Orografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orografia mapo de Orienta Siberio farita de Petro Kropotkin en 1875.

La orografio (greke: ορος oros kaj -grafio) estas speciala kampo ene de diversaj tersciencoj, kiu temas pri la altecostrukturoj de la natura tersurfaco. Ĉeftemo estas la etendiĝo kaj aranĝo de montaroj kaj la flucirkonstancoj de akvaĵoj. La adjektivo orografia koncernas fenomenojn, ecojn kaj koneksojn, kiuj rilatas al deklivecoj kaj deklivdirektoj (alpozicio) de la landformo (germane:Gelände, angle: landform, france: modelé) kaj ties fluantaj akvaĵoj.

Orografiaj temoj proksime rilatas al la topografio, geomorfologio kaj la hidrologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]