Orozia ambrozia kodekso D 23 sup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frontospico de la Orozia-ambrozia kodekso

Orozia ambrozaia kodekso D 23 sup entenanta la miniaturigitan Chronicon de Orozio, estas kodekso de la 7-a jarcento devenanta de la Skribejo de Bobbio kaj nun konservita ĉe la Ambrozia biblioteko de Milano.

La kodekso, en uncialo, nome en majusklaj literoj, prezentas komencajn literojn plilongigitajn kaj dekoraciitajn per punktetoj ruĝaj, dum la ceteraj de la Incipit estas ruĝoranĝe enkampitaj.

La frontispico vidiĝas laŭtapiŝe dekoraciita, laŭ la stilo de la insula (= de la britaj insuloj) miniaturarto, ĉio kun tutpaĝa dekoracio, kun koloroj flava, ruĝoranĝa kaj verda kun motivoj de cirkloj samcentraj cirkele efektigitaj, ene de rektangula kornico kun dekoracioj geometriaj kaj interplektformaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]