Ornitologia Parko Teich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupo de cikonioj en la Ornitologia Parko Teich

La Ornitologia Parko Teich [teŝ] estas natura loko de 120 hektaroj aranĝita por akcepti naturajn birdojn kaj permesi ties observadon al la publiko. Ĝi estas situanta ĉe la golfo de Arcachon (golfo Arkaŝono) en la komunumo Le Teich de sudokcidenta Francio.

Situo kaj historio[redakti | redakti fonton]

La parko estas komponita de marmarĉoj, lagunoj, fragmitejoj, prerioj kaj arbaroj situantaj ĉe la golfo Arkaŝono proksime de la enfluo de la Eyre. Ĝi estis muntita sur la fiŝbredaj instalaĵoj kreitaj dum la 18a jarcento. La parko estas malferma al la publiko el 1972 kaj estas administrata de la komunumo Le Teich kun helpo de la Regiona Natura Parko Landes kaj Gaskonio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]