Ormosbánya

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ormosbánya [ormoŝbAnja] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Kazincbarcika. Bánya signifas: minejo.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Ormosbánya situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kazincbarcika-Rudabánya. La vilaĝo kontaktiĝas kun Izsófalva. Rudabánya troviĝas 4, Kazincbarcika 12, Miskolc 30 km-ojn.

Historio [redakti]

Pli frue keltoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1275 en formo "Vrmus". En 1408 abatejo fondiĝis. En 1564 la turkoj okupis la vilaĝon, la loĝantaro rifuĝis. Inter 1887-1984 oni minadis karbon. En 1912 la fervojo ekfunkciis. Ormosbánya longe apartenis al Izsófalva, fine en 1993 memstariĝis kaj municipo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo.

Vidindaĵoj [redakti]

Famulo [redakti]

En Ormosbánya naskiĝis fizikisto Gyula Faigel.

Fontoj [redakti]

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.gyaloglo.hu
  • www.ormosbanya.hu