Ornitiskioj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ornitiskioj
Troveblo de fosilioj: triaso-kretaceo
Ornitiskia pelvo-strukturo (maldekstra flanko)
Ornitiskia pelvo-strukturo (maldekstra flanko)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Seeley, 1888
Konserva statuso
Subordoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ornitiskioj (Ornithischia) estas ordo de bek-havantaj, herbovoraj dinosaŭroj. La nomo "ornitiskio" venas de la malnovgrekaj vortoj ορνιθειος 'birda' kaj ισχιον 'kokso'. Oni nomas la orniskiajn dinosaŭrojn "bird-koksaj" pro iliaj birdecaj koksostrukturoj, kvankam birdoj efektive devenas de la saŭriskioj. Estante herbovoroj kiuj ofte vivis grege, la ornitiskioj estis pli multnombraj ol la saŭriskioj. Ili estis predobestoj de la teropodoj kaj malpli grandaj ol la saŭropodoj.

[redakti] Klasado

[redakti] Taksonomio

Lineaj rangoj laŭ Benton (2004):

[redakti] Filogenio

Oni dividas la orniskiojn inter du kladoj: la tireoforoj (Thyreophora) kaj la cerapodoj (Cerapoda). Inter la plej konataj tireoforoj estas la stegosaŭroj (kiel stegosaŭro (Stegosaurus)), kaj la ankilosaŭroj (kiel ankilosaŭro (Ankylosaurus)). Inter la plej konataj cerapodoj estas la margincefaloj (ceratopoj kiel la kolkrispaj ceratopoj kaj pakicefalosaŭroj) kaj la ornitopodoj (inter ili hadrosaŭroj kiel edmontosaŭro (Edmontosaurus)). La cerapodoj estas grupo identigita relative lastatempe (Sereno, 1986), kaj povas esti ke ĝi povos montriĝi identa kun la pli malnova grupo de Ornitopoda.

Ornithischia
|-?Pisanosaurus
`--+-?Fabrosauridae
   `--Genasauria
      |--Thyreophora
      |  |--Scutellosaurus
      |  `--Thyreophoroidea
      |     |--Emausaurus
      |     `--Eurypoda
      |        |--Stegosauria
      |        `--Ankylosauromorpha
      |           |--Scelidosaurus
      |           `--Ankylosauria
      `--Cerapoda
         |--Stormbergia
         |--Agilisaurus
         |--Hexinlusaurus
         |--Heterodontosauridae
         `--+--Ornithopoda
            `--Marginocephalia
               |--Pachycephalosauria
               `--Ceratopsia
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj