Orizuru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orizuru, faldita gruo
Falditaj gruoj

Orizuru (japane: 折鶴, faldita gruo) estas eble la plej konata origamiaĵo en Japanio. La gruo estas bona aŭguro en la japana kulturo. Legendo diras, ke tiu kiu faldos mil paperajn gruojn realigos koran deziron.

La faldita gruo, orizuru, iĝis pacsimbolo pro tiu legendo kaj pro japana knabino Sasaki Sadako. Sadako ricevis radiojn de la atombombo kiu estis lanĉita sur Hiroŝimon en 1945, kiam ŝi estis 2-jara kaj tio damaĝis ŝian sanon. Ŝi estis hibakusha, supervivanto de la atombombo. 12-jara, en 1955, ŝi estis mortanta pro leŭkemio. Kiam ŝi aŭdis la legendon pri paperaj gruoj, ŝi decidis faldi mil el ili por supervivi. Tamen, vidante ke la aliaj infanoj, kiuj estis en la sama stato mortis, ŝi komprenis, ke ŝi ne vivos kaj anstataŭis sian deziron per deziro pri paca mondo kaj fino de suferoj.

Iuj diras, ke Sadako faldis 644 gruoj antaŭ ol morti. Tiam ŝiaj klasanoj faldis la mankajn gruojn por honori sian amikinon. Sed fakte Sadako faldis pli ol 1.300 gruoj antaŭ ol morti. Ŝi estis enterigita kun 1.000 gruoj omaĝe al ŝia revo. Kvankam ŝiaj klopodoj ne plilongigis ŝian vivon, ili instigis ŝiajn amikojn starigi granitan statuon de Sadoko en la pacparkon de Hiroŝimo. La statuo reprezentas kun etenditaj brakoj starantan knabinon, el kies manoj forflugas faldita gruo. Ĉiujare tiu statuo estas ornamata de miloj da orizuru-oj.

Aro de 1.000 gruoj nomiĝas senbazuru en la japana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]