Orkrona emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orkrona emberizo
Orkrona emberizo
Orkrona emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Zonotrichia atricapilla
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orkrona emberizo, Orkrona zonotriĥoOrkrona plumzonulo, Zonotrichia atricapilla, estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de Amerikaj paseroj indiĝena de Nordameriko kaj membro de la genro de zonotriĥoj, kiu enhavas speciojn de brunstriecaj dorsoj kaj distingaj kapobildoj kaj familio de Emberizedoj. Tiu nearktisa birdo estas iom pli granda ol la tre proksime rilata la Blankakrona emberizo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo estas 18 cm longa. En reprodukta sezono, ĝi havas distingilan orzonon surkape, flanke de du malhelaj nigraj strizonoj. For de la reprodukta sezono, tiu plumarkaraktero estas pli varia, game el malgranda, nemarkata orzono sennigra al preskaŭ reprodukta plumaro. Tiu orflava makulzono kontraste kun la nigra bordo nomigas la specion en la komuna nomo, kvankam en la latina scienca nomo, atricapilla estas kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas respektiva “nigra” kaj “krono”, kio aludas pli al la nigra marko, pli videblas for de la reprodukta sezono.

Krome temas pri grizeca birdo kun ĝenerale griza kapo, hela okulringo, ne tre markata malhela traokula strio, brunstria dorso, pli helbrunaj pugo kaj vosto, rozkoloraj kruroj kaj flugiloj kun nigraj plumoj de brunaj bordoj kaj blankaj pintoj kiuj formas du blankajn flugilstriojn. La beko estas pli malhela supre.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Nereprodukta plumaro

La reprodukta habitato estas la norda parto de okcidenta Kanado kaj la usona ŝtato de Alasko. Vintre la Orkrona emberizo migras al Insulo Vankuvero en Kanado kaj al la Okcidenta Marbordo de Usono.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en arbusteca habitato supre la arbolinio aŭ ĉe la marbordo. La ino demetas 3-5 brunmarkajn verdecblankajn ovojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni ne identigis subspeciojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La kanto estas trinota fajfo, descenda laŭtone. Ĝi estas tre distinga, kaj ofte priskribita kiel "oh-dear-me" (ho, karul'). Tamen birdoj de la montoj de Brita Kolumbio ŝajne trilas en la tria noto, pli ol klara fajfo kiel ĉe aliaj populacioj. Tiuj kantoj aŭdeblas ĉefe dum la reprodukta sezono, sed ankaŭ en vintrejoj tuj post la aŭtuna migrado same kiel ĝuste antaŭ starto por printempa migrado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Norment, C. J., P. Hendricks, and R. Santonocito. 1998. Golden-crowned Sparrow (Zonotrichia atricapilla). In The Birds of North America, No. 352 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Lynn K. M.S. (1997). Multivariate relationships between riparian birds and environmental variables. San Jose State University, United States, California.
  • Turek FW. Ph.D. (1973). PHOTOPERIODIC PHENOMENA IN WHITE-CROWNED AND GOLDEN-CROWNED SPARROWS (GENUS ZONOTRICHIA). Stanford University, United States, California.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Campbell RW. (1975). Golden-Crowned Sparrow Breeding on Vancouver Island. Canadian Field Naturalist. vol 89, no 2. pp. 175–176.
  • Gorenzel WP, Mastrup SA & Fitzhugh EL. (1995). Characteristics of brushpiles used by birds in Northern California. Southwestern Naturalist. vol 40, no 1. pp. 86–93.
  • Gwinner EG, Turek FW & Smith SD. (1971). Extraocular Light Perception in Photoperiodic Responses of the White-Crowned Sparrow Zonotrichia-Leucophrys and of the Golden-Crowned Sparrow Zonotrichia-Atricapilla. Zeitschrift fuer Vergleichende Physiologie. vol 75, no 3. pp. 323–331.
  • Halmi NS. (1977). Golden-Crowned Sparrow 1st Iowa Sighting. Iowa Bird Life. vol 47, no 2.
  • Hoffman W, Sawicki R, Thompson C & Carrington M. (1991). Golden-Crowned Sparrow Appears in Florida USA. Florida Field Naturalist. vol 19, no 1. pp. 19–21.
  • Kazama T. (1987). A Golden-Crowned Sparrow Zonotrichia-Atricapilla Found in Niigata Prefecture Japan. Journal of the Yamashina Institute for Ornithology. vol 19, no 1.
  • Pearson OP. (1979). Spacing and Orientation among Feeding Golden-Crowned Sparrows Zonotrichia-Atricapilla. Condor. vol 81, no 3. pp. 278–285.
  • Sandercock BK & Jaramillo A. (2002). Annual survival rates of wintering sparrows: Assessing demographic consequences of migration. Auk. vol 119, no 1. pp. 149–165.
  • Turek FW. (1975). Extraretinal Photo Reception During the Gonadal Photo Refractory Period in the Golden Crowned Sparrow. Journal of Comparative Physiology A Sensory Neural & Behavioral Physiology. vol 96, no 1. pp. 27–36.
  • Verner J, Breese D & Purcell KL. (2000). Return rates of banded granivores in relation to band color and number of bands worn. Journal of Field Ornithology. vol 71, no 1. pp. 117–125.
  • Zink RM. (1982). Patterns of Genic and Morphologic Variation among Sparrows in the Genera Zonotrichia Melospiza Junco and Passerella. Auk. vol 99, no 4. pp. 632–649.
  • Zink RM & Blackwell RC. (1996). Patterns of allozyme, mitochondrial DNA, and morphometric variation in four sparrow genera. Auk. vol 113, no 1. pp. 59–67.
  • Zink RM, Dittmann DL & Rootes WL. (1991). Mitochondrial DNA Variation and the Phylogeny of Zonotrichia. Auk. vol 108, no 3. pp. 578–584.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]