Orobanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orobanko
Orobanche lutea
Orobanche lutea
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonoj Eudicots
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Orobankacoj Orobanchaceae
Genro: Orobanko Orobanche
L.
Specioj

Ĉirkaŭ 150

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Orobanko (latine Orobanche) estas genro de florplantoj el la familio Orobankacoj. Ĝi entenas proksimume 150 speciojn el la mezvarmaj kaj ankaŭ varmaj regionoj de la norda hemisfero.

Orobankoj estas senklorofilaj plantoj; multaj specioj havas apartan gastiganton (specion, genron, familion), kies radikojn ĝi parazitas. Iuj specioj povas ataki pli diversajn florplantojn. Kelkaj orobankoj estas plagoj por kultivado.

La skvamecaj folioj kreskas nepare laŭlonge de plejofte nedisbranĉiĝanta tigo; tiu ĉi finiĝas per spiko de dulipaj floroj (tre malofte per unusola floro). La kapsuloj enhavas tre multajn etajn, longvivajn semojn. Insektoj, interalie formikoj, ludas gravan rolon en ilia dissemiĝo.

La nomo orobanko venas de la greka ὄροβος, orobos (legomo) kaj de ἄγχω, agĥô (strangoli).

Ĉar ili ne havas klorofilon, ili estas tute dependaj el aliaj plantoj, tio estas, ili estas parazitoj. La plantaĵoj kunigas siajn radikojn al tiuj de la gastigantaj plantoj plej proksimaj por havigi akvon kaj nutraĵojn.

Kelkaj specioj parazitas nur unu plantospecion, ekzemple Orobanche hederae, kiu parazitas la hederon (Hedera helix); tiu specioj ofte nomiĝas laŭ la planto parazitata. Aliaj povas paraziti kelkajn genrojn, kiel Orobanche minor, kiuj parazitas trifoliojn (Trifolium) kaj aliajn legumplantojn.

Orobanche ramosa estas indiĝena en centra kaj sudokcidenta Eŭropo, sed troviĝas ennaturigita ankaŭ en multaj aliaj lokoj; Ĝi estas konsiderata kiel la plej damaĝa minaco por la rikoltoj en kelkaj zonoj. Kelkaj plantoj kiuj povas esti parazitataj de tiu orobanko estas la jenaj: tomato, melongeno, terpomo, blanka brasiko, Solenostemon, kapsiko, sunfloro, celerioj kaj pizoj. En la areoj tre infektitaj ili povas okazigis totalan paerdon de la rikolto.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]