Oriono (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Oriono.
Oriono
greka dio
Informoj
Sekso vira
Patro Hyrieus
Gefratoj Candiope
Edzo/Edzino Side
Kunulo Merope • EosoArtemiso • Aero
Infanoj Menippe • Metioche
vdr

Laŭ la helena mitologio, Oriono (el la greka Ὠρίων[1]Ωαρίων, latine Orion[2]) estis giganta ĉasisto, kiun Zeŭso poziciigis inter la stelaro kiel la konstelacio Oriono.

Oriono laŭ samnoma fontano en Mesino, de Giovanni Angelo Montorsoli (1553).

Mita rakontaro[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj fontoj priskribas plurajn malsamajn rakontojn pri tiu rolulo. Troviĝas du ĉefaj versioj pri lia naskiĝo, kaj pluraj pri lia morto. Laŭ la plej elstara el ili, Oriono naskiĝis en Beotio, kaj estis la plej bela viro el la tuta tiama homaro[3]. Liaj gepatroj estis la mara dio Pozidono kaj Eŭrjalo. Li vizitis la urbon Hirion, en la insulo Ĥio, kie li renkontis Meropon, filino de la tiea reĝo Enopiono, kaj enamiĝis al ŝi.

Enopiono promesis akcepti la edziniĝon de sia filino al Oriono se li sukcesos liberigi la insulon de la multombraj sovaĝaj bestioj kiuj katrastrofis tra ĝi. Oriono pacience plenumadis tiun defion, kaj ĉiu nokte portadis la felojn de la bestoj al sia amata Meropo. Kiam li finis sian laboron, Enopiono argumentis ke laŭ onidiroj ankoraŭ restis kelkaj leonoj, ursoj kaj lupoj en la insuloj, kaj pro tio rifuzis plenumi sian parton de la interkonsento. La vera kialo estas ke li mem adolte enamiĝis al sia filino.

Pejzaĝo kun blinda Oriono serĉante la sunon, laŭ Nicolas Pussin (1658).

Elrevigite, Oriono gustumis la vinon de Enopiono (unuafoje en sia vivo) kaj tuj ebriiĝis, ĝis la punkto ke li perforte eniris la ĉambron de Meropo kaj seksumis kun ŝi. Sciinte tion, Enopiono petis helpon al sia patro Dionizo, kaj li sendis satirusojn kiuj invitis Orionon pli drinki ĝis dormado. Tiam, Enopiono eligis la okulojn de Oriono kaj ĵetis ilin al marbordo. Orakolo anoncis ke la blindulo reakiros sian vidkapablon se li vojaĝos orienten kaj rigardos rekte al Helioso ĝuste dum la momento kiam li komencas sian ĉiutagan vojaĝon el la Oceano. Do Oriono ekremis al alta maro sur boato, sekvante la sonon de la ciklopa martelado. Tiel, li alibordiĝis en Lemnoson, la forĝejo de Hefesto, kie li forkaptis helpanton de la dio, nomata Cedaliono. Tiu lasta sidiĝis sur la ŝultro de Oriono kaj gvidis lin en longega vojaĝo tra maro kaj tero, ĝis la ekstrema Oriento, kie Helioso redonis malblindigis la giganton.

Dum tiu vizito la fratino de la suna dio, Eoso, enamiĝis al Oriono. Ŝi transportis lin al la insulo Deloso, kie ili plenumis sian amon. Post tio, Oriono venĝeme revenis al Ĥio, sed ne kapablis trovi Enopiono, pro tio ke li kaŝiĝis ĉe subtera kelo konstruita de Hefesto. Do, Oriono vojaĝis al Kreto, por konstati ĉu la tiea reĝo Minoo protektis sian nepon Enopiono. En tiu insulo, li renkontis la diinon Artemison, kun kiu li ĝuis sencesan ĉasadon. Danke al ŝi, Oriono forgesis pri venĝo kaj ĝuis kamparan vivon en Kreto[4][5].

Artemiso malkovras la kadavron de Oriono, laŭ Daniel Seiter (ĉ. 1685).

Tamen, la ark-pafista dio Apolono eksciis pri tio, ke Eoso kaj Oriono sakrilegie kuŝis en la sakrala insulo Deloso. Li ankaŭ malamis Orionon pro lia fanfarona ĉas-rakontado, do li timis ke sia fratino Artemiso enamiĝu al la giganto same kiel Eoso. Por tion eviti, Apolono alvokis patrinon Geon, kaj sukcesis konvinki ŝin spruĉigi gigantan skorpion kiu atakis Orionon. Tiu lasta defendis sin per sia arko, kaj poste per glavo, sensukcese pro la malmola ŝelo de la monstro. Do, li ĵetis sin surmare kaj naĝis serĉante eblan protekton en Deloso fare de sia antaŭe amata Eoso. Sed Apolono vizitis Artemison kaj konvinkis ŝin pri ke la naĝanto estis Kandaoro[6], verŝajna fripono kiu klopodis seksperforti Opison, unu el la sacerdotinoj de la diino. Sen dubo, Artemiso pafis sian arkon kaj trafis la kapon de Oriono per sago.

Konstelacio Oriono, laŭ Uranographia de Johannes Hevelius (1690).

Kiam la diino alproksimiĝis surmare por kapti la korpon, ŝi malkovris la veron. Kortuŝite, ŝi petis al Asklepio revivigi sian amikon. Sed kiam tiu kuracisto pretiĝas por tion fari, fulmo trafis lin: Hadeso, reĝo de la mortintoj, plendis pro tiu malnatura interveno kaj Zeŭso devis pravigi lian peton. Tiam, Artemiso (aŭ Zeŭso) poziciigis la korpon de Oriono en la stelaro, de tiam persekutata de giganta Skorpio. La animo de Oriono malsupreniris al Asfodela kamparo, kie li daŭrigas la ĉasadon.

La plimulto de la antikvaj fontoj preterlasas kelkajn el tiuj epizodoj, kaj plurajn nur malmultaj el ili priskribas. Tiuj diversaj okazaĵoj eble havis sendependajn originojn, estis senrilataj rakontoj, do ne eblas prezice scii ĉu preterlasoj temas pri simpla koncizeco aŭ reprezentas realan malkonsenton. En klasika literaturo, oni priskribas Orionon kiel granda ĉasisto, ekzemple en la homera epopeo Odiseado. Laŭ ĝi, Odiseo renkontas la ombron de Oriono en la submondo. La baza informo de tiu rakonto estis kolektita de la helenistikaj verkistoj kaj romiaj mitologistoj, sed ekzistas neniu konservata literatura versio de liaj travivaĵoj komparebla, ekzemple, al tiu de Jasono ĉe Pri la argonaŭtoj de Apolonio aŭ la Medeo de Eŭripido; ĝia inkludo en la Kalendaro de Ovidio (11-a de majo) estas poemo pri la naskiĝo de Oriono, tamen, simpla versio de ununura rakonto. La plidaŭraj fragmentoj de legendo disponigas, do, fruktoplenan kampon por konjekto pri greka antaŭ-historio kaj mitaro.

Oriono plenumis plurajn rolojn en malnov-greka kulturo. La rakonto de la aventuroj de Oriono, la ĉasisto, estas tiu pri kiu ni havas plej da pruvojn (kaj eĉ tiel ne tre multe); li ankaŭ estas la personigo de la samnoma konstelacio, kaj estis honorita kiel heroo, laŭ la greka signifo, en la regiono de Beotio. Aldone, ekzistas unu etiologia fragmento kiu asertas ke Oriono respondecas pri la nuna formo de la Mesina Markolo.

Homero kaj Heziodo[redakti | redakti fonton]

Oriono estas meciita en la plej antikvaj verkoj konservitaj de la klasika literaturo, kies dato verŝajne malantaŭeniras al la 7-a8-a jarcento a.K.. Tamen ili estis konsekvencoj de la perbuŝa tradicio kies origino datiĝas plurajn jarcentoj antaŭe. En la Iliado de Homero, Oriono estis priskribita nur kiel konstelacio, kun la stelo Siriuso kiel sia hundo[7]. En la Odiseado, Odiseo vidas lin, granda mortiganto de bestoj, ĉasi en la submondo per bronza klabo; li estas ankaŭ menciita tie kiel konstelacio, amanto de la diino de tagiĝo, mortigite fare de Artemiso, kaj kiel la plej bonaspekta el la naskiĝintoj el la tero.[8]. En la verkoj de Heziodo Taskoj kaj tagoj, Oriono ankaŭ estas konstelacio, unu el tiuj kies leviĝo kaj malleviĝo kun la suno kutime helpis finkalkuli ĉiun jaron.[9].

Oriono kaj Eridano, laŭ Johannes Regiomontanus (1512).

