Orleanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orleanio
Plena origina nomo:
Orléanais
9-a jarcento1790

malnova provinco de Francio
Geografio
Provinco Orleanio
Provinco Orleanio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Provinco de reĝlando Francio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
9-a jc Unua atestita grafo : Adriano de Orléans
1344 Orleanio estas altigita al duklando.
1498 Ludoviko la Dekdua kunigis Orleanion al franca reĝa domeno.
1790 Dispartigo de provinco Orleanio.
Grafoj
(unua) ĉ. 760 - 821 Adriano de Orléans
(lasta) 956-987 Hugo Kapeto
Dukoj kun apanaĝo
(unua) 1336-1375 Filipo de Orléans (1336-1375)
(lasta) 1785-1790 Ludoviko-Filipo de Orléans (1747-1793)
(la titolo ankoraŭ portiĝis post la franca revolucio)
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Orleanio estas franca historia kaj kultura regiono, respondanta al malnova provinco kaj kies ĉefurbo Orléans. Orleanio konsistigis ankaŭ graflandon poste duklandon.

La provinco arigis multajn malsamajn regionojn, kiaj Beauce, Puisaye, Solonjo, Gâtinais, Blois-lando kaj Vendomio, kaj nun ĝi estas disigita sur pluraj departementoj. Ĝi konsistigis granda parton de regiono Centro-Valo de Luaro, sed ankaŭ parton de Burgonjo, Francilio kaj Luarlandoj.

Orleanio enhavas multajn urbojn : Orléans, ties historia ĉefurbo, sed ankaŭ Blois, Étampes, Chartres, Rambouillet, Romorantin-Lanthenay, Montargis, Vendôme, GienChâteaudun.

Orleanio aperis en la 9-a jc kaj Hugo Kapeto estis la lasta hereda grafo de Orléans. Poste, la titolo estis donita kiel apanaĝo al malpli aĝaj filoj de reĝoj de Francio. Altigita al duklando en 1344, la provinco eniris la reĝan domenon en 1498. Ĝi fine estis dispecigita en 1790 okaze de la kreo de departementoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Orleanio kovras parton de la teritorio de la malnova romia provinco de liona Gaŭlio.

Orleanio kovris plej grandan parton de departementoj Loiret kaj Loir-et-Cher, escepte de kelkaj komunumoj, kiuj apartenis al najbaraj provincoj kiaj BerioPerche. Ĝi kovris ankaŭ trionon de departemento Eure-et-Loir, parton de departemento Yonne, ĉirkaŭ de Puisaye, sudon de departemento Essonne, kaj komunumojn de departementoj Yvelines, Seine-et-Marne, Indre-et-Loire kaj Sarthe. Laŭ modernaj regionoj, ĝi kovris orienton kaj nordon de regiono Centro-Valo de Luaro kaj nordokcidenton de Burgonjo kaj sudon de Île-de-France. La kelkaj sartaj komunumoj fariĝis parto de regiono Luarlandoj. Orleanio estis fine, kun Berio kaj Touraine, unu el la triĉefaj historiaj provincoj de nuna regiono Centro-Valo de Luaro.

La pejzaĝoj de Orleanio varias laŭ la naturaj regionoj de Beauce, Blois-lando, arbaro de Orléans, Gâtinais, Gien-lando, Puisaye, Solonjo, Val de Loire, Vendomio kaj Malsupra-Vendomio.

Orleanio en ties limoj de la 18-a jc kaj la nunaj komunumoj kaj departementoj[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La provinco konsistigis duklandon de Orléans sub regado de Dinastio Orléans.

Administrado[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Orleanio kovras tute aŭ parte tiujn de ekleziaj provincoj de ĉefepiskopoj de Sens kaj Parizo, de fiska provinco de Malnova Reĝimo de generalitato de Orléans kaj de franca reĝa domeno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mapo desegnita laŭ : Gouvernement général d'Orléanois, où se trouvent l'Orleanois propre, le Blaisois, le Gatinois, et la Beauce, qui comprend le Vendomois, le Dunois, et le pays chartrain, Robert de Vaugondy, 1753 ; Carte de la Beauce, du Gâtinois, de la Sologne et pays voisins compris dans la Généralité d'Orléans, Guillaume Delisle, 1718.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Philipon de la Madelaine, M.V.P. (1845) L'Orléanais, histoire des ducs et du duché d'Orléans (france). Parizo: Mallet, p. 475.
  • de Vassal, C.. (1863) Nobiliaire de l'Orléanais (france).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]