Ornitoptero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
movflugila provo el 1902

Ornitoptero (el malnov-greka ὄρνιθος πτερόν, ~birda flugilo) estas movflugila aviadilo, ĉe kiu la levforto kaj ŝovforto estiĝas per movo de porta surfaco. Ornitoptero havas gravecon nur en la eksperiment- kaj modelflugado. Ĉe komenco de la homa aviado, oni provis per tiuj aparatoj – imitante la birdan flugon - konkeri la aeron. La realigo de teknika meĥanismo de la birda flugado ne sukcesis.

Leonardo da Vinci esploris jam antaŭ ĉ. 500 jaroj flugmetodojn de la birdoj kaj desegnis la unuan ornitopteron.

La funkcia metodo de la ornitoptero estas la ligita frap- kaj turnmovo. Levforto kaj ŝovforto de ornitoptero estiĝas per supren-subenfrapo de la flugiloj. Ĉe subenfrapo, la antaŭa parto de la flugilo montras iom suben, ĉe suprenfrapo supren.

Ornitoptero en populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Ornitoptero aperas en la sciencfikcia romano Dune de Frank Herbert.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]