La legendo de Oriono aperis plene unuafoje en perdita verko de Heziodo, verŝajne la Astronomio; simplaj referencoj pri Heziodo redirektis al tiu ĉi, sed sen aldoni plian informon. Tiu versio estas konata per la verkado pri konstelacioj de la helenista astronomo Eratosteno, kiu kolektis sufiĉe longan resumon de la rakonto de Heziodo pri Oriono.[10]. Laŭ tiu versio, Oriono estis la filo de la mara dio Pozidono kaj Eŭrjalo,[11], filino de Minoo, reĝo de Kreto. Oriono kapablis piediri sur la ondoj pro sia patro; fakte, li piediris al la insulo Ĥio, kie li ebriiĝis kaj atakis Meropon,[12], filinon de Enopiono, la tiea reganto. Venĝeme, Enopiono blindigis Orionon kaj forpelis lin el la insulo. Post tio, la giganto stumblis al Lemnoso, kie Hefesto, la lama forĝista dio, havis sian forĝejon. Post aŭskulti la travivaĵon de la ĉasisto, Hefesto petis sian serviston, Cedalion, gvidi Orionon al la plej orienta parto de la mondo, kie Helioso, la Suno, resanigis lin. Oriono portis Cedalion sur siaj ŝultroj ĝis tie, kaj revenis al Ĥio por puni Enopionon. Tamen, la reĝo kaŝiĝis subgrunde kaj evitis tiel la koleregon de Oriono. Li tiam ekvojaĝis al Kreto, kie li ĉasadis kun la diino Artemiso kaj ŝia patrino Leto. Per ilia ĉasado, kiu minacis malaperigi ĉiun bestion sur la surfaĉo de la Tero, li ofendis la patrinon Teron, kiu sendis grandegan skorpion por mortigi Orionon. Tiu monstro plenumis sian taskon, kaj plenlarme, la diinoj petis al Zeŭso poziciigi Orionon inter la konstelacioj. La reĝa dio konsentis kaj, kiel memorigo pri la morto de la heroo, aldonis ankaŭ la Skorpion al la ĉiela stelaro.[13]

Pliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam Oriono okupas kelkajn versojn kaj en la homeraj poemoj kaj en Taskoj kaj tagoj, la plimulto el la rakontoj pri li estas registritaj en hazardaj aludoj kaj en malklaraj postaj skribaĵoj. Neniu granda poeto normigis la legendon.[14]. La antikvaj fontoj pri la mito de Oriono estas plejparte notoj en la marĝenoj de antikvaj poetoj (skolioj) aŭ kompiloj de postaj akademiuloj, ekvivalento de modernaj referenclaboroj aŭ enciklopedioj. Eĉ la rakonto aperinta ĉe Astronomio de Heziodo postvivas, nur unufoje, danke al unu el tiaj kompiloj. Plurkaze, inkluzive la resumo de la Astronomio, kvankam la verkon subskribas fama akademiulo, ekzemple Apolodoro el Ateno, Eratosteno, aŭ Higeno, tio, kio pluvivas estas aŭ antikva falsaĵo aŭ resumo de la origina kompilo farita de posta verkisto kun dubinda kompetenteco. La eldonistoj de tiuj tekstoj sugestas ke ili povus esti subskribitaj de tiaj famaj fakuloj ĉar ili estis mallongigoj, aŭ eĉ notoj de lernantoj, surbaze de la verkoj de la akademiuloj.[15]. Laŭ Apolodoro, Oriono ne estis mortigita de Artemiso, sed de la giganta skorpio. Fakte, la diino ne intervenis, ĉar ŝi estis ĉagrenita pro tio, ke Oriono persekutadis ŝiajn virgajn akompanantinojn: la sep Plejadojn, filinoj de Atlaso kaj Plejono. Ili forfuĝis tra la beotia ebenaĵo dum sep jaroj, ĝis kiam la gedioj kompatis ilin kaj aliformiĝis ilin en kolumbojn kaj poste stelojn[5]. Tamen, tiu informa estas parte erara, ĉar ne ĉiuj la Plejadoj estis virgaj: tri el ili iĝis amantinoj de Zeŭso, du de Pozidono, unu de Areso kaj la lasta estis edzino de Sizifo, kaj pro tio brilis malpli ol siaj fratinoj. Apolodoro ankaŭ mencias ke Oriono elstaris en du artoj: astronomio (instruite fare de Atlaso) kaj forĝado kaj konstruado (instruite de Hefesto, fakte Oriono konstruis subteran palacon por sia patro[16].

La infano Filozofio agnoskas tri patrojn, kiel Oriono. Gravuraĵo sur Atalanta fugiens, de Michael Maier, 1617. La tri dioj (ĉi tie Apolono, Hefesto kaj Hermeso) ejakulas sur virbova felo, kun la artisto maldekstre kaj Areso dekstre.

La marĝeno de la kopio de la Iliado de la Imperiestrino Eŭdocio enhavas noton resumantan helenisman poeton[17] kiu rakontas malsaman miton pri la naskiĝo de Oriono. Ĉi tie la dioj Zeŭso, Hermeso kaj Pozidono vizitis Hirieon el Tanagro, kiu rostis tutan virbovon por ili.[18]. Kiam ili ofertis al li kompensan favoron, li petis naskiĝon de filoj. La dioj prenis la felon de la virbovo kaj ejakulis aŭ pisis sur ĝi[19], subterigante poste la rezulton apud la tombejo de la edzino de Hirieo, kaj konsilante lin elfosi la felon dek monatojn poste[20]. Kiam li obeeme faris tion, li trovis Orionon ene de la felo, kiu klarigas kial oni konsideris lin naskiĝinto el la Tero[21].

Dua plena rakonto, kvankam malpli longa ol tiu de Heziodo, aperis en kolekto de mitoj romi-epoka, kie la parto de Oriono baziĝis plejparte sur la verko de la mitologiisto kaj poeto Ferecido el Leroso. Ĉi tie Oriono estas priskribita kiel grandega aŭtoktono, filo de Pozidono kaj Eŭrjalo. Ĝi aldonas unuan geedziĝon al Sido, antaŭ la renkontiĝo kun Meropo. Tamen, pri tiu virino oni nur scias ke Hero ĵetis ŝin en Hadeson, ĉar Sido konkuris kun ŝi en beleco. Tiu versio priskribas ankaŭ la morton de Oriono, malsama ol tiu de la Iliado: Eoso, la Tagiĝo, ricevis malbenon fare de Afrodito, kaj de tiam ŝi enamiĝadis sencese al mortemuloj. La unua el ili estis Oriono, translokigita de Eoso al Deloso, la sankta insulo de Artemiso kaj Apolono, por plenumi tie, diskrete, tiun amo. Sed tiu sakrilegio iĝis fatala por la giganta ĉasisto, ĉar Artemiso mortigis lin[22].

Plian rakonton pri la deveno de la konstelacioj, tri-paragrafe longa, oni atribuis al latina verkisto, kies resumaj notoj supervivis laŭ la nomo de Higeno[23]. Ĝi komenciĝas per la rakonto de la bov-felo kaj la naskiĝo de Oriono, lokigita en Tebo aŭ Ĥio, bazita verŝajne sur la verkoj de Kalimako kaj Aristomako[24]. Higeno resumas du versiojn, ignorante en la unua la intervenon de Pozidono[25]. Laŭ la moderna mitologiistoj, ĉi tiu estis la originala versio[26].

Ĝi ankaŭ rakontas du malsamajn versiojn pri la morto de Oriono. Laŭ la unua, pro lia vivo en granda amikeco kun Enopiono, li fanfaronis antaŭ Artemiso kaj Leto pri ke li povos mortigi ĉion spruĉitan el la Tero. Kompreneble, Geo obĵetis kaj kreis la Skorpion.[27]. Laŭ la dua rakonto, Apolono protestis kontraŭ la amo ke laŭ li Artemiso sentis al Oriono kaj, vidante Orionon naĝi kun ĵus sia kapo videbla, defiis al Artemiso pafi ark-pafi ĝin, kun mortiga rezulto[28]. Li rilatas la konstelacion Oriono ne nur al tiu de Skorpio: laŭ ĝi, Oriono postkuris Plejonon, la patrinon de la Plejadoj, dum sep jaroj, ĝis kiam Zeŭso intervenis steligante ĉiujn.[29]. Tamen, laŭ Taskoj kaj tagoj, Oriono postkuris la Plejadojn mem. Malgranda Hundo kaj Granda Hundo estis tiuj de Oriono, kaj Prociono, tiu el ili kiu kuris avangarde. Ili ĉiuj ĉasadas Leporon, kvankam Higeno mem kaj aliaj kritikistoj konsideris ĝin malnoblan predon por tiel granda ĉasisto, kaj sugestis anstataŭigi ĝin per Taŭro, la virbovo[30]. Renesanca mitologo plilongigis la liston de hundoj de Oriono: Leŭkomeleno, Meero, Dromiso, Ciseto, Lampuriso, Likoktono, Ptoofago kaj Arktofono[31].

