Orlica montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orlica montaro
ĉeĥe: Orlické hory, pole: Góry Orlickie
montaro
Velká Deštná
Oficiala nomo: Orlické hory
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Regiono Pardubice Ĉeĥio, Regiono Hradec Králové Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando
Historia regiono Bohemio
Parto de Sudetoj
Konata loko Landa pordego naturmemorindaĵo
Akvejo Orlice
Plej alta punkto
 - situo Velká Deštná
 - alteco 1 115 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 58″ N 17° 13′ 52″ O / 50.08278 °N, 17.23111 °O / 50.08278; 17.23111 (mapo)
Areo 204,00 km² (20 400 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Orlické hory
Portalo pri Ĉeĥio

Orlica montaro (ĉeĥe Orlické hory) estas montaro en Ĉeĥio kaj ĝi etendiĝas en norda parto de orienta Bohemio en distriktoj Rychnov nad Kněžnou, Ústí nad Orlicí kaj Náchod. Ĝi kreas nordan ŝtatlimon de Ĉeĥio kun Pollando.

Orlica montaro dekliniĝas malrapide en la internon de Bohemio kaj iom post iom ĝi transiras en ondiĝintan cismontaron. La tuta zono de la montaro estas 55 km longa kaj ties larĝeco estas diferenca inter 3 - 8 km. Mezproksima supermara alteco estas 789 m. Montodorson kreas de nordo Vrchmezí (1084 m), Šerlich (1027 m), Malá Deštná (1090 m), Velká Deštná (1115 m - la plej granda monto de Orlica montaro), Jelenka (1097 m), Koruna (1099 m), Homole (1001 m), Tetřevec (1043 m), Kunštátská kaple (1035 m) kaj Anenský vrch (996 m).

Riveroj Divoká Orlice kaj Tichá Orlice trapenetras la montaron tra rompaj valoj. Klimato estas kruda kun sufiĉo da pluvo. Neĝo kuŝas proksimume 4 monatoj. Nordon deakvigas rivero Metuje kaj ties alfluoj, sudon Tichá Orlice kaj Divoká Orlice. Sur Divoká Orlice estis en la jaro 1939 konstruita valbaraĵo Pastviny.

Atraktivecon de la regiono trateksita per markitaj turismaj padoj substrekas memstara arkitektona elemento, kiu estas sistemo de armeaj fuortoj kaj fuortaroj de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj el la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento. En vintraj monatoj la montaro estas aprezata vintrosportejo.

Vido al Orlica montaro el tegmento de fortikaĵo R S-84 "Arnošt", situanta sur Anenský vrch
Vido al Orlica montaro el tegmento de fortikaĵo R S-84 "Arnošt", situanta sur Anenský vrch
Orlica montaro – panoramo el sudo de municipo Rohenice
Orlica montaro – panoramo el sudo de municipo Rohenice

Montoj[redakti | redakti fonton]

Naturmemorindaĵoj[redakti | redakti fonton]