Orkestrofosaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo en la orkestrofosaĵon de la operejo de Wuppertal

La orkestrofosaĵo estas en teatrejojoperejoj la profundaĵo inter la scenejo kaj la spektantejo, en kiu ludas la orkestro kaj sidas resp. staras la orkestrestro. Ĉi-lasta plej parte sidas sur estrado, por ke orkestro kaj kantistoj sur la scenejo egale bone povas vidi lin.

Ankoraŭ en la 18-a jarcento la orkestroj ludis sur la nivelo de la publiko en la partero antaŭ la altigita scenejo. La orkestrofosaĵon oni evoluigis por ebligi al la publiko liberan vidon sur la scenejon, sen devi transloki la orkestron malantaŭ aŭ apud la scenejon. La orkestrofosaĵo ankoraŭ apartenas scenejoteknike al la spektantejo. La plej multaj orkestrofosaĵoj estas iomete sternataj de la scenejoplanko. Ĉi tiu mallevado de la orkestro fariĝis kutima nur en la 19-a jarcento. Plejofte ĝi estas ankoraŭ videbla por la publiko. Nevideblaj orkestrofosaĵoj ekzistas nur en la festivalejo de Bayreuth, tie nomata „mistika abismo“, kaj en Oberammergau.

Principe orkestrofosaĵo malbonigas la akustikon de orkestro, sed ebligas ekzemple la venon kaj iron de muzikistoj, kiuj devas ĝisatendi la longajn paŭzojn. Grava estas kiel eble plej bona sondisradiado, kiu ne nur donas plenefektan orkestrosonon al la publiko, sed ankaŭ ebligas la reciprokan sinaŭdadon de la muzikistoj kaj kantistoj sen troa sonnivelo. Kelkfoje oni pro tio devas adapti la starigon de la orkestro al la akustikaj ecoj.

Orkestrofosaĵo estas kovrebla por teatraj prezentadoj aŭ koncertoj sur la scenejo. Je multaj modernaj orkestrofosaĵo la fundo estas movebla per levestrado, estas do adaptebla al la grando de la orkestro resp. al la muzika kaj ensceniga stilo.