Variantoj de la rakonto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj variaĵoj de la ĉefa rakonto laŭ aliaj verkistoj. La plej granda parto el tiuj estas hazardaj referencoj en poemoj kaj skolioj. Elstare, la romia poeto Vergilio priskribas Orionon kiel giganto vaganta tra la Egea Maro kun la ondoj frapante liajn ŝultrojn; prefere ol piedirante sur la akvo, kiel li jam estis priskribita.[32]. Ekzistas pluraj referencoj al Hirieo kiel patro de Oriono, ligante lin al lokoj en Beotio, inkluzive Hirio. Verŝajne, ĉi tiu povas bone esti la origina rakonto (kvankam ne la unua eltrovita), ĉar Hirieo estas supozeble eponimo de tiu urbo. Li ankaŭ estas nomita Eneo, kvankam ne temas pri la kalidonia samnomulo[33]. Aliaj antikvaj skolioj asertas, kiel Heziodo faras, ke Oriono estis la filo de Pozidono kaj lia patrino estis filino de Minoo. Tamen, ili nomas ŝin BriloHieleso[34].

Troviĝas ankaŭ du versioj laŭ kiuj Artemiso mortigis Orionon, aŭ per ŝiaj sagoj aŭ per spruĉado de la Skorpio. En la dua variaĵo, Oriono mortis pro la piko de tiu monstro, same kiel laŭ Heziodo. Kvankam Oriono venkas la Skorpion en neniu versio, plurajn variaĵojn rakontas ke ĝi mortis konsekvence de siaj vundoj. Artemiso povis havi diversajn kialojn por tion fari: Oriono fanfaronis pri sia nevenkeblo kaj defiis ŝin al ĵetdiska konkurso. Aŭ li atakis ĉu Artemison ĉu unu el ŝiaj sekvantinoj: la hiperborean junulinon Opiso.[35].

Skorpio kaj Asklepio, laŭ la Aratea (ĉ 830-840). Laŭ kelkaj versioj, la unua mortigis Orionon, sed Asklepio sukcesis revivigi lin.

La mallonga priskribo de Arato, en lia Astronomio, kombinas la diversajn elementojn de la mitaro: laŭ li, Oriono atakis Artemison, dum ĉasado en Ĥio, kaj la Skorpio mortbatis lin tie.[36]. Nikandro, en lia Theriaca, grandigas la staturon de la Skorpio, kiu kaŝiĝis sub malgranda ŝtono (oligos)[37]. La plimulto de la versioj kiu daurigas la rakonton post la morto de Oriono konsentas pri la poziciigo de la giganto kaj la Skorpio sur la ĉiela firmamento. Tamen, eĉ ĉi tie troviĝas variaĵo: antikvaj poetoj asertas ke Asklepio sukcesis revivigi lin, kaj pro tio estis punita de Zeŭso. La argolanda epopeisto Telesarko, en citaĵo sur skolio estis unu el tiuj kiuj rakontis tion.[38]. Alternative, oni anonime atribuis al aliaj aŭtoritatuloj la rakonto pri ke Asklepio ne redonis al li la vivon, sed sanigis lian blindecon, kiam Enopiono krevigis liajn okulojn.[39].

La rakonto de Oriono kaj Enopiono ankaŭ varias. Unu fonto konsideras Meropon edzino, do ne filino, de Enopiono. Alia asertas ke ŝi estis filino de Minoo el Kreto.[40]. La plej longa versio konsistas en kolekto de melodramaj intrigoj verkitaj fare de aleksandria poeto por ke la romiano Cornelius Gallus versigu ilin en la latinan.[41]. Ĝi priskribas Orionon mortigante ĉiujn la sovaĝajn bestojn en Ĥio, sed ankaŭ stelante perforte al la loĝantojn por fari nov-edzinan donacon al la filino de Enopiono, ĉifoje nomita AeroLejro[42]. Kompreneble, Enopiono ne volis edzinigi ŝin al sovaĝulo kiel Oriono, kiu verŝajne frustrita, eniris la dormoĉambron de la princino kaj seksperfortis ŝin. Neesprimite, la teksto implicas la postan blindigon de Oriono.

Luciano inkludas bildon kun Oriono en retorika priskribo de ideala konstruaĵo, laŭ kiu Oriono piediras en la altiĝantan sunon kun proksime al Lemnoso, kun Cedaliono sur lia ŝultro. Li reakiras sian vidkapablon tie, dum Hefesto daŭre rigardas en la fono[43].

Latinaj fontoj aldonas ke Enopiono estis filo de Dionizo, kiu sendis satirusojn por profunde dormigi Orionon tiel ke li povus esti blindigita. Unu fonto rakontas la saman historion, sed anstataŭigas Enopiono per Minoo el Kreto. Ĝi aldonas ke orakolo rakontis al Oriono ke lia vido povus esti reestigita per piedirado orienten kaj ke li trovos sian manieron per aŭdado la martelado de la Ciklopoj, poziciigante unu el ili sur lian ŝultron. Ĝi ne mencias Cabejroj aŭ Lemnoso, kiuj supozeble apartenas al la aldono de la rolulo Cedaliono. Aldone, skolio en latina poemo rakontas ke Hefesto donis al Oriono ĉevalon.[44].

Giovanni Boccaccio citas anoniman latinan verkiston (Teodoncio) por rakonti ke Oriono kaj Kandiopo estis filo kaj filino de Enopiono, reĝo de Sicilio. Kiam la virga ĉasisto Oriono dormis en kaverno, Venuso delogis lin. Tuj post eliri sian dormejon, li vidis sian fratinon, eksterordinare brila, kaj seksperfortis ŝin. Sciite tion, Enopiono forpelis sian filon kaj malpermesis lin reveni. Orakolo konsilis Orionon iri orienten, kie li akirus la reĝecan gloron. Do Oriono, akompanata de Kandiopo kaj ilia filo Hipologo, velis ĝis Trakio "provinco oriente de Sicilio", konkeris la loĝantojn, kaj iĝis konata kiel la filo de Neptuno. Lia filo estis la patro de Driaso, defendanto de Tebo dum la milito de la Sep kontraŭ Tebo, kiel menciis Statio[45].

Genealogio de Oriono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Oceano
 
Tetiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Nilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Epafo
 
Memfiso
 
 
Telefaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pozidono
 
Libio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Agenoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Zeŭso
 
Eŭropo
 
 
Perseiso
 
Helioso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Minoo
 
Pazifao
 
 
Eeto
 
Kirko
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eŭrjalo
 
 
 
Ariadno
 
Dionizo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eoso
 
Oriono
 
 
 
 
 
Herico
 
Enopiono
 
Stafilo
 
Ceramo
 
Eŭridemono
 
 
Pepareto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Sido
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kandiopo
 
Meropo
 
Taloso
 
 
Atamaso
 
 
 
 
 
 
Filiaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Toanto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Metjoko
 
Menipo
 
 
 
Hipologo
 
 
 
 
 
 
 
 
Evanteso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Melaso
 
 
 
 
 
la Cefizidinoj
 
 
 
 
Driaso
 
 
 
 
 
 
 
 
Salago
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kvindek viroj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Kultado kaj popola percepto[redakti | redakti fonton]

En Antikva Grekio, specifa heroo-sekton kultadis Orionon, ĉefe en la regiono Beotio. Tamen, la multnombraj lokoj asociitaj al lia naskiĝo indikas ke tiu kultado povis esti pli ĝeneraligita.[46]. Hirio, la plej ofte menciita, lokiĝis en la teritorio de Tanagro. Tie oni aranĝadis festenon honore al Oriono almenaŭ ĝis la alveno de la Romia Imperio[47], kaj montreblas tombejo de la heroo[48] tre eble ĉe la piedoj de la Monto Cericio (nuntempe Monto Tanagro)[49][50]. Maurice Bowra argumentas ke Oriono estis la popola heroo de la beotianoj, same kiel Kastoro kaj Polukso por la dorianoj[51], bazante tiun aserton sur la atena epigramo pri la Batalo de Coronea, dum kiu Oriono donis al la beotia armeo orakolon, kaj poste eniris en batalon apogante ilin kaj venkinte la atenanojn.

Kabo Peloro, en Mesino. Konstruita de Oriono laŭ Diodoro Sicila.

La beotia skolo pri epopea poezio, kiu interesiĝis multe pri la genealogioj de dioj kaj herooj, aldonis al la originala mito multajn rakontojn, komence sendependaj. Ekzemple, papirusa fragmento de la beotia poetino Korino atribuis kvindek fortegan filojn (rita nombro) al li, inter ili la orakolan heroon Akafrono, tiu kiu atentigis Asopon pri la forkapto de liaj filinoj fare de la dioj. Tiu multnombra idaro devenis el lia rilato kun la cefizidinoj, la nimfaj filinoj de la oceanido Cefizo. Laŭ ŝi, Oriono konkeris kaj nomigis la orientan parton de Beotio.[52]. Oni ankaŭ kredas ke Oriono havis kaj eldiris orakolojn[53]. Krome, Higeno asertis ke la patrino de Hilaso estis Menodico, filino de Oriono[54]. Alia mitologiisto, Antonino Liberala, rakontas pri Menipo kaj Metjoko, filinoj de Oriono, kiuj oferis sin por la bono de ilia lando kaj estis transformitaj en kometoj[55].

La fontano de Oriono en Mesino, Italio.

