Ornette Coleman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ornette Coleman ĉe la ĵazfestivalo en Moers 2011

Ornette COLEMAN (n. 9-an de marto 1930 en Fort Worth, Teksaso) estas usona ĵaz-muzikisto (ĉefe aldo-, foje ankaŭ tenorsaksofono, trumpeto kaj violono) kaj komponisto. Ornette Coleman validas kiel pioniro de libera ĵazo kaj estas kreinto de la „harmolodio“.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sininstruado[redakti | redakti fonton]

Coleman instruis al si mem la ludon de tenorsaksofono kaj la notlegadon ekde 1944. En la aĝo de 19 jaroj li forkuris de sia hejmo, por forfuĝi el la diabla cirklo el malriĉeco kaj rasismo en la sudaj ŝtatoj de Usono. En Los-Anĝeleso Ornette Coleman vivtenis sin per laboretoj kaj lernis meminstrue harmonisciencon kaj muzikteorion. Tie li evoluigis ankaŭ siajn muzikajn konceptojn baziĝantaj sur matematika logiko kaj trovis kelkajn kunmuzikantojn per Don Cherry (trumpeto), Bobby Bradford (trumpeto), Walter Norris (piano), Ed Blackwell (frapinstrumentaro), Billy Higgins (frapinstrumentaro) kaj Charlie Haden (baso). La du ĉi-lastajn li renkontis en 1958 en la bando de Paul Bley (piano), ampleksota per Coleman kaj Cherry, antaŭ ol ĝi post la foriro de Bley fariĝis la kvaropo de Ornette Coleman.

Kune ili koncertvagis tra malgrandaj klubejoj en Los-Anĝeleso. Sian unuan sonregistradan kontrakton ili ricevis nur hazarde, ĉar diskeldonejo aĉetis unu el la aranĝaĵoj de Coleman, travis tamen krom ties grupo neniun, kiu tion ja povis ludi. Perite de John Lewis transiris majon de 1959 al Atlantic Records. Post sekvanta dungiteco en la fama klubejo „Five Spot“ en Novjorko en la jaro 1959 la kvaropo de Ornette Coleman Quartett estis renoma en la ĵazmondeto.

Free Jazz / Harmolodic[redakti | redakti fonton]

Ornette Coleman ĉe festivalo Enjoy Jazz en Heidelberg, oktobron de 2008

Kune kun Eric Dolphy (basklarneto), Don Cherry (poŝtrumpeto), Freddie Hubbard (trumpeto), Scott LaFaro (baso), Charlie Haden (baso), Billy Higgins (frapinstrumentaro) kaj Ed Blackwell (frapinstrumentaro) – do kun duoblo-kvaropo – li sonregistris en 1960 sian ja plej faman albumon „Free Jazz: A Collective Improvisation“. Ĉi tiu albumo efikis vojmontra sur la evoluon de maltonala pionira ĵazo. Dum la 1960-aj jaroj Coleman lernis ludi violonon kaj trumpeton tiome, ke li ekde tiam povas uzi ilin por sonkoloraj efektoj. Ekde la fruaj 1960-aj jaroj li komponis ankaŭ verkojn por ensemblo de ĉambromuziko kaj ekde 1967 ankaŭ plurfoje simfoniajn pecojn por pli grandaj ensembloj („Skies of America“, 1972).

Ornette Coleman evoluigis ĉefe ekde la 1970-aj jaroj el la libera ĵazo sistemon „harmolodio“.[1] Alie ol en modala ĵazo oni je tio improvizas pri liniaj intervalserioj. Precipe kune kun sia bando Prime Time li fariĝis ekde meze de la 1970-aj jaroj helpe de la harmolodia sistemo pioniro de libera funko, ĉar li kombinis la „harmolodiojn“ kun agresemaj rokritmoj kaj kosmaj sonoj. En la 1980-aj jaroj Coleman eldonis pluajn diskojn kun Prime Time, sed ankaŭ kun sia klasika kvaropo.

Liaj diskoj de la 1990-aj jaroj, sur kiuj li parte ludis en klasika ĵazkvaropo (kun piano, baso kaj frapinstrumentaro) resp. en duopo de saksofono kaj piano (kun Joachim Kühn), ankaŭ trafis sur grandan intereson. Sur la albumo Sound Grammar, ekestinta dum festivalrestado en Germanujo, li ludis kun pli nekutima instrumentistaro (kun po du bastistoj kaj frapinstrumentistoj).

