Országos Magyar Párt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Országos Magyar Párt- plimallongigite OMP (Tutlanda Hungara Partio) estis la plej grava politika–interesdefenda grupiĝo de rumaniaj hungaroj inter la du mondmilitoj en la 20-a jarcento.

Fondado de Erdélyi Néppárt[redakti | redakti fonton]

La 5-an de junio 1921 Károly Kós kaj siaj kelkaj samideanoj en Kalotaszeg, en Bánffyhunyad fondis la Erdélyi Néppárt.

Fondado de Magyar Néppárt[redakti | redakti fonton]

La 15-an de januaro 1922 en Kolozsvár organizita granda kunveno oni fondis tutlandan partion sub nomo Magyar Néppárt.

Fondado de Magyar Nemzeti Párt[redakti | redakti fonton]

La 12-an de februaro 1922 en Kluĵo sub prezidanteco de unitariisma episkopo, József Ferencz oni fondis novan partion sub nomo Magyar Nemzeti Párt.

Unuiĝo de du partioj sub nomo Országos Magyar Párt[redakti | redakti fonton]

La du partioj, la Magyar Néppárt kaj Magyar Nemzeti Párt la 28-an de decembro 1922 en Kluĵo unuiĝis sub nomo Országos Magyar Párt kaj oni elektis prezidanto Sámuel Jósika, kiu estis subtenita de 12 subprezidantoj: Andor Ambrózy barono, Béla Barabás, György Bernády, Emil Grandpierre, Gusztáv Haller, Elemér Jakabffy, István Kecskeméthy, Mihály Szabolcska, József Sándor, Szentkereszty Béla barono, Tury Kálmán kaj Ugron István. La afergvidanta subprezidanto fariĝis Gusztáv Haller kaj la sekretario István Naláczy. De 3-a de junio 1923 fariĝis provizora prezidanto István Ugron, kiu en la somero 1924 demisiis kaj la 14-an de decembro 1924 en dua landa kunveno en Braŝovo oni elektis prezidanton denove István Ugron. La vicprezidantoj estis György Bethlen grafo, Grandpierre Emil, Jakabffy Elemér kaj József Sándor; la ĉefsekretario Gyula Deák, advokato. En junio 1925 Károly Kós eliĝis el la partio. De 1-a de aprilo 1926, kiam István Ugron demisiis, la partion ĝvidis la vicprezidanto, György Bethlen grafo. En la landkunveno en Gheorgheni la 10-11-an de oktobro 1926 oni elektis prezidanton György Bethlen, afergvidanta vicprezidanto Ödön Inczédy-Joksman. La vicprezidantoj estis Jakabffy Elemér, Sándor József kaj Teleki Arctúr grafo. La ĉefsekretario denove fariĝis Gyula Deák. La malkontentuloj de la politiko de partio sub gvidado de Miklós Krenner en 1926 kaj 1927 provadis reformi la partion, sed ili malsukcesis.

Preso de partio[redakti | redakti fonton]

En 1926 la Országos Magyar Sajtóvállalat aĉetis la Újság kaj ĝi fariĝis de 7-a de decembro 1926 "la oficiala gazeto de Országos Magyar Párt". De 14-a de aŭgusto 1927 la Keleti Újság aperis kiel "tutlanda ĵurnalo de hungara partio". Sed subtenis la partion ankaŭ la Magyar Újság kaj Magyar Nép

Fondado de Magyar Népközösség[redakti | redakti fonton]

La 11-an de februaro 1939 Miklós Bánffy grafo kaj Pál Szász d-ro fondis la Magyar Népközösség (Hungara Popolkomunumo) en Kluĵo, la novan interesdefendan grupiĝon de rumanaiaj hungaroj, kiu forte dividis la hungaran nacimalplimultan socion. En la gvidantaro partoprenis ankaŭ János Kemény, Károly Kós, Áron Tamási, Sándor Asztalos, Béla Kéki, Sándor Vita. Post la viena arbitracio ĝi ĉesis en Norda Transilvanujo, sed en Suda Transilvanujo li plu funkciis sub prezidanteco de Elemér Gyárfás. Ĝia gazeto estis la Déli Hírlap (1941-1944). En 1941 ĝia ido en Norda Transilvanujo estis la Tizes Szervezet kies prezidanto estis Lajos Puskás

Deputitoj kaj senatoroj de Országos Magyar Párt en rumana parlamento[redakti | redakti fonton]

Reprezentantoj de la partio en rumana parlamento en 1926: 14 deputitoj, 12 senatanoj; 1927: 9 deputitoj, 1 senatano; 1928: 16 deputitoj, 6 senatanoj; 1931: 10 deputitoj, 6 senatanoj; 1932: 14 deputitoj, 3 senatanoj; 1933: 9 deputitoj, 3 senatanoj; 1937-ben: 19 deputitoj, 3 senatanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]