Oriono ankaŭ havas etiologian ligon al la grandurbo Mesino, en Sicilio. Diodoro Sicila verkis mondan historion ekde la tempoj de gedioj kaj herooj ĝis la sia propra (komenco de la regado de Aŭgusto Cezaro), en kiu li rakontas du eksterordinarajn historiojn pri Oriono kaj Sicilio. Unu el ili priskribas kiel li helpis Zanclon, la fondinton de Zanclo (antaŭa nomo de Mesino), konstrui la monteton kiu formas la urban havenon[56]. La alia, kiu Diodoro atribuas al Heziodo, rakontas ke antaŭe ekzistis sufiĉe longa distanco inter Sicilio kaj Italio, sed Oriono konstruis la monteton poste nomatan Kabo Peloro, kreante tiel la Markolon de Mesino. Laŭ ĝi, la giganto konstruis sur tiu monteto templon dediĉitan al Pozidono, kaj migris poste al Eŭbeo. Ĝuste por ke oni memoru tiajn prodaĵojn, la gedioj konsentis pociziigi lin inter la stelaro[57].

La renesanca historiisto kaj matematikisto Francesco Maurolico, de mesina deveno, eltrovis restaĵojn de verŝajna templo de Oriono proksime de la nuna Katedralo de Mesino[58]. Maurolico ankaŭ dizajnis brodornamitan fontanon, konstruitan fare de la skulptisto Giovanni Angelo Montorsoli en 1547, en kiu Oriono, ĝia ĉefa figuro, simbolas la imperiestron Karolo la 5-a, restaŭristo de Mesino, post sia venko en Tunizio (1535)[59]. Oriono daŭre estas populara simbolo de tiu urbo.

Malfacilas rekoni la reprezentadojn de Oriono en klasika arto, kie klaraj ekzemploj maloftas. Ekzistas pluraj antikv-grekaj bildoj de ĉasistoj portantaj klaboj, kiuj povis reprezenti Orionon[60], sed tiaj kolektivaj ekzemploj povis same simboligi arketipan "ĉasiston", aŭ eĉ Heraklon[61].

Oni asertas ke aliaj grekaj artaĵoj ja reprezentas specifajn aspektojn de la Oriona mitaro, ekzemple la ceramiko en la 5-a jarcento a.K., per kiu oni simbolis la esperon pri ke eĉ fripono kiel Oriono povis atingi gloron. John Beazley rekonis scenon de Apolono portante la delian palmon kaj venĝante Orionon pro seksatenco kontraŭ Artemiso. Kaj ankaŭ troviĝas sceno de Oriono atakante Artemison, kiu siavice estas venĝita fare de serpento (ekvivalento al la skorpio) en funebra grupo, ĉi-foje supozebla simbolo de la espero pri ke eĉ la krima Oriono povus fariĝi senmortaj. Plie, tombofriso en Taranto (ĉ. 300 a.K.) eble montras Orionon atakante Opison[62]. Sed la plej antikva klara prezentado de Oriono en klasika arto estas romia: la bildigoj de odiseada submundo malkovritaj ĉe la Eskvilino (50-40 a.K.). Oriono videblas ankaŭ sur 4-a-jarcenta bareliefo, nuntempe fiksita al muro en la havena kvartalo de Napolo. La konstelacio Oriono aperas ekde novembro, je la fino de la mareltena sezono, kaj estis asociitaj al ŝtormvetero, etendante tiun karakterizaĵon al la tuta mitaro pri Oriono. Tiu bareliefo eble estis asociita al la maristoj de la urbo[63].

Interpretado[redakti | redakti fonton]

Renesanco[redakti | redakti fonton]

La alĥimisto Michael Maier, laŭ portreto de Matthäus Merian por Atalanta fugens (1617). En tiu verko, Maier identigas la mitaron de Oriono al la divers-devena filozofio.

Mitologoj diskutadas pri Oriono kaj la klasika sciado almenaŭ ekde la Renesanco. Dum tiu epoko, la interpretado de tiu mito estis ĉefe alegoria. En la 14-a jarcento, Boccaccio interpretis la rakonton pri la bov-felo kiel reprezentado de homa koncipo: la felo simbolus la uteron, Neptuno la malsekecon de spermo, Jupitero ĝian varmon kaj Merkuro la inan malvarmon. Laŭ li, la morto de Oriono fare de Diano (luna diino) reprezentas la Lunon produktante vintroŝtormon[64].

Ankaŭ la 16-a jarcenta itala mitologo Natalis Comes interpretis la mitaron pri Oriono, ĉi-foje kiel alegorio de la evoluo de ŝtorm-nuboj, formitaj el aero (Zeŭso), akvo (Pozidono) kaj suno (Apolono). Ŝtorm-nuboj divastiĝadas (la vorto Ĥio, laŭ Comes, devenas el χέω, "verŝas eksteren"), svebadas tra la aero (Aeropo, literumata Meropo), malvarmiĝadas (Oriono blindiĝas) kaj iĝas akvon danke al la luna influo (Artemiso). Tio ankaŭ klarigus kial Oriono kapablis piediri surmaren[65]. Pro la sama interpretad-scienco, la koncipo de Oriono igis lin simbolo de la Filozofia infano (Filius philosophorum), la filozofio kiu devenas el diversaj fontoj (la tri dioj), ofta alegorio, kun variantoj, kaj dum la Renesanco kaj en alĥemio. Tiel, la germana alĥimisto Michael Maier (16-a jarcento) kaj la franca Antoine-Joseph Pernety (18-a jarcento) konsideris lin filo de Jupitero, Neptuno kaj Vulkano.[66].

Moderna interpretado[redakti | redakti fonton]

La modernaj mitologoj konsideris la rakonton de Oriono taŭga maniero rekte aliri lokajn popolajn fabelojn kaj kultajn praktikojn, sen la enmiksiĝo de la antikva alta kulturo[67]. Multaj el ili klarigis la miton lau sia propra interpreto de la greka prahistorio kaj ĝia speguliĝo en la mitologio. Ekzistas ĝenerala interkonsento pri kelkaj nuancoj, ekzemple, ĉiuj interpretas la atakon al Opiso kiel atako al Artemiso mem, ĉar Opiso estis unu el la multnombraj kromnomoj de tiu diino[68].

Dum la 19-a jarcento aperis skolo kiu interpretis la mitojn de ĉiuj beotiaj herooj kiel simplaj personigoj de la konstelacioj[69]. Ekde tiam, estas interkonsento pri tio, ke la mito de Oriono aperis antaŭ doni tiun nomon al la stelaro. Homero, ekzemple, mencias Orionon (la ĉasiston) kaj Orionon (la konstelacion), sed neniam konfuzas ambaŭ rolulojn. Poste, ekde la identigo de Oriono al la konstelacio, astronomio influis lian miton. Ekzemple, la inkludo de Sido eble estas ero de astronomia rakonto: ĝia nomo signifas granato, kies rikolto koincidas kun la apero de Oriono en la ĉielo[70]. Rose proponas eponiman devenon de la partnero de Oriono: ĝi rilatas al Sidae, beotia urbo. Se tiel, la granato (simbolo de la submundo), estus alegorio pri ŝia ĵetado tien, fare de Hero[71].

La konstelacio Oriono. La modernaj mitologoj konsentis pri ke ĝi estis posta aldonaĵo al la origina mito de Oriono, sed la interpretado de la deveno de tiu lasta varias.

La germana klasika akademiulo Erwin Rohde, 19-a jarcenta, konsideris Orionon ekzemplo pri kiel la grekoj iom post ignoradis la limojn inter la dioj kaj la homaro. Se Oriono sukcesis esti en ĉielo, tion povis esperi ankaŭ la ceteraj mortemuloj[72].

La hungara mitologo Karl Kerényi, unu el la fondintoj de la moderna studado de la helena mitologio, skribis koncerne Orionon en Gods of the Greeks (Dioj de la grekoj) (1951). Kerényi priskribas tie Orionon kiel giganto kun titana forto kaj krimemon, naskiĝita ekster sia patrino, same kiel Dionizo aŭ Titio[73]. Li emfazas la varianton laŭ kiu Meropo estis edzino, do ne filino, de Enopiono, ĉar li kredis trovi en tiu rakonto reston de malaperita versio de la mito laŭ kiu Meropo estis la patrino de Oriono, transformita post kelkaj generacioj en lia duon-patrino, kaj el tie en sia nuntempa rolo. La blindigo de Oriono estus tiel paralelaĵo de tiuj suferitaj de Egipto kaj Edipo. En sia eseo Dionizo (1976), Kerényi portretas Orionon kiel ŝamana ĉasista heroo, supevivanto de la minoaj tempoj (tial lia rilato al Kreto). Laŭ li la vortoj Hirieo kaj Hirio devenas de la kreta dialektvorto ὕρον, "abelujo", aperinta nur en antikvaj vortaroj. El tio, li konsideras Orionon reprezentanto de la pra-kulturoj kiuj rite trinkadis hidromielon, anstaŭitaj per tiuj trinkantaj vinon (identigitaj al Enopiono kaj Eneo, la malnov-greka vorto por vino estis oinos). Fontenrose citas fonton laŭ kiu Enopiono instruis al la loĝantaro de Ĥio la manieron fari vinon antaŭ ol iu ajn[74].

