Testiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orkido)
Testiko
skemo de la du viraj testikoj
skemo de la du viraj testikoj
skemo de la du viraj testikoj
organa tipo • klaso de anatomia ento
latine testis
de Gray subject #258 1236
vaskulo/j testika vaskulo
vejno/j testika vejno
vdr

Testiko (latine: testis), aŭ orkido[1], estas ĉiu el la du glandoj de la skroto, produktantaj la spermatozoojn. La nombro, formo, situo de la glandoj en la besta mondo estas tre varia. La testiko de la vertebraj animaloj estas tub-struktura, en la kanaletoj troviĝas kreskantaj spermatozooj kaj apogaj, nutraj ĉeloj. La spermatozooj estas emisiataj tra la uretron dum ejakulo. Ĝi evoluas kun renoj, la forkondukaj vojoj estas parte samaj kun la uretero.

Testiko partoprenas ne nur al la reprodukta sistemo sed ankaŭ al la endokrina sistemo per produkto de testosterono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Orkido estas la scienca nomo pri testiko laŭ ReVo [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]