Orson Welles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orson Welles
Oskar-premiito
Persona informo
Orson Welles
Naskonomo George Orson Welles
Naskiĝo 6-an de majo 1915 (1915-05-06)
en Usono Kenosha, Viskonsino, Usono
Morto 10-an de oktobro 1985 (1985-10-10) (70-jaraĝa)
en Usono Losanĝeleso, Kalifornio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Ronda vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Todd Seminary for Boys • School of the Art Institute of Chicago vd
Subskribo Orson Welles
Familio
Patro Richard Head Welles vd
Patrino Beatrice Ives Welles vd
Edz(in)o Virginia Nicholson (1934-1940)
Rita Hayworth (1943-1948)

Paola Mori (1955-1985)

Amkunulo Oja Kodar • Dolores del Río vd
Infanoj Beatrice Welles • Rebecca Welles vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra reĝisorofilmreĝisorofilmproduktorofilmmuntistoscenaristo • libretisto • ĝenra aktoro • dramaturgo • radio-prezentisto • iluziisto • teatra aktoro • teatra produktoro • televida aktoro • voĉaktoro • aktoro • reĝisoro • produktoro vd
Aktiva dum 1934–1985 vd
Aktorado
Oskar-premio
La plej bona originala scenario
1941 - Citizen Kane
Honora Premio de Akademio
1971 - por tutviva laboro
Grammy
La plej bona parolita albumo
1977 - Great American Documents
1979 - Citizen Kane
1982 - Donovan's Brain
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Orson WELLES (naskiĝis la 6-an de majo 1915 en Kenosha, Viskonsino, mortis la 10-an de oktobro 1985 en Losanĝeleso) estis usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.

Lia kariero komenciĝis en la Dublina Teatro Gate Theatre en la jaro 1931. Ekde 1933 li laboris ĉe Novjorka radiostacio. La atenton de Hollywood li kaptis per sia radiodramo War of the Worlds (adaptita laŭ verko de H. G. Wells). Li tiel genie prezentis ĝin, ke tiuj aŭskultantoj, kiuj elektis lian programon anstataŭ tiu de Edgar Bergen, vere kredis, ke eksterteranoj el Marso ekatakis la teron.

Mondfamon Welles gajnis pro la filmo Citizen Kane, al kiu li kontribuis kiel scenaristo, aktoro kaj reĝisoro. Kvankam la filmo ne portis grandan financan gajnon kaj eĉ estis bojkotata de la eldonisto William Randolph Hearst, kiu en ĝi vidis paralelojn al sia propra vivo, la senkonvenciaj eksperimentoj pri sonoj, kameraumado kaj filmotondado igis kritikantojn paroli pri majstroverko. Dum jaroj Citizen Kane estas sur la unua loko de la listo de la plej gravaj / famaj usonaj filmoj Arkivigite je 2007-04-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Li geedziĝis kun usona aktorino Rita Hayworth, kiu rolis en lia The Lady from Shanghai.

Orson Welles, kiu ankaŭ famas pro siaj filmigoj de Ŝekspiraj verkoj, en 1971 gajnis Honor-Oskarpremion. Nuntempe li estas rigardata unu el la plej gravaj filmistoj de la kinohistorio.

Famaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Porokazaj aperoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]