Orosháza
Orosháza (oroŝhAza) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono Orosháza, kies centro estas.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 202 km²
- Loĝantaro: 30600
- Poŝtkodo: 5900
- Telefonprefikso: 68
Situo [redakti]
Orosháza situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Békéscsaba-Szeged, krome estas flankaj fervojoj al Szentes, Szarvas kaj Mezőhegyes.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1466. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Pro religiaj persekutoj la luterana loĝantaro de Zomba forlasis sian vilaĝon en 1744 kaj ili fondis Orosháza. En 1870 ekfunkciis la fervojo, kiu estis parto de Nagyvárad-Fiume linio. Onidire tiu vilaĝo estis la plej granda en Hungario. Ĝi estis nesto de diversaj agraraj movadoj, strikoj. En 1946 la komunumo iĝis urbo, en 1963 vitrofabriko ekfunkciis. Aldoniĝas al la urbo lago Gyopáros, kie troviĝas kuracbanejo kaj feriejo.
Vidindaĵoj [redakti]
Famuloj [redakti]
- en Orosháza naskiĝis verkisto József Darvas, aktorino Teri Náray, pentristo János Fajó, luterana episkopo József Székács, fizikisto Zsolt Bor