Orioledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orioledoj

Oriolo (Oriolus oriolus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Orioledoj Oriolidae
Vigors 1825
Genro: * Oriolus
  • Sphecotheres
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orioledoj (Oriolidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Temas pri tre belkoloraj birdoj el kiuj konsistas la genro Oriolus, kiu loĝas en la Malnova Mondo kaj oni konsideru, ke la Novmondaj oriolojIkteredoj de familio Icteridae, ne estas rilataj unuj la aliajn kaj ĉe ili temas pri pli diversa kaj multnombra familio.

La orioledoj aŭ simple orioloj enhavas entute la Figbirdon Sphecotheres viridis, tio estas la ununura membro de la genro Sphecotheres, kaj la oriolojn de la Malnova Mondo tio estas tiuj specioj de la genro Oriolus.[1] Oni proponis, ke aliaj genroj eliru el Oriolus. Ekzemple, La specioj de Afrikaj nigrokapuloj estas foje lokitaj en la genro Baruffius. La familio distribuiĝas tra Afriko, Eŭropo, Azio suben ĝis Aŭstralio. La malmultaj specioj nestumantaj en mezvarmaj regionoj estas migrantaj, kaj kelkaj tropikaj specioj faras ankaŭ sezonajn movojn.

La orioloj (28 specioj) estas ĉefe tropika malnovmonda grupo, kvankam unu specio reproduktiĝas plie nur en mezvarmaj regionoj. Tradicie oni lokigas ilin inter la Dikruredoj kaj la Korvedojkorvoj.

Aspekto

La orioloj kaj la Figbirdo estas mezgrandaj paserinoj, ĉirkaŭ 20–30 cm longaj, kaj la inoj estas iomete pli malgrandaj ol la maskloj.[1] La beko estas iomete kurba kaj hokoforma, kaj, escepte ĉe la Figbirdo, tiom longa kiom la kapo. La plumaro de plej parto de specioj estas brila kaj bombasta, kvankam la inoj ofte havas pli senkolorajn plumarojn ol la maskloj. La plumaro de multaj aŭstralaziaj orioloj mimetismas tiujn de la friarbirdoj (genro de grandaj mielmanĝuloj), probable por malpliigi agreson kontraŭ la plej malgrandaj orioloj.[2] La koloroj de ties plumaro estas nigra, flava kaj verda ĉefe, sed kelkaj specioj montras iom da purpuro aŭ avelkoloro; krome inoj estas ĝenerale iom pli senkoloraj kaj striaj.

Specioj

Kutimoj

Orioloj estas arboremaj kaj kutime manĝas en la folikupolo.[1] Multaj specioj povas survivi en malferma arbaro, kvankam kelkaj loĝas en fermaj arbaroj. Ili estas oportunemaj ĉiomanĝantoj, kaj la ĉefaj komponantoj de ilia dieto estas fruktoj, beroj kaj artropodoj.

Orioloj estas monogamaj, kiuj reproduktiĝas per teritoriaj paroj (kvankam la Figbirdo reproduktiĝas en izolitaj kolonioj).[1] Nestolokojn povas elekti ĉe agresemaj specioj kiel drongoj, laniedoj aŭ friarbirdoj, kiuj havigas iom da protektado. La nesto estas profunda pokalo hokita kiel hamako el branĉo. La ino demetas kutime 2 aŭ 3 ovojn, sed foje eĉ ĝis ses.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Walther B. & P. Jones (2008) "Family Oriolidae (Orioles and Figbirds). El la libro Handbook of the Birds of the World. Volume 13 Aliro: la 11an Aprilo 2008.
  2. Diamond J (1982) "Mimicry of friarbirds by orioles" The Auk 99(2): 187-196