Origino de la vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Origino de la vivo rilatas la komenciĝo de la vivo en la areo de vivo sur la tero kaj sur la tuta mondo se la vivo iam ajn ekpolulis alikoke ol sur la tero. La koncepto esprimiĝas ankaŭ per la vorto abiogenezo, kiu el la antikva greka a-bio-genesis (nebiologia origino) sugestas la informon ke la vivo devenis el la neviva materio. Estis science kalkulite ke la surtero la vivo - biosfero - aperis en la fora pasinto de 2,5 miliardoj da jaroj ĉirkaŭ kiam kombiniĝis izotopoj stabilaj kaj biomarkiloj molekulaj bezonantaj fotosintezon.

La demando pri la origino de la viva ĉiutempe interesis la homan inteligenton, kies solvoj fariĝis kulturo. Ni vidu la diversajn respondojn de la diversaj homaj, veraj aŭ tiaj supozitaj, fontoj de la vivo

Origino de la vivo laŭ la mitoj[redakti | redakti fonton]

La mitoj, ĝenerale, kiel originanton de la vivo enscenigas supernaturajn estulojn kaj potencojn, ĉar por ili la vivo entenas ion misteran, kaj, krome, ne konas la evoluon de la vivo de iu specio ad alia (se tio okazis). Tiuj mitoj, plue, estas inter ili multe malsamaj: iuj naskigis la mondon el luktoj inter diaĵoj, aliaj vidas kree aŭ ordige aganto unikan diaĵon; kromaj kredas ke la mondo eliris el kosma ovo, kiu havas en si mem ion supernaturan. Jen kelkaj mitoj ĉe:

Aŭstralaj aborigenoj[redakti | redakti fonton]

En la kulturo de tiuj praloĝantoj de Aŭstralio, la koncepto de kreado de ĉio kaj do, ankaŭ de la vivo, plenumas fundamentan rolon; la kreado reirigas al la tempoj de la sonĝoj, dum kiuj gigantaj totemaj estaĵoj ludis (laŭ la vera senco de la vorto) eventojn kreivajn. Pli/malpli kreado konfuziĝas kun ordigo kaj disciplinigo de la elementoj jam ekzistintaj.

Babilonio[redakti | redakti fonton]

La babilona mito de la kreo estis priskribita en epopea poemo Enuma Eliŝ, pri kiu la tradicio transdonis malsamajn versiojn jam de 1700 jaroj antaŭ Kristo. Laŭ la plej insista interpreto, la dio Marduk sin armis por batali la monstron Tiamat, ĝin mortigis kaj dividis ĝian korpon en du partojn per kiuj ekzistiĝis la tero kaj la ĉielo. Poste li neniigis ankaŭ la edzon de Tiamat, Kingu, kaj utiligis ties sangon por krei la homaron.

Bantua mito[redakti | redakti fonton]

Laŭ bantuoj, dekomence la tero estis nenioalio ol akvo kaj kaoso, nome Mbombo, estrata de la blanka giganto. Certan tagon tiu ĉi sentis fortan doloron ĉe la stomako kaj vomis la sunon, la lunon kaj la stelojn. La suno perverse blilegis kaj la akvo forvaporiĝis ĝis la nuboj. Laŭgrade, aperis la montetoj sekigitaj. Tiam Mbombo plue vomis kaj ĉifoje estiĝis la arboj, la bestoj, la homoj kaj multaj aliaj aĵoj: kaj jen la unua virino, leopardo, firmamento, medicino kaj lumo.

Budhaismo[redakti | redakti fonton]

La budhaismo kutime ignoras demandojn koncerne la originon de la vivo. Budho ĉi-rilate diris ke cerbumi pri la finiĝo de la mondo alportus nur enuon kaj frenezon, kaj ke tiaj aferoj pri la origino de ĉio havas nenion utilan por la atingo de la iluminiĝo, kiu estas la celo de liaj meditoj.

Kerokeoj[redakti | redakti fonton]

Unuatempe estis nur akvo, sur ĝi vivadis ĉiuj bestoj: oni deziris scii kio estis subakve en la fundo. Iun tagon akva skarabo, Dayuni'si, sin ofere taskiĝis esplori: esploris kaj reesploris surakviĝante kun koto. Tiu koto komencis kreski kaj disŝutiĝis tra la tuta ĉirkaŭo kaj jen la tero. Giganta falko descendis el alto por sekigi la teron kaj ĝin prepari por la bestoj. La falko prenis loĝejon en Kerokeujo dum la bestoj, ne elteninte la mallunon, kreis la sunon kaj ĝin lokigis kien nun ĝi loĝas.

Ĉinoj[redakti | redakti fonton]

En ĉinaj mitoj troviĝas kvin vidpunktoj rilate la kreadon:

Laŭ la unua, mankas necesaj pruvoj por montri ke la mondo havas originon.

La dua ankriĝas al la ideo ke iam ĉielo kaj tero estis unikaĵo kiu, poste, disduiĝis.

