Orphans of the Storm
El Vikipedio
| Orphans of the Storm | |
|---|---|
| Produktadlando | Usono |
| Filmita en | Usono |
| Originala lingvo | Muta filmo (anglaj subtekstoj) |
| Kina aperdato | 1921 |
| Ĝenro | Historia |
| Kameraado | q329965 |
| Reĝisoro(j) | David Wark Griffith |
| Ĉefrolantoj | Lillian Gish Dorothy Gish Joseph Schildkraut Frank Losee Katherine Emmett |
| IMDb | |
Orphans of the Storm (esperante "Orfinoj de la Ŝtormo") estas usona muta filmo aperinta en 1921 kaj reĝisorita de David Wark Griffith. La intrigo de la filmo okazas en 18-a jarcenta Francio, antaŭ kaj dum la Franca Revolucio. La verko temas pli ĝenerale pri konfliktoj inter sociaj klasoj.
Ĝi estis la lasta Griffith-filmo kun la filmsteloj Lillian kaj Dorothy Gish, kaj estas ofte rigardata kiel la lasta grava sukceso de la reĝisoro (post Birth of a Nation, Intolerance, kaj Broken Blossoms).
La filmo fakte estas readapto de perdita filmo de Theda Bara, The Two Orphans.
