Oromio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oromio (skribita OromiyaOromiyaa en oroma lingvo) estas unu el la naŭ etnaj dividoj (aŭ kililoĉoj) de Etiopio. Kun 353.632 km² ĝi estas la plej granda de la lando, kaj laŭ la grando ĝi kompareblas kun Germanio. Ĝi havas 25 milionojn da loĝantoj, kio igas ĝin la plej loĝata regiono de Etiopio. Ĝi estas plejparte loĝata de la oromoj. La ĉefurbo estas Adamo.