Ĉaka ortalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ortalis canicollis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉaka ortalo
Ĉakoa ortalo
Ĉakoa ortalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Ortalis
Ortalis canicollis
(Wagler, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉaka ortalo, Grizkola ortalo (laŭ la latina scienca nomo Ortalis canicollis]) aŭ Ĉaka ĉaĉalako surloke estas specio de birdo de la familio Kracedoj kiu estas parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo, kaj Urugvajo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri grizecbruna kokeca birdospecio pli malhela (bruna) ĉe kapo, kolo, dorso, flugiloj kaj vosto, kaj pli hela ĉe ventro kaj ruĝecbruna ĉe suba ventro. La beko kaj la kruroj esta flavecaj. Estas brilruĝaj ĉirkaŭokula nuda (senpluma) haŭtaĵo kaj mentona sako.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa specio vivas en grandaj grupoj, ripozas sur arbobranĉoj kaj estas bruema. Foje alvokas samtempe multaj ekzempleroj, kaj tio estas aŭdata el distanco de ĝis 2 km; la masklo elvokas per registro de unu okono pli malgrave ol la ino. Kiam ili kantas grupe, malfacilas distingi kiom da ili kantas. Humore lokanoj distingas onomatopee: masklo "quiero matar" (mi volas murdi), ino "quiero casar" (mi volas edziniĝi).[1]

Parencaj de kokoj, ĉiuj ortaloj estas troe ĉasataj. Ili vivas kaj surgrunde kaj en arboj, kaj manĝas foliojn, fruktojn, semojn, florojn, raŭpojn, lacertojn. Kaze de sekego, multaj arboj senfoliiĝas kaj floras (kiaj Vitex cymosa), kaj tiam tiuj ĉaĉalakoj estas observeblaj dum ili manĝas florojn kie koko ne atingas. La semoj plej ofte trapasas la digeston sen putriĝi, pro tio la specio funkcias kiel arbodisvastigantoj.

La ino demetas 4 ovojn, kiuj estas kovataj dum 28 tagoj. Du tagojn post eloviĝo, la idoj ekhavas plumojn.

Pro la formo de la flugiloj, relative malgrandaj kaj rondoformaj, ili bezonas intense flugilfrapadi por trapasi malfermajn areojn. Spite tion, ili trapasas riverojn senprobleme.

La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du agnoskitaj subspecioj:[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]