubharoj de la virinoj “sorĉistine” suspektitaj kaj ekzamenado ĉu en ili troviĝas la “marko de la diablo”. Horora praktiko enŝtelita de freneza homo per freneza libro en freneza socio.
Tiupunkte de la artikolo, eblas senruze sin demandi: ĉu tial inkvizicio alkuris helpe al la sorĉistinoj kontribuante al la malpliiĝo de la masakro?
Helpu tion: en Romo, post iuj kondamnoj, la papo Klemento la 8-a (1592-1605) sekve de proceso alvokita al la roma inkvizcio en kiu la akuzitaj sorĉistimoj estis senkulpigitaj, favoris la normon, kiu fariĝis jura principo por ĉiuj, laŭ kiu la konfeso de la supektitoj je sorĉaĵoj kaj sin akuzantaj, ene kaj malene de la torturaj momentoj, havu nenion juran valoron! En 1621 kardinalo Desiderio Scaglia priskribis al la papo kiom da maljustaĵoj kaj senmotivaj suferoj la sekularaj kaj inkviziciaj tribunaloj aljuĝas al tiuj malbonŝancaj virnoj. Kaj praktike ekaplikiĝis la jena principo: se sorĉistino pentas, al ŝi evitigu la mortpunon.
En Milano la civila juĝistaro mortkondamnis iujn sorĉistinojn, sinkulpiĝe konfesintaj. La inkvizitoro informis la papon kiu intervenis, protestis kaj malhelpis la mortopunon: kaj samtempe ordonis, ke en inkvizicia proceso antaŭ ol kondamni oni pruvu diversfonte ke la sorĉistino vere damaĝis: tio kio tre malfacile eblis pruvi. Post tio el diversa partoj de Eŭropo akuzitoj pri tiu "krimo" petadis esti juĝataj en Romo...
Ĉu inkvizicio helpis la sorĉistinojn? Tion subtenas diversaj historiistoj, ankaŭ pro tio ke la sorĉistinoj juĝataj de la inkvicizio multfoje definitive forfuĝis el la popola amasa reago kaj el la rigideco de la ŝtataj tribunaloj.
Por pli ampleksigi tian interpretan fadenon, ĉi tie apenaŭ flugtuŝitan, oni vidu la suban bibliogafion.
Bibliografio [redakti]
Michael Hesemann, Contro la Chiesa, San Paolo, Cinisello Balsamo (Mlilano), 2009.
...
