Orkrona regolo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Regulus satrapa (Lichtenstein,1823) |
||||||||||||||
Orkrona regolo estas tre eta paseroforma birdo de Norda Ameriko. Ĝi estas membro de familio regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj, kaj apartenas al la malpligrandaj birdoj de paseroforma grupo.
Enhavo |
[redakti] Aspekto
Plenkreskuloj estas olive-griza supren, blanka suben, kun maldika beko kaj kun mallonga vosto. Ili havas blankan zonon sur flugiloj, nigra stripeto tra okuloj, kaj flava krono sur kapo ĉirkaŭita per nigra koloro. La plenkreskaj malinoj havas oranĝan makulon en la mezo de la flava korono.
[redakti] Troviĝo
La birddo loĝas en koniferaj arbaroj tra Kanado, nordorienta kaj okcidenta Usono, Meksiko kaj Centra Ameriko. Nordaj birdoj migradas al Usono. Iuj birdoj estas nemigrataj en bordaj regionoj en la sudaj partoj de ĝia troviĝo. Nordaj birdoj restadas pli norde vintre, ol Rubenkrona regolo.
[redakti] Nestado
Ĝi nestas en bonkvalite plekta nesto kiu aspektas kiel taso kaj estas enplektita inter penditaj branĉetoj de arbo.
[redakti] Nutrado
Ĝi serĉadas aktive insektojn, insektovojn, araneojn en arboj kaj arbedoj.
[redakti] Voĉo
La birdo resonas per serio de altintenzaj sonoj je unu noto.
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Orkrona regolo
[redakti] Referencoj (angle)
- BirdLife International (2004). Regulus satrapa. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12 May 2006.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Close up Picture of Golden-crowned Kinglet
Golden-crowned Kinglet Information and Photos - South Dakota Birds and Birding
Golden-crowned Kinglet Species Account - Cornell Lab of Ornithology
Golden-crowned Kinglet - Regulus satrapa - USGS Patŭent Bird Identification InfoCenter