La tria, aperinta relative malfrue en la kultura ĉinia panoramo, estas Taoismo. Laŭ ĝi la Tao estas la forto puŝanta al kreo, dank’al kiu, el nenio sparkis la ekzisto mem, el kiu eliris Jino kaj Jango kaj el tiuj ĉi ĉiuj terminoj.

La kvara, ankaŭ ĝi relative juna, estas la mito de Pangu. Laŭ tiu vidpunkto, liveriĝinta ĉe monaĥaro jarcentojn poste Laozio, la kosmo naskiĝis el kosma ovo. Iu diaĵo, Pangu, naskiĝinte el tiu ovo, ĝin disduigis: la supra fariĝis ĉielo, la malsupra tero. Laŭgrade de la kreskiĝo de la diaĵo, la du ovaj partoj disiĝis ĉiam pli kaj, kiam Pangu mortis, ties korperoj fariĝis diversaj teraj zonoj.

La kvinan konsistigas tribaj rakontoj neligitaj al la kunigantaj mitoj.

Laŭ la Biblio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Biblio ĉio estas kreita de Dio. Javeo kreis senpere, senpene, senhelpe (Gn 1,1-24): “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo”. Kvankam tiu teksto pensigas pli al ordiganto de la kaoso ol al kreinto el nenio, la ĝenerala senco, konfirmita de psalmoj kaj de paralela biblia literaturo kaj, poste, en la Nova Testamento, temas pri kreo el nenio. Tiu koncepto tiel klare proklamita kaj senhezita troviĝas, se komparate kun la monda kulturo, nur en la Biblio. Pri la ses tagoj de la dia verko, se iam oni interalie interpretis kiel epokoj, nun bibliistoj preferas akcepti la ideojn ke la sestago estas nur faciligilo por ke la tuto konserviĝis en la memoro de la kredanto.

Laŭ la greka filozofio[redakti | redakti fonton]

Por Aristotelo la kosmo, kaj do ankaŭ la vivo, ĉiam ekzistis: La senmovulo ĉion movanta, absorbita en la kontemplo pri sia perfekteco, ne povas difektiĝis kreante aŭ prizorgante ion eksteran el si. Ankaŭ por Platono la universo estas io eterna, sed la estaĵaro estus rezulto de iu ordiganto nomita Demiurgo, duondiaĵo modlanta aŭ koplanta la ideojn al la materio. Sed jam la antaŭaj antikvgrekaj filozofiaj skoloj debatis pri tiu temo metante la originon de ĉio jen en la akvo jen alia elemento sensebla; aliaj, pli enprofundiĝintaj, opiniis originon de la vivo la nous (penso) aŭ logoso aŭ la ento eterna, negenerita kaj sendefektiĝa, aŭ opiniis ke la origino estas la rezulto de movo de eternaj atomoj, aŭ efektoj de amo kaj malamo. Konita estas la polemiko inter Parmenido kiu militis por la esto eterna senŝanĝa, kaj Heraklito kiu, male, militis por la iluzio de la ŝanĝantaj terminoj. Eĉ atomistoj, kiel LukrecioEpikuro, vidas en la mondo ion eternan same kiel ankaŭ la vivon.

Origino de la vivo laŭ aktualaj religioj[redakti | redakti fonton]

La demando pri la origino de l’ vivo estas problemo tute moderna en la senco ke antaŭ la dekoka jarcento estis nekontraŭta la komuna konvinko ke la vivo estas elpensaĵo kaj realigo de superaj potencoj kvankam la etaj vivuloj pupulantaj en koto kaj povo estus frukto de spontana generado: certe, ĉe kristanoj, generado laŭ la diaj proiekto kaj origina impulso de la steloj. Sed eniriĝo de la koncepto de evoluo de specioj naskis la demandon ĉu la eventuala specievoluo estis ankaŭ fonto de la origino de la vivo mem.

Laŭ katolikismo (kaj sendube laŭ diversaj kristanaj eklezioj), evoluo de la specioj kaj interspecioj, estas afero pli scienca ol religia (fakte, jam Johano Paŭlo la 2-a diris ke “evoluo estas jam pli ol teorio”): se ĝi okazis kaj okazas, ĝi estas projekto kaj plano de la Kreinto kiu kreis emojn kaj ecojn de la materio. Plia demando: kaj kio se la la scienco pruvos ke ankaŭ la homo evoluis el bestoj?
Se pruvo tia evidentiĝus, laŭ kristanaj teologoj, neniu doktrina misharmonio, ĉar estus ĉiam Dio kiu liveras al la nova naskaĵo la elementon kiu ĝin igas homo. Se doktrine kaj teorie la novaj sciencaj (sciencaj nur pro tio ke ili estas elpensaĵoj de scienculoj) teorioj ne ekscitas ĝenon, la demando delokiĝas al jeno: ĉu vere okazis evoluo? Kaj vere la vivo formiĝis el la senviva materio?

Laŭ kristanaj kreistoj de la diversforma Inteligenta Dezajno, ofte ellaborita de samfakaj sciencistoj, la eblo de evoluo ne estas rifuzata, sed ili kredas ke en iuj apartaj malfacilaĵoj la evoluo mem bezonis peran helpon de la Kreinto-programinto.