Laŭ Joseph Fontenrose[75], Oriono estis la tipa specimeno de groteska heroo, simila al Cú Chulainn, tio estas pli forta, granda kaj potenca ol ordinaraj homoj, kaj perforta amanto de la Dia Ĉasistino. Tio identigis lin al Akteono, Leŭkipo (filo de Enomao), Cefalo, Tirezio kaj Zeŭso kiel amanto de Kalisto. Fontenrose ankaŭ trovis paralelismojn kun orientaj roluloj kiel Aqhat, Atiso, Dumuzido, Gilgameŝ, Duŝianto (diaĵo en Mahabarato) kaj Prajapato (kiel persekutanto de la diino Ushás).

Robert Graves[76] konsideras Enopionon reprezentanto de sakrala jar-reĝo, ĝuste kiam li devis morti, sed fine estis anstataŭita de alia (Oriono tiukaze), por ke ĝi mortu anstataŭ li. La blingigo estus ikonotropio devenanta de la sceno de Odiseo blindigante Polifemon, miksita kun suna legendo tute helenisma: la suna heroo estas kaptita kaj blindigita fare de siaj malamikoj dum krepusko, sed sukcesas liberiĝi kaj reakiras sian vidon ĉe tagiĝo, dum kiam ĉiu bestaĉo forfuĝas el li. Graves interpretas la reston de la mitaro kiel sinkretisma rakonto de diversspecaj devenoj, inter kiuj povus esti la historio de Gilgameŝ kaj la Skorpia-viroj, la skorpio sendida de Setho por mortigi Horuson, la rakonto de Aqhat kaj Jatpano de Ugarito kaj la mito pri la sacerdotinoj de Artemiso-Opiso, kiuj mortigis vizitanton en sian insulon Ortigio. Li komparis la koncipon de Oriono per virbova felo kun la okcident-afrika pluv-kreada rito, konsiderante ke li, filo de Pozidono, devus havi la povon alvoki pluvon[77].

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Klasika literaturo[redakti | redakti fonton]

La antikvaj grekaj kaj romiaj fontoj kiuj mecncias la historion de Oriono, iom pli ol ke li estis giganta ĉasisto, estas plimulte malklaraj. Li estis koncize menciita de Arato kaj Vergilio, kiel ni klarigis supren. Pindaro laŭdis la pankraciston Meliso el Tebo komparante lin kun Oriono, se ne fizike, almenaŭ pro ilia forto[78].

Cicerono, tradukisto de Arato en sia junaĝo, rakontis la orionan epizodon pli longe ol ĝi estis en la greka, aldonante al la tekso la tradician latinan argumenton pri freneziĝo. La Aratea de Cicerono estas unu el la plej antikvaj latinaj poemoj supervivintaj ĝis nun en kiu oni verkis pli ol kelkajn izolajn liniojn. Ĝi stablis teknikon pri inkludado de epopeaj fragmentoj en ne-eposaj poemoj[79]. La rakonto estis uzita ankaŭ de Horacio, kiu priskribis lian morton fare de Diano (Artemiso)[80], kaj de Ovidio, en sia verko Fasti, por la 11-a de majo, meza tago de la festo Lemurio, okaziĝinta tiutempe kiam la konstelacio Oriono subiras kune kun la Suno[81]. Ovidio rakontas la epizodon de la tri dioj kaj Hirieo, konsiderante tiun lastan ege malriĉa homo, por atentigi eĉ pli pri lia nobla sindonemo kiam li oferis tutan vir-bovon[82]. Troviĝas ankaŭ ununura mencio al Oriono en lia verko Am-arto, kiel suferanto de senreciproka amo ("pala Oriono vagadis en la arbaro pro Sido")[83].

Statio mencias Orionon kvar fojojn en sia Tebaida: dufoje kiel konstelacio, personigo de ŝtormo, sed ankaŭ dufoje kiel la prapatro de Driaso el Tanagro, unu el la defendantoj de Tebo[84]. La malfrua greka epopeisto Nono el Panopoliso tre koncize mencias la rakonton pri la virbov-felo, kiam li listigas la hirianojn en la katalogo de la beotia armeo de Dionizo[85].

Palaifato[86] eksplikas lian nomon el la simileco de la greka vorto por urino.

Pentrarto kaj skulptarto[redakti | redakti fonton]

Oriono kaj Cedaliono, laŭ la pentraĵo Paysage avec Oriono-aveugle cherchant le soleil de Nicolas Poussin (1658).

Referencoj ekde antikvo estas sufiĉe maloftaj. Ĉe la komenco da la 17-a jarcento, la franca skulptisto Barthélemy Prieur gisis, inter 1600 kaj 1611, bronzan statuon nomata Oriono et Cédalion, kiu prezentas Orionon kun sia gvidanto surŝultre, bildigante tiel la antikvan legendon de heroo retrovanta sian vidkapablon. La skulptaĵo troviĝas nuntempe ĉe Luvro[87].

La franca Nicolas Poussin pentris en 1658 Paysage avec Oriono-aveugle cherchant le soleil ("Pejzaĝo kun blinda Oriono serĉante la sunon"), post scii pri la priskribo de tiu rakonto verkita de la 2-a jarcenta greka verkisto Lukiano. Li inkludis ŝtormnubojn, indikante la paseman naturon de la blindeco de Oriono, forigonta kiel nubo eksponita al suno. Sur tio eble influis la esotera interpreto de Natalis Comes pri Oriono kiel ŝtormnubo[88]. Verŝajne, Poussin ne konsultis rekte Lukianon, sed la notojn ĉe la franca traduko de la verko de Filostrato Bildoj[89] La aŭstra Daniel Seiter (laboranta en Torino), pentris Diane auprès du cadavre d'Orion (ĉ. 1685) ("Diana apud la kadavro de Oriono").

La poemo Endymion (1818), de John Keats enhavas verson "Ho, blindigita Oriono, malsatanta matene", kiun oni opinias estis inspirita sur la pentraĵo de Poussin. William Hazlitt, tiu kiu poste verkis la eseon Pri la Pejzaĝo de Nicolas Poussin[90], eble enkondukis Keats en la pentraĵo.[91].

Moderna literaturo[redakti | redakti fonton]

Richard Henry Horne, verkis, unu generacion post Keats kaj Hazlitt, la tri-volumenan epopeon Oriono (1843)[92]. Ĝi estis printita per almenaŭ dek eldonoj, kaj represita fare de la Scholartis Press en 1928[93]. La scienc-fikcia verkisto Ben Bova, re-elpensis la miton de Oriono per serio de kvin romanoj, laŭ kiuj la klasika heroo iĝis temp-vojaĝanta servisto de diversaj dioj.

La dudek-jarcenta franca poeto René Char trovis en la blinda, volupta ĉasisto, samtempe persekutanto kaj persekutato, kernan simbolon, kiel James Lawler longe klarigis en sia eseo de 1978 René Char: the Myth and the Poem.[94]. La ankaŭ franca roman-verkisto Claude Simon same konsideris Orionon trafa simbolo, tiukaze de verkisto, kiel li klarigis en sia romano Orion aveugle (1970). Marion Perret argumentas ke en La Dezerta Tero de T. S. Eliot (1922), Oriono estas silenta ligo inter la volupta Akteono/Sweeney, la blinda Tirezio kaj, per Siriuso, la hundo ("amiko de la homaro")[95].

Resume, la mito de Oriono estis ankaŭ ĉefa parto de la intrigo de la jenaj romanoj, poemaroj kaj teatraĵoj:

