Ornithology (ĵazkomponaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ornithology estas ĵaz-komponaĵo de Benny Harris kaj Charlie Parker el 1946.

La peco baziĝas sur la ĵaza normkanto How High the Moon same kiel sur propra soloo de Parker, kiun li estis improvizinta je la komponaĵo The Jumpin’ Blues de Jay McShann. La komponaĵo apartenas al la klasika repertuaro de bibopo, kaj nur Parker surdiskigis ĝin en la tempo de 1946 ĝis 1954 pli ol dek kvar fojojn.[1]

Ankaŭ Anthony Braxton, Sheila Jordan, Bireli Lagrene, Red Mitchell, Gerry Mulligan, Oscar Peterson, Dave Pike, Bud Powell, Tony Scott, Archie Shepp, Sonny Stitt kaj George Wallington surdiskigis la pecon Ornithology.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bohländer, Karl-Heinz Holler & Christian Pfarr: Reclams Jazzführer; Reclam, Stuttgart, 1990
  • Peter Niklas Wilson & Ulfert Goeman: Charlie Parker, Oreos, Schaftlach, 1988

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unua sonregistraĵo: februaron-marton 1946 en klubejo Finale (Losanĝeleso). Sondisko: Bird With Miles And Dizzy, Queen). Lasta sonregistraĵo: 24-an de januaro 1954 en Bostono (Sondisko: New Bird, Phoenix Jazz)