Ortodoksa Bahaa Kredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ortodoksa Bahaa Kredo: Movado kreita de Mason Remey en 1960 kiu defendis la daŭrigadon de la gardanteco en la Bahaa Kredo, konforme al la Bahaaj skriboj.

Mason Remey: Prezidanto de la Internacia Bahaa Konsilantaro, embrio de la Universala Domo de Justeco.

Gardanto de la Bahaa Kredo: La unua estis Shoghi Effendi, nomumita testamente de `Abdu'l-Bahá. La dua estis Mason Remey, nomumita proklame de Shoghi Effendi. La tria nun estas Joel Bray Marangella, nomumita letere de Mason Remey.

Manoj de la Bahaa Kredo: Posteno en la Bahaa Kredo de homoj kleraj pri tiu religio. Ili ne havas administrajn respondecojn, nur povas disvastigi kaj protekti la Kredon. La Manojn de la Bahaa Kredo nomumis plejparte la unua gardanto, Shoghi Effendi, kvankam kelkaj estis nomumita de `Abdu'l-Bahá kaj Bahá'u'lláh.

Universala Domo de Justeco: Unu el la kolonoj ĝemelaj de la Bahaa administra ordo. Ĝi povas aldoni leĝojn en la Bahaa Kredo laŭ la bezonoj de la epoko. La alia kolono estas la gardanteco, kiu interpretas la sanktajn skribojn. La ĉefo de la Universala Domo de Justeco estas la Gardanto de la Bahaa Kredo. La prezidanto de la Internacia Bahaa Konsilantaro estis potenciale la ĉefo de la estonta Universala Domo de Justeco.

Heterodoksaj Bahaanoj: Ili asertas ke la gardanteco en la Bahaa Kredo daŭras nur kun la skriboj de Shoghi Effendi kaj ne plu estus posteuloj en tiu posteno de gardanto. La Universala Domo de Justeco de la Heterodoksaj Bahaanoj ne havas gardanton kiel prezidanton.

Kunligilo: _Covenant_ en la angla. Promeso inter Dio kaj la Bahaanoj ke ĉiam ekzistos kontakto inter Tiu kaj ili.

Ni nun koncentros pri la historiaj faktoj ĉirkaŭ la naskiĝo de la Ortodoksa Bahaa Kredo.

Poste, ni serĉos rilatojn inter Esperanto kaj la ortodoksa Bahaa Kredo.

Jen kion signifas la a-vorto _ortodoksa_: *Konforma al la tradicia doktrino*. Kio do estas tiu Ortodoksa Bahaa Kredo?

Historie, la Ortodoksa Bahaa Kredo naskiĝis en 1960 per la Proklamo de Mason Remey, kiu montris ke Shoghi Effendi nomumis sian posteulon kiel gardanton de la Bahaa Kredo.

En 1957, Shoghi Effendi mortis pro kor-atako sen-testamente. La Manoj de la Bahaa Kredo serĉis solvon al problemo giganta: kiu estos la Kapo de la Kredo, kiel Shoghi Effendi ne lasis testamenton kiu nomumus sian posteulon?

Dum la tri sekvaj jaroj, Mason Remey defendis la tezon ke la Bahaa Kredo devas havi gardanton. Kelkaj unue opiniis ke li pravis, tamen, fine, ĉiuj sekvis la opinion de Ruhiyyih Khanum, la vidvino de Shoghi Effendi: ne plu estus gardanto de la Bahaa Kredo.

La Manoj de la Bahaa Kredo decidis krei Universalan Domon de Justeco en 1963, kiu ne estus direktata da gardanto, kiel la Skriboj de `Abdu'l-Bahá kaj leteroj de Shoghi Effendi tion preskribas. Anstataŭe, teorie ia gardanteco ĉiam ekzistus, sed ne gardanto, almenaŭ tion provas kredigi tiun Heterodoksan Universalan Domon de Justeco.

Tiun tezon la ortodoksaj Bahaanoj kontraŭas. La Testamento de `Abdu'l-Bahá klare asertas ke la gardanto de la Bahaa Kredo devas nomumi sian posteulon *dum sia vivo* kaj ke se neniu el sia familio povas, tiam li *devas elekti alian branĉon*.