  • Jean-Christophe Bailly. El Pelele. Parizo, Christian Bourgois, 2003.
  • Henry Bauchau. L'Enfant bleu. Arles, Actes Sud, 2004.
  • Francis Berthelot. La Lune noire d'Orion. Parizo, Calmann-Lévy, 1980.
  • Yves Bonnefoy. Rome, 1630. Parizo, Champs/Flammarion, 2000.
  • Paul Celan
  • Blaise Cendrars :
    • Au cœur du monde (1917), ĉe Du monde entier au cœur du monde, Poésies complètes. Parizo, Poésie/Gallimard, 2006.
    • Profond aujourd'hui (1917), ĉe Aujourd'hui (1931). Denoël, kol. "Tout autour d'aujourd'hui", volumo 11, 2005.
    • Feuilles de route (1924), ĉe Du monde entier au cœur du monde. Parizo, Poésie/Gallimard, 2006.
    • Le Lotissement du ciel (1949). Denoël, kol. Tout autour d'aujourd'hui, volumo 12, 2005.
  • René Char. Aromates chasseurs. Parizo, Gallimard, 1975.
  • Paul Claudel. Le Soulier de Satin (1929).
  • Tristan Derème. Le Zodiaque ou les étoiles sur Paris. Parizo, Émile-Paul, 1927.
  • Christian Doumet. Trois villes dans l'œil d'Orion. Cognac, Le Temps qu'il fait, 1998.
  • André du Bouchet. L'Emportement du muet. Parizo, Mercure de France, 2000.
  • Maurice Fombeure kaj Jean-Pierre Grenier. Orion le tueur. Parizo, Bordas, 1946.
  • Jean Giono. Un de Baumugnes. Parizo, Grasset, 1929.
  • Patrick Grainville:
    • La Diane rousse. Parizo, Le Seuil, 1978.
    • L'Atlantique et les amants. Parizo, Le Seuil, 2002.
  • Olivier Py. L'Apocalypse joyeuse. Arles, Actes Sud-Papiers, 2000.
  • Orion Scohy. Volume. Parizo, POL, 2005.
  • Claude Simon :
    • Orion aveugle. Skira, kol. Les sentiers de la création, 1970.
    • Les Corps conducteurs. Parizo, Éditions de Minuit, 1971.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La itala komponisto Francesco Cavalli skribis la operon L'Orione, en 1653. La rakonto lokiĝas en la greka insulo Deloso, kaj fokusiĝas sur la amo de Diana al Oriono, en konkuro kun tiu de ŝia rivalo, Aŭroro (Eoso). Diana ark-pafas Orionon nur post trompado fare de Apolono, kiu konvinkis Artemison pri ke li estas marmonstro. Malkovrante la veron, ŝi priploras sian morton kaj serĉas Orionon en la submondo, ĝis kiam oni levigis lin ĉielen[96]. Johann Christian Bach ("la angla Bach") skribis operon, OrionoVenĝita Diano, unue prezentita ĉe la Haymarket Theatre de Londono en 1763. Oriono, kantita fare de kastrito, ekenamiĝis al Kandiopo, filino de Enopiono, reĝo de Arkadio. Sed lia aroganteco ofendis Dianon, kies orakolo malpermesis ilin geedziĝi kaj anoncis gloron kaj morton de Oriono. Li tiam kortuŝe adiaŭas Kandiopon kaj ekvojaĝas serĉante sian destinon. Tuj poste Diano permesas lin ĝui venkon, sed mortigas lin per siaj sagoj private, ekster la scenejo. Tiu opero enhavas arion per kiu la patrino de Oriono, Retreo (reĝino de Tebo), priploras lian morton sed finfine spektas la kompensan steligadon de sia filo[97].

La opero de 2002 Galileo Galilei, de la amerika komponisto Philip Glass inkludas kanton inter Oriono kaj Meropo (konsiderata kanto ene de kanto) kiu priskribas la resanigon de la blindeco de Oriono fare de la sunlumo, klara alegorio pri moderna scienco[98]. Philip Glass ankaŭ skribis pli mallongan pecon pri Oriono, samen kiel Tōru Takemitsu[99], Kaijan Saariahon[100], kaj John Casken[101]. La brita komponisto David Bedford ankaŭ verkis pri Oriono, sed ĉefe pri la konstelacio, ĉar li estas amatora astronomo[102].

Lo mito de Oriono estis ĉefa inspiro de la jenaj komponoj:

Tiu ilustraĵo sur greka kratero de la lastaj jaroj de la 5-a jarcento a.K. prezentas mitologian interpretadon de la naskiĝinta suno, Helioso, kaj aliaj astronomiaj figuroj. Maldektre videblas Cefalo kaj Eoso, sed la unua pociziiĝas ekzakte kiel la konstelacio Oriono. La hundo verŝajne reprezentas Siriuson.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Boccaccio. Opere. Genealogie Deorum Gentilium Libri, vol. 9 kaj 10. Eld. Vincenzo Romano, Bari, 1951.
  • Natalis Comes. Mythologiae siue explicationis fabularum libri decem [23]. Eld. Antonius Tritonius, Galica. Nacia Biblioteko de Francio, 1616.
  • Paola Capponi. I nomi di Orione, ĉe Le parole dell'astronimia tra scienza e tradizione. Eld. Marsilio, Crisis. Venezio, 2005.
  • Jeannie Carlier. Orion, ĉe Dictionnaire des mythologies, dir. Yves Bonnefoy. Eld. Flammarion, Parizo, 1981.
  • Camille Flammarion. Astronomie populaire, 1880.
  • Marie Miguet. Le Mythe d'Orion, ĉe Dictionnaire des mythes littéraires, dir. Pierre Brunel. Eld. Éditions du Rocher. Monako, 1988.
  • Jean-Michel Renaud. Le Mythe d'Orion : sa signification, sa place parmi les autres mythes grecs et son apport à la connaissance de la mentalité antique. Liège, CIPL, 2004.
  • John Mulryan kaj Steven Brown. Mythologiae. Eld. Arizona Center for Medieval and Renaissance Studies, 2006. ISBN 978-0-86698-361-7.
  • Joseph Fontenrose. The Myth of the Hunter and the Huntress. Eld. University of California Press. Berkeley, 1981. ISBN 0-520-09632-0.
  • E.H. Gombrich. The Subject of Poussin's Orion [24] ĉe The Burlington Magazine, vol. 84, numero 491, paĝ. 37-41. 1994.
  • Robert Graves. Los mitos griegos. Eld. Alianza, 1985. ISBN 84-206-0110-1.
  • Pierre Grimal. Diccionario de mitología. Eld. RBA, 2009. ISBN 84-473-6080-2.
  • Karl Kerényi. Gods of the Greeks. Eld. Thames and Hudson, 1951. ISBN 0-500-27048-1.
  • Karl Kerényi. Dionysus: Archetypal Image of Indestructible Life. Eld. Princeton University Press, 1976. ISBN 0-691-09863-8.
  • David Kubiak. The Orion Episode of Cicero's Aratea [25] ĉe The Classical Journal, vol. 77, numero 1, paĝ. 12-22. 1981.
  • Roger Pack. A Romantic Narrative in Eunapius [26] ĉe Transactions and Proceedings of the American Philological Association, vol.83, paĝ.198-204. 1952.
  • H.J. Rose. A Handbook of Greek Mythology. Eld. Routledge, Londono kaj Novjorko, 1991. ISBN 0-415-04601-7.
  • William Smith. A Dictionary of Greek and Roman biography and mythology [27] Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine. Eld. Little, Brown and Company. Bostono, 1867. OCLC|68763679.

Pri arta prezentado:

