Oriolfringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Oriolfringo
Oriolfringo
Oriolfringo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Linurgus
Specio: 'L. olivaceus'
Linurgus olivaceus
(Fraser, 1842)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Linurgus olivaceus (ino)

La Oriolfringo, laŭ la specio, aŭ Linurgo, laŭ la genro, (Linurgus olivaceus) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Linurgus.[1]

Ĝi estas sepcio kun tre markata seksa duformismo. La masklo havas nigran kapon (kun gorĝareo kaj supra brusto) kaj flavan korpon, pli flava ĉirkaŭ la nigra areo kaj subaj partoj, dum estas oliveca nuanco en flankoj kaj la dorso kaj flugiloj estas olivecverdecaj, tiuj lastaj kun la flavecaj flugilstrioj de kardeloj. La kombino de nigra kapo kaj flava korpo (flava kaj nigra koloroj) nomigas la specion per simileco al orioloj, kiuj estas tute ne rilataj, sed kunhavas tiun saman kombinon. La ino estas ĝenerale pli grizbruna, kun tre grizbrunaj krono kaj supraj partoj, dum estas iom pli helflaveca en suba vango kaj gorĝareo. La flugiloj estas ankaŭ pli malhelaj sed kun samaj flavecaj flugilstrioj. La beko estas tre dika baze un la supra makzelo iomete pli longa kaj kurbeca; ĝi estas tre flava ĉe masklo kaj pli rozkolora kun malhela pinto ĉe ino.

Ĝi troviĝas en Centra Afriko, ĉefe en Burundio, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Kenjo, Malavio, Niĝerio, Ruando, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ĝi troviĝas en subtropikaj aŭ tropikaj humidaj ĉiamverdaj montararbaroj.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arnaiz-Villena, A.; Moscoso, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Gonzalez, J.; Reguera, R.; Wink, M.; and Serrano-Vela, J. I. . "Bayesian phylogeny of Fringillidae birds: status of the singular African oriole finch Linurgus olivaceus and evolution and heterogeneity of the genus Carpodacus", gazeto : Acta Zoologica Sinica, volumo : 53, numero : 5, paĝoj : 826–834. Alirita 14 December 2009. (Abstract)
  2. BirdLife International (2004). Linurgus olivaceus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  3. (1993) Finches and Sparrows. Princeton, New Jersey: Princeton University Press, 210–211. ISBN 0-691-03424-9. 

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Zamora J, Moscoso J, Ruiz-del-Valle V, Lowy E, Serrano-Vela JI, Ira-Cachafeiro J, Arnaiz-Villena A (2006): Conjoint mitochondrial phylogenetic trees for canaries Serinus spp. and goldfinches Carduelis spp. show several specific polytomies. Ardeola 53(1):1-17
  • Clement, Peter; Harris, Alan & Davis, John (1993): Finches and Sparrows: an identification guide. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-8017-2