Orkolora reporthundo
Orkolora reporthundo estas hundoraso origine bredita en Britio por reporti ĉasitajn birdojn al la ĉasisto, ankaŭ el la akvo. Tial la orkolora ĉashundo estas aparte akvema.
Nuntempe orkoloraj reporthundoj ofte estas hejmaj hundoj, precipe en anglalingvaj landoj, germanlingvaj landoj, Skandinavio kaj Benelukso. Ili bone kondutas rilate al fremdaj homoj kaj infanoj. Ili estas tre inteligentaj, kaj estas facile instrui ilin helpi al homoj. Pro tio ili nun ankaŭ ofte uziĝas kiel helphundo por blinduloj kaj surduloj kaj kiel savhundo. Ili tute ne taŭgas kiel gardhundoj.
Eksteraj ligiloj
- Aŭstra klubo de reporthundoj
- Franca klubo de reporthundoj
- Germana klubo de reporthundoj
- Klubo de orkoloraj reporthundoj
- Informoj pri orkoloraj reporthundoj
- Retriever in Not (germane)