En 2002 kaj 2003 Ornette Coleman deflankiĝis al rokmuziko kaj kunlaboris je la aranĝado de verkoj de Edgar Allan Poe The Raven fare de Lou Reed same kiel je Hearts & Diamonds de Eddy Grant. Jam en pli fruaj jaroj li partoprenis produktadojn de Yoko Ono, Claude Nougaro, Jamaaladeen Tacuma kaj Joe Henry.

Marton de 2005 la amaskomunikiloj omaĝis per raportoj kaj laŭdparoladoj la 75-an naskiĝdatrevenon de Ornette Coleman.

Krom pri muziko Coleman ankaŭ interesiĝas pri sciencaj temoj el fiziko, matematiko kaj ĥemio. El la (eksa) geedzeco kun poetino Jayne Cortez devenas lia filo Denardo Coleman, kiun li okupigas ekde 1966 kiel frapinstrumentisto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj diskoj[redakti | redakti fonton]

Ornette Coleman en Saalfelden (2009)
  • Something Else!!!!
  • The Shape of Jazz to Come (1959) kun lia klasikaĵo „Lonely Woman“
  • Free Jazz: A Collective Improvisation (1960)
  • Dancing in Your Head (1973/1976)
  • In All Languages (1987)

Ĉiuj sonregistraĵoj je propra nomo[redakti | redakti fonton]

Ne laŭleĝaj albumoj kun *

  • Something Else!!!! (1958)
  • Coleman Classics Vol. 1 (1958)
  • Tomorrow Is the Question! (1959)
  • The Shape Of Jazz to Come (1959)
  • Change Of The Century (1959)
  • This Is Our Music (1960)
  • Free Jazz (1960)
  • Ornette! (1961)
  • Ornette on Tenor (1961)
  • The Art of the Improvisers (1961)
  • Twins (1961)
  • To Whom Who Keeps a Record (1960)
  • Beauty Is a Rare Thing (1961)*
  • Town Hall (1962)
  • Chappaqua Suite (1965)
  • An Evening With Ornette Coleman (1965)
  • Who's Crazy Vol. 1 (1965)*
  • Who's Crazy Vol. 2 (1965)*
  • The Paris Concert (1965)*
  • Live at the Tivoli (1965)*
  • At The “Golden Circle” Vol. 1 (1965)
  • At The “Golden Circle” Vol. 2 (1965)
  • Ornette Coleman: The Empty Foxhole. Blue Note 9/66 (1966)
  • The Music of Ornette Coleman - Forms & Sounds (1967)
  • The Unprecedented Music Of Ornette Coleman (1968)*
  • Live in Milano (1968)*
  • New York Is Now (1968)
  • Love Call (1968)
  • Ornette At 12 (1968)
  • Crisis (1969)
  • Man on the Moon / Growing Up (1969)*
  • Friends And Neighbors (1970)
  • Science Fiction (1971)
  • European Concert (1971)*
  • Broken Shadows (1971/72)
  • Paris Concert (1966/1971)*
  • The Belgrade Concert (1971)*
  • Skies of America (1972)
  • Ornette Coleman Broadcasts (1972)*
  • Dancing in Your Head (1973/1976)
  • Body Meta (1976)
  • Soapsuds, Soapsuds (1977)
  • Of Human Feelings (1979)
  • Opening The Caravan Of Dreams (1983)
  • Prime Time/Time Design (1983)
  • Song X (1985)
  • In All Languages (1987)
  • Verona Jazz (1987)*
  • Virgin Beauty (1988)
  • Live at Jazzbühne Berlin (1988)*
  • Naked Lunch (1991)
  • Tone Dialing (1995)
  • Sound Museum - Hidden Man (1994)
  • Sound Museum - Three Women (1994)
  • Colors (1996)
  • Sound Grammar (2006)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Niklas Wilson: Ornette Coleman. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Waakirchen 1989, ISBN 3-923657-24-2.
  • John Litweiler: Ornette Coleman: A Harmolodic Life. William Morrow and Company, Novjorko 1992, ISBN 0-688-07212-7.
  • Steve Day: Ornette Coleman - Music Always. Soundworld, 2000, ISBN 1-902440-03-X.
  • Christian Broecking: Ornette Coleman - Klang der Freiheit. Creative People Books / Broecking Verlag, 2010, ISBN 978-3-938763-13-1.[4]
  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Directmedia, Berlin 2005, ISBN 3-89853-018-3.
  • A. B. Spellman: Four Jazz Lives. University of Michigan Press (Noveldono de „Four Lives in the Bebop Business“, Pantheon 1966).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pepsch Muska pri Harmolodics (1995) en Internet Archive