Orinoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la baseno de Orinoko

La rivero Orinoko (Orinoco) estas - kun longo de 2140 km - unu el la plej longaj en Sudameriko. La tuta rivero situas sur la teritorio de Venezuelo. La fonto troviĝas en la apudo de Parima ĉe la limo al Brazilo. De ĉi-tie la rivero fluas okcidenten, tiam norden kaj poste orienten al Atlantika Oceano, en kiun ĝi fine enfluas. Ĝian delton konsistigas marĉoj kun areo de 41.000 km², famaj pro sia bestmulteco.

Tra la brako Kasikiaro (hispane Brazo Casiquiare) Orinoko ligiĝas al la Río Negro. Tio estas unu el malmultaj ekzemploj de forkiĝo de granda rivero. Ĉar Negro fluas en Amazonon, kiu fine atingas Atlantikon, la akvoj de Orinoko fine rekuniĝas.

Esploro de la Orinoko

La unua mapo, en kiu troviĝas la Orinoko, estas de 1529 kaj estis farata de Diego Ribeiro.

Sed tiom malfrue kiel la 18-a jarcento okazis la unua granda ekspedicio, gvidata de José Solano. Ekde la supra valo de la Orinoko ili venis ĝis la Río Negro. En 1800, la germana esploristo Alexander von Humboldt kaj la franca botanikisto Aimé Bonpland faris ekspedicion de la enfluo de la Río Apure ĝis en la supran Orinoko-valon, kaj kolektis gravajn informaciojn pri la plantoj kaj bestoj de la rivero.

La fonto de la Orinoko tamen estis trovata nur novembre de 1951 fare de venezuelaj esploristoj en la Sierra Parima proksime al la brazila limo.

Ekologio

Biogeografie la Orinoko troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto.

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/11, paĝo 20: Orinoko-delto: indianoj, marĉoj, arbarego verkita de Werner Schad.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda