Orkney (Sud-Afriko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orkney estas grandurbo en Sudafriko, en Nordokcidenta Provinco.

Mapo de Sud-Afriko, kie Orkney estas trovebla meze (iomete nordokcidente)

Bazaj informoj

Geografio

Orkney situas sur altebenaĵo laŭ rivero Vaal en la nordorienta parto de la lando. Welkom troviĝas 111, Johanesburgo 166, Pretorio 211, Durbano 532, Port Elizabeth 784, Kaburbo 1104 km.

Historio

En Orkney la orominado komenciĝis en la 1880-aj jaroj. La loknomo prenis la nomon de Orkadoj (origine "Orkney"), ĉar la unua ministo tie naskiĝis. Orkney ricevis urborangon en 1940. En 1991 sporta katastrofo okazis en la stadiono, kie 42 homoj mortis.

Fervoja tabulo pri Orkney

Trafiko

Orkney havas bonajn vojajn kontaktojn kun Johanesburgo, Kaburbo kaj Durbano, se ne paroli kun la proksima Klerksdorp. Fervojaj linioj sekvas la menciitajn direktojn. Al Durbano la trafiko okazas tra ponto.

Klimato

Orkney havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 10-22 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 586 mm. La pluvo januare kulminas kaj julie malkulminas.

Fontoj