  • Jacques Derrida. Mémoires d'aveugle. L'autoportrait et autres ruines. Parizo, Réunion des musées nationaux, Louvre, 1990.
  • Danièle Leclair. Lecture de René Char : Aromates chasseurs et Chants de la Balandrane. Minard, coll. Archives des lettres modernes, numéro 233, 1988.
  • Claude Leroy. Orion manchot. Parizo, La Nouvelle Revue Française, nuero 421, 1988.
  • Claude Leroy. La Main de Cendrars. Villeneuve-d'Ascq, Presses universitaires du Septentrion, 1996.
  • Claude Leroy. Morionvagine, ĉe Sous le signe de Moravagine. Caen, Minard, kol. Lettres modernes, serio Blaise Cendrars, numero 6, 2006.
  • Marie Miguet. Le Mythe d'Orion dans le théâtre de Claudel, ĉe Mythes claudéliens. Parizo-Caen, Minard, kol. Lettres modernes, serio Paul Claudel, numero 14, 1985.
  • Edmond Nogacki. René Char, Orion pigmenté d'infini ou de l'écriture à la peinture. Presses universitaires de Valenciennes, 1992.
  • Martine Créac'h. Poussin pour mémoire. Bonnefoy, du Bouchet, Char, Jaccottet, Simon. Presses universitaires de Vincennes, 2004.
  • Jean Duffy. Inscription et description, image et écriture : Poussin vu à travers les romans de Simon, ĉe Lectures de « Histoire ». Minard-Lettres modernes, serio Claude Simon, numero 3, Parizo-Caen, 2000.
  • Ernst Gombrich, Le Sujet de l'Orion de Poussin, 1944.
  • Clélia Nau. Le Temps du sublime. Longin et le paysage poussinien. Presses Universitaires de Rennes, kol. Æsthetica, 2005.
  • Pierre Rosenberg et Renaud Temperini. Poussin. Je n'ai rien négligé. Parizo, Gallimard, kol. Découvertes Gallimard (nº 233) / Réunion des musées nationaux, 1994.
  • Jacques Thuillier. Poussin. Parizo, Flammarion, 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genitive: Ὠρίωνος.
  2. Latina transliterumo Oarion el Ὠαρίων aperas en kelkaj verkoj, sed tre malofte.
  3. Homero. Iliado, 18. Priskribante Efialton kaj Oton, la poeto asertis ke ili estis la plej belaj el la homoj, escepte Oriono.
  4. Homero. Odiseado, 11.310.
  5. 5,0 5,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.4.3-4.
  6. Kandaoro estis beotia kromnomo de Oriono. Apolono uzis tiun ruzaĵon por konvinki sian fratinon mortigi la giganton, sed evitante postan venĝon pro tio ke li ne tute mensogis.
  7. Σ 486–489, sur la ŝildo de Aĥilo, kaj Χ 29, respektive.
  8. λ 572–577 (kiel ĉasisto); ε 273–275, kiel konstelacio (= Σ 487–489); ε 121–124; λ 572–77; λ 309–310; Rose (A Handbook, paĝ.117) klarigas ke Homero neniam identigis la ĉasiston al la konstelacio, kaj sugestas ke eble ili ne temis pri la sama rolulo dekomence.
  9. Heziodo. Taskoj kaj tagoj, ll. 598, 623
  10. Eratosteno, Katasterismoj; traduko de Evelyn-White, Huĝ G. Hesido, the Homeric Hymns, and Homerica. 1914. Tamen, nuntempe oni dubas pri la aŭtoreco kaj de Eratosteno kaj de Heziodo mem. Tiu pseŭdo-Eratosteno ne mencias sur kiu verko de Heziodo li baziĝis, sed oni konsideras ke ĝi temas pri la sama verko nomata Astronomio de aliaj fakuloj. Certe ne temas pri Teogonio nek Taskoj kaj tagoj.
  11. La Resumo de Heziodo simple mencias Eŭrjalon, sed ne indas identigi ŝin al la samnoma Gorgono, aŭ al la Amazono de Valerio Flako; pliaj antikvaj fontoj eksplicitas Eŭrjalo, filino de Minoo, reĝo de Kreto.
  12. Verŝajne ŝi tute ne rilatas al la plejado Meropo.
  13. Skorpio estas ĉi-tie tipa kreitaĵo sennoma, greke σκορπίος, ne temas pri propra nomo. Li konservis sian nomon en astronomio, kaj en la greka kaj en la latina lingvo. Cicerono tamen uzis Nepa, la antikva latina vorto por «skorpio». Pli informo en la verko de Kubiak menciita en la bibliografio.
  14. Rose. A Handbook, paĝ.116–117
  15. Oxford Classical Dictionary. Ĉe "Apolodoro el Ateno" la Mitologia Biblioteko estis priskribita kiel malkritika resumo farita kelkaj jarcentoj post la morto de sia supozebla aŭtoro. Ĝi distingas Higenon, aŭtoro de Fabloj kaj Astronomio, de Cayo Julius Hyginus, kaj aldonas ke la absurdeco de tiu resuma kompilo parte devenas de la ne-scio pri la greka lingvo de la kompilanto. Ĉe Eratosteno, ĝi ne konsideras lin aŭtoro de Katasterismoj. Por pli informo, vidu Loeb Apollodorus, de Frazer, kaj la tradukoj de la aliaj du verkoj faritaj de Condor (kiel Star myths of the Greeks and Romans Phanes, 1997, ISBN 1-890482-92-7.
  16. François Noël. Dictionnaire de la Fable et de la Mithologie.
  17. Eŭforiono el Kalciso, kiu verkis dum la 2-a jarcento a.K.. Skolio de Allen Σ 486 Dindorf Scholia in Iliadem II, 171, l.7-20; Erbse's Scholia at line cited (Vol.4).
  18. La antikvaj fontoj pri tiu rakonto ne klarigas bone ĉu temas pri virbovo aŭ bovino, tradukaĵoj varias, kvankam virbovo estis pli ofta oferaĵo, taŭga por viraj dioj.
  19. Ambaŭ agojn oni esprimis per la sama participo en la greka, ourion, kiu klarigus la originon de la nomo Oriono. La versio konservita ĝis nun estas tiu de Pseŭdo-Palefato, kiu en sia Nekredeblaj rakontoj uzis kaj la verbon «dissemigi» kaj «ourēsai», infinitivo de ourion en diversaj frazoj. La latinaj tradukoj de Higeno estas ambiguaj, sed ejakuli estas pli taŭga traduko ĉi tie, kiel agnoskis Károly Kerényi, sed John Peter Oleson argumentas (The American Journal of Philology, Vol. 97, No. 1. (Spring, 1976), pp. 22-29) favore al urini. Robert Graves komparas tiun agon kun la pluviga rito en Afriko, kiu inkludas urinadon.
  20. Laŭlitere, dek lun-daŭrojn poste. La grekoj konsideris ĝin la normala tempo inter fekundado kaj naskiĝo.
  21. Luis Alberto de Cuenca. Euforion de Calcis; Fragmentos y Epigramas. Eld. Fundación Pastor de Estudios Clásicos, Madrid, 1976. paĝ. 254-255. ISBN 84-400-1962-9.
  22. Apolodoro. Mitologia Biblioteko. 1.4.3–1.4.5. Laŭ Fontenrose, oni erare atribuis tiun verkon al Apolodoro, Orion, paĝ.6
  23. Higeno. Pri Astronomio, 2.34. Ankaŭ resumita ĉe Fabloj, 195. Multaj fakuloj konsideras ĝin ne verko de Higeno mem, sed notoj de iu instruisto, eĉ de lernanto.
  24. Aristomako el Soli verkis pri abel-bredado. Oxford Classical Dictionary: "Bee-keeping".
  25. Ĉe Astronomia;, ĉi tiu Fabulae mencias Pozidonon.
  26. Fontenrose. Orion.
  27. prope nimia conjunctum amicitia vixisse. Higeno. Pri Astronomio, 2.26
  28. Higeno. Pri Astronomio, 2.34, parolante pri Istro. Robert Graves, en sia klariga parto de The Greek Myths, aldonas ke Apolono trompis Artemison, nomante Orionon fripona Kandaono. Tamen, li faris tion por verka kongrueco, ĉar nenio el tio aperis en la fontoj.
  29. Higeno. Pri Astronomio, 2.21.
  30. Higeno. Pri Astronomio, 2.33, 35–36. Tamen, en tiu verko li ankaŭ priskribis la hundojn, kiel tiujn de Prokriso.
  31. Natalis Comes. Mythologiae, tradukita de Mulryan kaj Brown, paĝ. 457/II 752. Spite al interpretado, li kutime tre detale citas fontojn, kiun li translated by Mulryan and Brown, p. 457/II 752. Laŭ li tiuj nomoj sifnifis Blank-nigra (eble Griza), Fajro, Kuranto, Sopirata, Brilanta, Lup-venkinto, Tim-manĝanto (?) kaj Urs-venkinto.
  32. Vergilio. Eneado 10, 763–767
  33. Pack, paĝ.200. Ĝi transkribas la Higena etimologio pri Urion, sed konsiderante ĝin fantaziaĵo. Eneo laŭ Kerenyi, Gods, menciante Servio note en lia Pri la Eneado, 10.763. Ĝi transkribas Enopiono, sed povas temi pri koruptado.
  34. Mulryan and Brown, tradukitaj de Natalis Comes, Vol II, paĝ. 752. n 98. Ĝi citas Scholia in Aratum Vetera 322 (Eld. Martin, Stuttgart, 1974; sch. to Hesiod, Op. Fr. 63. Gaisford, PMG1:194, respektive.
  35. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, kaj la notoj de Frazer. Laŭ ili Artemiso ricevis la nomon Opiso en la verkado de Kalimako Hymn 3.204f kaj en aliaj fontoj (Fontenrose, Orion, paĝ. 13).
  36. Arato. Phaenomena I, 634–646. Registrita de Kubiak, paĝ. 14.
  37. Nikandro. Theriaca, linioj 15-20.
  38. Ferecido el Ateno. Testimonianze i frammenti Eld. Paola Dolcetti, 2004; frag. 160 = 35a Frag. Hist. Gr = 35 Fowler. Ŝi transkribas tie la kompleta skolio.
  39. Skolio pri Pitio de Pindaro, 3. Menciita de Fontenrose, en sia Orion, paĝ. 26–27, noto 9.
  40. K. Kerenyi. Gods of the Greeks, paĝ. 201–204; por atesti Meropon kiel edzino de Enopiono, li mencias la skolion pri la Theriaca de Nikandro, 15. Notoj de Frazer pri Apolodoro.
