Ortarsigero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ortarsigero
masklo
masklo
Ortarsigero, ino, Barato.
Ortarsigero, ino, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Tarsiger
Specio: T. chrysaeus'
Tarsiger chrysaeus
(Hodgson, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ortarsigero (Tarsiger chrysaeus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj. Tiu genro karakteras iel laŭ aspekto pro flaveca koloro en subaj partoj, sed kombine kun blua aŭ griza en supraj partoj; nur tiu specio estas ĝenerale pli flava kaj sen tiuj supraj markoj, ĉar ĝi havas nur helbrunajn aŭ helgrizajn suprajn partojn. Pro la ĝenerale flava koloro kaj tre brilflavaj subaj partoj (ĉefe ĉe maskloj) la specio nomiĝas Or-tarsigero kaj same en la latina scienca nomo la specifa parto chrysaeus estas latinigita vorto el la antikva greka signife “el oro” (ĥrisos).

Masklo ĉe Mailee Thaatĉ en Kullu - Manali Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato

La specio, kiel ĉe multaj parencaj genroj, estas klara ekzemplo de seksa duformismo, ĉar la ino estas pli senkolora kun ĝenerala flaveca koloro sube kaj grizbruna supre (nur la tre nigra okulo elstaras), dum la masklo montras en reprodukta plumaro pli brilflavan suban koloron, tre kontrastan en la vosto, kies supra parto estas nigreca, kaj same tre kontrastan en la vizaĝo kie nigra masko kovras el la beko al la orelo ĉefe kontraŭ la helflava brila gorĝo. La supraj partoj estas grizbrunaj, sed inter la krono kaj la nigra masko rimarkindas flava superokula strio.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]