Orkrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orkrono estas monunuo kaj mezurunuo.

Monunuo[redakti | redakti fonton]

La orkrono estis orbaza monunuo en la Aŭstra-Hungara Monarĥio, enkondukita la 1-an de januaro 1900 anstataŭ la arĝent-baza forinto. Ĝi havis la valorojn de 10, 20, kaj 100 kronojn el oro. Oni produktis el unu kg da pura oro 328 dekkronojn, unu dekkrono enhavis 3,04878 g da pura oro. La orkrono estis oficiala pagrimedo ĝis 1927.

Agrokvalifika mezurunuo en Hungario[redakti | redakti fonton]

La orkrono estas ankaŭ nun uzata kiel agrokvalifika mezurnombro karakterizanta puran profiton de ia agrounuo (ekz. 1 katastra arpento). Tiel tiu nombro montras profiteblecon, situon, kultiveblecon de la agro.

Oni donis la valoron ekde 1875 (enkonduko de la agra katastro) ĝis 1900 en forinto, poste en orkrono, kaj oni pagis (agro)imposton laŭ tiu valoro. Kvankam ekde 1875 grave ŝanĝiĝis la agrikulturaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj, oni do uzas ĝin kiel relativan valor-nombron.

En Hungario la averaĝa orkrona valoro de 1 hektaro estas 19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]