  41. Partenio. Am-romanoj XX; LCL, kun Dafniso kaj Kloeo, de Lungus.
  42. Ambaŭ estas korektitaĵoj de la tekstoj de Partenio, laŭ kiu ŝi nomiĝis Haero. Aero devenas de la eldono de Stephen Gaselee; Lejro (lilio) de la eldono de J.L. Lightfoot el 1999, paĝ. 495, kiuj listigis la diversajn korektojn proponitajn de aliaj eldonistoj, inkluzice Maero kaj Meropo. Lejro estas tamen pravigita de helenisma enskribo el Ĥio, kiu mencias iun Liron, kiel partnero de Enopiono.
  43. Luciano. De domo, 28; Poussin sekvis tiun priskribon, kaj A. B. Cook interpretis ĉiujn menciojn al Oriono sanigita de la Suno en tiu senco. Zeus I, 290 noto 3. Fontenrose interpretas kombinon de du rakontoj: la ekstrem-okcidentaj landoj kaj la forĝo-ĉambro de Hefesto, origino de fajro.
  44. Fontenrose. Orion, paĝ. 26–27, note 9, menciante la skolio al Germanicus, traduko de Arato, linioj 331 (paĝ. 93, l.2 en la eldono de Breysig.
  45. Giovanni Boccaccio. Genealogie deorum gentilium libri. xi, paĝ.559-560. Teodoncio estus nekonata verkisto se Bocaccio ne menciintus lin.
  46. Naskiĝ-rakonto kutime estis postulo je la heroo proksime de loka sanktejo; tombo de heroo estis loko de admiro.
  47. Denis Knoeplfer. Épigraphie et histoire des cités grecques [1] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine.
  48. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.20.3. [2].
  49. Duane W. Soller. A New Map of Tanagra. Eld. American Journal of Archaeology, vol. 78.2, paĝ. 152-156. Aprilo, 1974.
  50. Paŭzanio, kiu priskribis metode ĉiun lokon de li vizitita, menciis la monton Cericio tuj post la tombejo de Oriono en Tanagro.
  51. Cecil Maurice Bowra. The Epigram on the Fallen of Coronea, vol. 32.2. paĝ 80-88. Eld. The Classical Quarterly, 1988 [3].
  52. Robert Weir Smith. Greek Melic Poets, paĝ. 68, dubas pri la interpretado, de antikva deveno, pri ke tiu lando estis Hirio, tiu nomita Ouria de Oriono honore al si mem.
  53. Powell. Berliner Klassikertexte, Heft VR, ĉe The Classical Review, vol. 22.6, paĝ. 175-178. Septembro, 1908.
  54. Higeno. Fabloj, 14. [4].
  55. Antonino Liberala. Metamorfozoj, 25.
  56. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.85.1. [5].
  57. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.85.5. [6]. Diodoro citas Heziodon kiel fonto de tiu historio, sed ne klarigas en kiu verko. Malgraŭ ĉi-tiu versio kaj tiu, rakontita de Heziodo, la mitologiisto Alois Rzach konsideras ke ĝi estis la Astronomio.
  58. Douglas Brooke kaj Sladen Wheelton. Sicily, the New Winter Resort: An Encyclopaedia of Sicily, paĝ. 384. 1907 [7]. Ili citas Maurolicon kaj sian verkon Sicanicarum rerum compendium (1562).
  59. Sheila Ffoliott. Civic Sculpture in the Renaissance; Montorsoli's Fountains at Messina, paĝ. 35 kaj 93-131. Eld. UMI Research Press, 1979. ISBN 0-8357-1474-8.
  60. John Beazley, John kaj Humfry Payne. Attic Black-Figured Fragments from Naucratis, ĉe The Journal of Hellenic Studies, vol. 49.2. paĝ. 253-272. 1929.
  61. Ĉi tiuj interpretadoj oni baziĝas sur metopo trovita en la templo de Apolono en Termoso.
  62. Joseph Coleman Carter. The Sculpture of Taras, ĉe Transactions of the American Philosophical Society, New Series, vol.65.7, paĝ. 1-196. 1975.
  63. Orione ed il Seggio di Porto. Eld. Archeosando. [8] Arkivigite je 2009-09-02 per la retarkivo Wayback Machine.
  64. Giovanni Bocaccio. Genealogie deorum gentilium libri, XI, paĝ.558-559.
  65. Natalis Comes. Mythologiae siue explicationis fabularum libri decem, paĝ.459, II 754-755.
  66. Michael Maier. La forfuĝo de Atalanto, XLIX. [9] kaj [10] Arkivigite je 2012-07-24 per la retarkivo Wayback Machine.
  67. H.J. Rose. Greek Myths, paĝ. 116–117
  68. Fontenrose. Orion: The Myth of the Hunter and the Huntress, paĝ.13. Identan opinion esprimis Robert Graves, Karl Kerenyi kaj H.J. Rose.
  69. Farnell. Greek Hero Cults, paĝ. 21. Li eĉ dubas pri tiu de Oriono.
  70. Frazer, tradukinto de Apolodoro en la anglan, mencias tion en vortaro de 1884. Tamen, tiu rilato ne konvinkis aliajn mitologojn, kiel Fontenrose.
  71. Rose. A Handbook of Greek Mythology, paĝ.116.
  72. Erwin Rohde. Psyche: the cult of souls and belief in immortality among the Greeks, paĝ. 58. Eld. Harcourt, New York. oclc=2454243.
  73. Kerényi konsideris la rakonton pri Hirieo la originala, kaj ke la vortludo Oriono/Ourion estis specife elpensita por la rakonto.
  74. Joseph Fontenrose. Orion: The Myth of the Hunter and the Huntress , paĝ. 9. Li citas Teopompon.
  75. Joseph Fontenrose. Orion: The Myth of the Hunter and the Huntress. 1981.
  76. Robert Graves. The Greek´s Myths (1955).
  77. Robert Graves. The Greek Myths, vol. 1.41, paĝ. 188-190.
  78. Pindaro. Itsmaj odoj, 4.49-50. [11].
  79. Kubiak, citante la fragmenton (33.418-435 Soubiran.
  80. Horacio. Odoj, 3.4.70. [12]. La romia diino Diano estis frue identigita al Artemiso, do ŝian nomon oni kutime uzis por traduki tiun de la greka ĉasista diino en la latinan dum la tempoj de Horacio. Ĉi tiu tradukad-sistemo estas ankoraŭ uzata, kaj en la latina kaj en la latinidaj lingvoj. Sammaniere Zeŭso iĝis Jupitero kaj Pozidono, Neptuno, ktp.
  81. P. Ovidii Nasonis Fastorum libri . Eld. Giovanni Baptista Pighi, Turino 1973, I 261 Fasti V 495–535, [13]); 2.97, 169 (supervivinta teksto pri la tiamaj romiaj Fasti, kiu rakontas pri la subiro de Oriono kiel astronomia evento, sed ne kial festivalo. La verko de Smith A Dictionary of Greek and Roman Antiquities, Eld. 1878, paĝ. 162, klarigas ke tio okazis por la subiro de Betelĝuzo. Rigel datigis ĝin la 11an de aprilo, en la artikolo Oriono de sia longa verko Astronomia.
  82. Ovidio. Fasti, 5.493. [14].
  83. Ovidio. Ars amatoria, 1.731. [15].
  84. Statio. Tebaida, 3.27 kaj 9.843 [16].
  85. Nono. Pri Dionizo, 12.96-101 [17].
  86. Palaifato, Pri nekredeblaĵoj, n. 51 france
  87. Insecula.com [18] Arkivigite je 2008-10-08 per la retarkivo Wayback Machine.
  88. the Metropolitan Museŭm of Art. Blind Orion Searching for the Rising Sun, 1658 [19].
  89. H.W. van Helsdingen. Notes on Poussin's Late Mythological Landscapes, ĉe Simiolus: Netherlands Quarterly for the History of Art, vol.29.3-4, paĝ. 152-183. 2002 [20].
  90. William Hazlitt. Table-Talk: Essays on Men and Manners (1822).
  91. Hazlitt, William. On Landscape of Nicholas Poussin, ĉe Table-Talk: Essays On Men And Manners. Eld.Essays, picked by Blupete, 1882 [21]. Vidu ankaŭ la notojn de la eldonisto The Poems of John Keats, de The Poems of John Keats, Eld. Ernest de Sélincourt, Dodd, Mead and company (1905), paĝ.430.
  92. Orion: An Epic Poem By Richard Henry Horne, 1843.
  93. National Union Catalog, vol.254, paĝ.134, kiu mencias la copion LC de la 10-a eldono de 1874.
  94. Sarah N. Lawall. "Review" of Lawler, René Char: the Myth and the Poem. ĉe Contemporary Literatura, vol. 20, numero 4 (1979), paĝ. 529-531.
  95. Marion Perret. Eliot, the Naked Lady, and the Missing Link, ĉe American Literature, vol.46 numero 3, paĝ. 289-303.
  96. Peter Grahame Wolf. Cavalli, Orion. Venetian Opera [22]. Eld. Musical Pointers.
  97. Ernest Warburton. "Orione", Grove Music. Eld. L. Macy http://www.grovemusic.com Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  98. Tom Strini "'Galileo' journeys to the stars" Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine. Milwaukee Journal Sentinel.
  99. Violonĉel-sonato, kiu poste evoluis ĝis violonĉel-koncerto. La partituroj estis publikigitaj de Schott Music en 1984 kaj 1986, respektive. La BBC National Orchestra of Wales (BBC Nacia Orkestro de Kimrio) survendigis la koncerton en Bis, kune kun "A Flock Descends into the Pentagonal Garden."
  100. BBC Proms (29-a aprilo, 2004). New Music.
  101. Orion over Farnes Arkivigite je 2005-01-16 per la retarkivo Wayback Machine. (4-a aprilo, 1992). Frankfurter Allgemeine Zeitung.
  102. Andrew Fraknoi The Music of the Spheres in Education: Using Astronomically Inspired Music Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine The Astronomy Education Review, Issue 1, Volumo 5:139–153, 2006