Orjaĥovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orjaĥovo
limurbo • municipa ĉefloko • urbo en Bulgario

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Bulgario
Provinco Vraca
Poŝtkodo 3300
Aŭtokodo ВР
Telefonkodo 09171
Retpaĝaro oriahovo.bg
Demografio
Loĝantaro 6,651
Loĝdenso 92 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°44′N 23°58′O  /  43.733°N, 23.967°O / 43.733; 23.967 (Orjaĥovo) (mapo)
Alto 173 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 50,792 km² ( 507 9.2 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Orjaĥovo (Bulgario)
Orjaĥovo (Bulgario)
DEC
Orjaĥovo
Orjaĥovo
Situo de Orjaĥovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oryahovo [+]
vdr

Orjaĥovo (bulgare: Оряхово, angle: Oryahovo) estas havenurbo ĉe la dekstra bordo de Danubo en norda Bulgario. Ĝi situas malsupre (oriente) de la enfluo de Ogosto en Danubon. En 2022 ĝi kalkulis 4 799 loĝantojn.[1]

Pramo konektas la urbon al la rumana urbo Bechet aliborde. Estas planoj konstrui ponton.

Bulgara ortodoksa preĝejo en Orjahovo

Arkeologiaj trovaĵoj pruvas, ke la loko estis loĝata jam en Neolitiko. En historiaj tempoj la nomoj de la urbo variis: dokumentoj mencias Vrhov, Orezov, Oreov kaj Rahovo, kaj ekde 1886 la moderna nomo estas Orjaĥovo. En 1886 la nuna nomo estis oficiale alprenita. La nomo Rahov ankoraŭ estas menciita en la Enciklopedio de Esperanto sub la gloso de insulo Esperanto.

Situo[redakti | redakti fonton]

Orjaĥovo situas 190 km nord-oriente de Sofio kaj 75 km norde de Vraca. Male al la aliborda rumana urbo Bechet ĝi situas rekte ĉe Danubo kaj posedas havenon. Laŭ alto la urbo etendiĝas de 30 m super marnivelo (ĉe Danubo) ĝis 226m. Je 95 km oriente estas la sekva iom granda urbo ĉe Danubo, Nikopol.

La haveno servas ne nur la pramon al la alia riverbordo, sed ankaŭ la trafikon laŭlonge de Danubo.

Al aŭta trafiko servas la bulgaraj vojoj 11 (orienten kaj sud-okcidenten) kaj 15 (okcidenten). La pramo atingas la rumanan nacian vojoj DN 55, kiu iras norden al Craiova.

Komunumaj partoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo Orjaĥovo apartenas krom la urbo jenaj vilaĝoj: Selanovci, Leskovec, Galovo, Ostrov, Gorni Vadin kaj Dolni Vadin. Ĉiuj situas oriente de la urbo, ĉe aŭ ne tro malproksime de la Danubo.

Insulo Esperanto[redakti | redakti fonton]

Insulo Esperanto, granda je 180 hektaroj[2], situas ĉ. 5 km oriente de la urbo, proksime de vilaĝo Leskovec (survojo al Nikopol). La 1-an de septembro 1930 la urbestraro de Orjahovo oficiale nomumas la duan plej grandan insulon en Danubo je la nomo "Esperanto"[3].

La insulo estas neloĝata, kovrita de arbaro. La rivera brako inter ĝi kaj la bulgara riverbordo estas nur kelkdek metrojn larĝa, foje malpli; la pliparto de la rivero fluas aliflanke.

Sur la vidalvida riverbordo situas loko por ripozo kun strando, parko kaj restoracio. En 1933 oni finkonstruas tie turisman domon "Esperanto"[3]. La areo ankaŭ estis nomita Esperanto, ĉar ĉi tie en 1937 okazis Universala Kongreso de Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (bg) Tabelo pri la adresregistro por la konstanta kaj aktuala adreso de la persono
  2. (eo) Atanas D. Atanasov, Enciklopedio de Esperanto, Volumo 1, paĝo 246, 1979, Hungara Esperanto-Asocio, ISBN 963 571 052 6
  3. 3,0 3,1 (eo) Ekspozicio en Orjahovo, HeKo, n-ro 308 7-B, la 21-an de aŭgusto 2006

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto (insulo en Danubo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]