Tiun tezon la Manoj de la Bahaa Kredo kaj la posta laŭnoma Universala Domo de Justeco rifuzis kaj deklaris ke Mason Remey estis rompanto de la Kunligilo (Covenant).

Mallonge, la ortodoksa Bahaa Kredo estas en favoro de gardantoj de la Bahaa Kredo, dum la heterodoksaj Bahaanoj asertas ke post la morto de Shoghi Effendi, ne plu estas necesa la institucio gardantoj de la Kredo, sed ke sufiĉas la Universala Domo de Justeco. La nuna gardanto de la Bahaa Kredo nomiĝas Joel Bray Marangella.

Shoghi Effendi diris ke la gardantoj kaj la Universala Domo de Justeco ambaŭ kompletigas la aŭtoritatecon kaj reciproke funkcias, ke ili estas ne-separeblaj kaj ke ili estas *la kolonoj ĝemelaj kiuj subtenas la grandan Strukturon Administran*. Se la vortoj de Shoghi estas konsiderataj kiel decidigaj inter la Bahaanoj, ĉu tiam kiel Universala Domo de Justeco povas ekzisti sen la ekzisto de la gardantoj de la Kredo?

Retejoj pri la ortodoksa Bahaa Kredo ekzistas plurlingve, Esperante, angle, france, hispane kaj eĉ Ide! La ĉefaj estas


Pri la rilatoj inter Esperanto kaj la Ortodoksa Bahaa Kredo:

Doktoro Adelbert Muhlschlegel, Mano de la Bahaa Kredo, iam klarigis la instruojn de Bahá'u'lláh, inter kiuj troviĝas la neceso de lingvo internacia. Li citis la multajn laŭdojn pri Esperanto kaj ĝia iniciatinto.

Tio kion oni scias malpli, estas la rilatoj de Doktoro Muhlschlegel kun la fondinto de la Ortodoksa Bahaa Kredo, Mason Remey.

En 1960, Mason Remey sendas al la Nacia Asembleo de la Bahaanoj de Usono la Proklamon en kiu li klarigas ke la unua Gardanto de la Kredo, Shoghi Effendi, nomumis sian posteulon konforme al la Testamento de `Abdu'l-Bahá. Preskaŭ ĉiuj manoj kontraŭas lin kaj volas ekskomuniki lin el la Kredo: preskaŭ ĉar sinjoro Balyuzi kaj doktoro Muhlschlegel leviĝas kontraŭ tiu ago, kvankam poste tiuj lastaj akceptos deklari Mason Remey-n kiel rompanton de la Kredo.

Sufiĉe interesa estos por la legantoj scii ke sinjoro Hasan Balyuzi sialibre senhezite citis la surprizan aserton de `Abdu'l-Bahá kiam li gratulis la penojn disvastigi la uzon de Esperanto, dum doktoro Muhlschlegel scipovis la zamenhofan lingvon. Ambaŭ povas esti konsiderataj kiel por-esperantaj Bahaanoj, simpatiantoj de malplimulto.

Ambaŭ tro bone sciis la problemon de forpelo: se vi tion faras, iu komplekso de savemo montriĝas kaj provas defendi la atakaton. La nacia spirita Asembleo de la Bahaanoj de Francio akceptis la proklamon de Mason Remey kiel dua Gardanto de la Bahaa Kredo. La prezidanto de tiu nacia spirita asembleo estis Joel Bray Marangella, nuna gardanto de la Ortodoksa Bahaa Kredo.

Interese, ke ambaŭ manoj (Balyuzi kaj Muhlschlegel) kontraŭis la forpelon de Mason Remey surbaze de la Testamento de `Abdu'l-Bahá, en kiu estas klare skribita ke la Manoj de la Kredo povas forpeli iun nur se li kontraŭas la Gardanton de la Kredo. Tion ne faris Mason Remey, ĉar Shoghi Effendi estis jam mortinta. Tamen, la Manoj interpretis tiun kontraŭstaron kiel malobei la ne-elekton de posteulo far Shoghi Effendi!


The Guardian of the Bahá'í Faith

Eksteraj ligiloj