Orion (kosmoŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orion (kosmoŝipo)

vdr
Orion 3D modelo surteriĝo
Ilustraĵo de la paraŝuta sistemo
Orion la modelo en uzino

La kosmoŝipo Orion (pli frue konata kiel Crew Exploration Vehicle (CEV)) estas nova homa kosmopramo de NASA, kiu post la jaro de 2022 anstataŭos Kosmopramo-n en la suba terorbita flugo kaj ankaŭ uzeblos por flugoj al la Luno en la Programo Artemis.

Celoj kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

CEV havas la celon, anstataŭigi la erar-riĉan kaj kostan Space Shuttle kaj atingi la celojn de usona prezidento George W. Bush, skizitajn en januaro de 2004. Al la celoj apartenas ankaŭ la ekkonstruo de homloĝata lunbazo kaj homa marsflugo. Oni dividis la tempon je fazoj por atingi la celon:

  • Exploration Spiral 1 (CEV Earth Orbit Capability): evoluigo de homa kosmoŝipo por uzo en suba orbito ĝis 2014 kiel antaŭpreparo por lunflugo.
  • Exploration Spiral 2 (Extended Lunar Exploration): Surluniĝo kaj restado de homoj sur la Luno dum min 4 tagojn (2015 ĝis 2020).
  • Exploration Spiral 3 (Long Duration Lunar Exploration): pli longa (kelkaj monatoj) lunmisioj, kiuj servas por kolekti la spertojn por la pli posta marsflugo (post 2020).
  • Exploration Spiral 4 (Crew Transportation System Mars Flyby): prtereflugo ĉe Marso (post 2020).
  • Exploration Spiral 5 (Human Mars Surface Campaign): Homa surmarsiĝo (post 2020).

NASA esperas la evoluigon de CEV laŭ la sekva tempoplano:

  • 2008 - unua prototipo de CEVs flugas sen homoj en suba tera orbito.
  • 2008 - 3-a kvarono - NASA planas elekti la finformon de la lunŝipo.
  • 2011 - unua perhoma flugo de CEV en suba tera orbito.
  • 2014 - unua perhoma flugo de CEV en suba tera orbito.
  • 2014 - unua perhoma flugo de la lunŝipo.
  • 2015 - unua perhoma flugo de la lunŝipo.
  • 2018 - 2023 - unua perhoma surluniĝo per lunŝipo.

Post kiam eksplodis kosmopramo de NASA kaj la unua kosma flugo en 2005 ne estis tro sukcesa, oni ŝanĝis la planojn kaj volas plirapidigi la eventojn.

La 13-an de junio de 2005, NASA sciigis, ke ĝi akceptis la konceptojn de Lockheed Martin kaj la komuna teamo de Northrop Grumman kaj Boeing, plua plibonigo. La konkuron gajnis Lockheed Martin, kiu evoluigas similan kosmopramon kiel la hodiaŭa, sed estos lanĉata sur pinto de raketoj. Ĝi realvenos same helpe de falŝirmoj.