Laŭ la aktuala scienca kulturo[redakti | redakti fonton]

Se reiri al la mezepoka kulturo pri tiu temo, scieblu ke oni ne konis la modernan koncepton de evoluo kaj atribuis, okaze de konstato ke vermoj kaj insektoj ekpululas el koto aŭ akvo, al influo de la steloj tiam taksataj ecigitaj de la Kreinto. Tiu vidpunkto daŭris, ĉe popolanaj kaj scienculaj sektoroj de islama kaj kristana kaj juda esplorantaro, kaj alilokaj homoj, ĝis la malkovro de Lazzaro Spallanzani kaj Louis Pasteur, laŭ kiuj la vivo devenas de alia vivo, ne el nenio.

Nune influe de la intraspecia kaj interspecia evoluo jam asertita de multegoj da scienculoj de la diversaj novdarvinismoj, oni ne disdegnis teoriumi kaj interpreti biologiajn spurojn de la evoluo kiel pruvoj pri origino de la vivo el la materio senorganika. Kaj en diversaj laboratorioj oni provis efektivigi la samon nuntempe, kaj pliteoriumi pri la necesaj, eble ne ripeteblaj, cirkonstancoj favorantaj la memkreiĝon de vivo.

Ne mankas tamen scienculoj kiuj epitetas evoluon de la specioj senfundamenta redukto de la reala naturo: laŭ ili ne estas science pruvita ĉar la “pruvoj “konstruitaj” ĝis nun pruvas nur partajn variaĵojn en la samspeca vivantaro, do ne devenon de unu specio el alia. Tiu kontraŭa opinio reflektiĝas poste ankaŭ en la problemo pri la origino de vivo. Tiu kategorio de scienculoj obĵetantaj akuzas la antaŭan pri ideologiemo kaj, foje, pri bezono alvoki la kazon por eviti rekoni celismon en naturo: celismo kiu reirigus al la celiganto. La unuaj siavice akuzas la duajn pri manko je sciencula pensmaniero.

Iuj scienculoj, ekzemple angla Richard Dawkins[1], opinias ke evoluo kaj origino de la vivo el la simpla materio estas efika argumento por elimini la nocion Dio en la homa pensado, eĉ estus pruvo de ties senutilo se ne malutilo. La sciencularo kaj la teologaro kredanta respondas ke generiĝo el materio kaj evoluo de specioj estas fenomenoj postkreadaj. Postaj, ĉar la demando koncernas la originon de ĉio, kaj ĉar la scienco esploras pri la ekzistanto dum ne kompetentas pri la transiro el nenio al estiĝo.

Inter la scienculoj kiuj eksmode obĵetas kontraŭ la ĉioesplikanta teorio de evoluo kaj ties implikaĵoj, citeblas biologo Giovanni Monasta, genetikisto Giuseppe Sermonti, paleontologo Roberto Fonfi, W. Khun, S. Arcidiacono, botanokisto W. Troll, zoologo H. Frieling, paleontologo E. Dracqué, antropologo M. Weststenöfer kaj aliaj sennombraj...

Apenaŭaj aludoj al provoj krei la vivon en laboratorio[redakti | redakti fonton]

Hipotezo de Stanley Miller
La unua, sciece provita, eksperimento havas la nomon de la unua provanto Stanley Miller, (jarojn kvindekajn kaj sesdekajn de la pasinta jarcento). Tiu celis krei, per kombinaĵo de gasaj elementoj ([metano], akva vaporo, amoniako, hidrogeno ktp) kaj elektraj malŝarĝoj, la originan supon de la supozita vivestiĝo. Sed la diversaj eksperimentoj ĝis nun lasis seniluziiĝon

Kemia strukturo de DNA.
Komparo inter molekulo de DNA (maldekstre) kaj molekulo de RNA ((dekstre).

Hipotezo de Manfred Eigen

La malkovro de la molekula kemio esperigis ke eblas krei la medion taŭgan por ekspliki la vivon. Profitis tiujn novajn konojn Manfred Eigen kaj Peter Schuster de la instituto Max Planck, utiligantaj infomojn pri la DNA kaj RNA. Ilia eksperimenta modelo nomiĝis Kvazaŭspecio pro ilia priskribo de la procezo de la darvina evoluo de kelkaĵo memreproduktanta ene de kemia-fizika strukturo sammaniere de la DNA kaj RNA. Tiuj vojo estas hodiaŭ trakurita de multaj kun espero krei la unuan celulon de l' vivo.

Hipotezo de Wächtershäuser
La provo rekrei la vivon ĉi-foje baziĝas sur modelonomata teorio de la mondo impregnata precipe de fero-sulfuro, en kiu unuatempa formo de matbolismo anticipis genezon: rekrei tiun praan formon estus la vojo pro startigi la fenomenon "vivo".

Aliaj modeloj de esploro kaj laboratoriaj provoj daŭre kreskas tra sciecula mondo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. Dawkins: The God Delusion – Boston: Houghion Mifflin, 2006