Ortodoksa Kristana Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortodoksa Kristana Eklezio
emblemo
konfesio • historic church
Komenco 1054 vd
vdr
La bizanca aglo, simbolo de la ekumena patriarkato de Konstantinopolo kaj de Ortodoksimo.
ortodoksa ikonografio prezentanta Kriston kaj la dekdu apostolojn, de la 15-a jarcento, konservata en la Bizanca Muzeo de Ateno.

La ortodoksa kristana eklezio, aŭ kiu sin difinas "ortodoksa" kaj nome laŭlitere "de korekta opinio" (konata ankaŭ ĉe la fideluloj kaj oficialuloj kiel katolika ortodoksa eklezio aŭ plisimple kristana eklezio), estas Komuneco de naciaj kristanaj eklezioj, preskaŭ ĉiuj aŭtokefalaj, nome memstaraj kaj aŭtonomaj fronte al siaj patriarkejoj, historiaj kaj modernaj.

Ĝi estas la heredanto de la kristanaro de la antikva “Orienta Romia Imperio” dirata ankaŭ bizanca imperio, kaj poste otomana, tiam subdividita en la antikvaj kvar patriarkatoj, de Jerusalemo, Antioĥio, Aleksandrio kaj Konstantinopolo, sen la kvina nome la Patriarko de Okcidento. La kromaj kvin modernaj Patriarkoj, serba, rusa, bulgara, rumana kaj kvartela, male ne estas ĝenerale laŭleĝe akceptitaj sed nur laŭfakte. Orotodoksismo konvikitas ke nur ene de ĝi daŭre pluekzistas la universala kristana eklezio fondita de Jesuo Kristo.[1]

Tia amplekso de komunumoj agnoskas “unuan rangulon inter egaluloj” (Honora unuarangeco) al la patriarko de Konstantinopolo , memdifinita "ekumena" en la sinodo de 587, post la mempromocio en la Koncilio de Kalcedono de 451, spite de la protestoj de la ceteraj patriarkoj, precipe de tiu de Romo, al kiu en antaŭaj ekumenaj koncilioj tia unuarangeco estis atribuita. Hodiaŭ la amplekso de la ortodoksaj eklezioj, disvastiĝintaj en la tuta mondo atingas la nombron de 250 milionoj de fideluloj kaj estas la tria, laŭnombre de fideluloj, kristana konfesio. Ĉiuj sekvas la julian kalendaron, iuj integre aliaj preskaŭ integre.

Origino kaj signifo de "ortodoksismo"[redakti | redakti fonton]

Apartaĵo de la bizanca preĝejo de Sankta Nikolao Orphanos de Tesaloniko, en Grekio. De la 17-a jarcento.

Eblas dati la naskiĝon de la ortodoksismo, ĝeneralsence, kiam kristanismo komenciĝis, ĉirkaŭ la 4-a jarcento, malproksimiĝi el la judo-kristana paradigmo kaj ariĝi en la ekumenaj koncilioj. Ortodoksismo, el la termino "ortodoksa" laŭlitere signifas "rekta doktrino". Al tiu unua signifo, la eklezia tradicio aldonis duan, komplementan al la unua: tiu de "ĝusta glorado".

La du konceptoj celas esprimi la saman realon, nome la konfeso de la korekta kristana kredo, jen formulita nivele de doktrinaj konceptoj, jen celebrita en la liturgio de la eklezio (glorado).

Ekde la unuaj jarcentoj, kiam la eklezio, nedividita, estis difinita "katolika" en la Kredokonfeso nicea-konstantinopola kaj "ortodoksa" en la imperiaj oficialaj aktoj, la termino "ortodoksismo" ekespimis en la eklezia lingvaĵo la aliĝo plena al la evangelia mesaĝo de Jesuo Kristo, sen aldonaĵoj kaj sen malaldonaĵoj aŭ misinterpretoj. Ĉar fidela al tiu mesaĝo, la orienta eklezio difinis sin mem kiel” ortodoksa”. Oni notu, tamen, ke laŭ la katolika eklezio ĉiuj eklezioj en akordo kun la unuaj kvar ekumenaj koncilioj taksendas “ortodoksaj”.

La 'ortodoksismo, konfessence, estas reprezentata, kiel dirite, de memstaraj naciaj eklezioj. Tiuj havas sian sinodon kaj sian primason kaj, kvankam en plena sakramenta kaj jura komuneco inter ili, agadas unu sendependa de la aliaj laŭvidpunkte de administrado.

La termino “ortodoksismo”, tamen, fariĝas komunuza termino ekde la skismo de 1054, por distingi la orientajn ekleziojn el tiu katolika. [2]

Historio de la ortodoksaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La oficiala komenciĝon de la "ortodoksa eklezio" kutime oni reirigas al la jaro 1054, nome post tiu kiun la historiaj fontoj tradicie difinas la Granda Skismo, pro kio tiu kiu estis la unika eklezio katolika, nome la ŝtata eklezio de la Romia Imperio, jam definitive dividita, vidis sian orientan eron kaj tiun okcidentan laŭiri malsamajn stratojn. Tio, tamen, post jarcentoj da diskutoj kun diversaj pliaj rompoj, startante el tiu de la titolo de "ekumena".

Siaflanke se la Okcidenta eklezio ĉiam parolis pri "orienta skismo", tiuj Orientaj ĉiam parolis pri "skismo de la Latinoj" por indiki la lastan rompon de la komuneco de 1054. Krome la ortodoksaj eklezioj juĝas la katolikan eklezion hereza pro la aldono de la Filioque al la kristana Kredo. Laŭ ĉiuj, tamen, la komenciĝo de la Kristana eklezio startas kun Kristo kaj ties predikado, sen iu ajn malaperiĝo de kontinueco. Sed, laŭ la ortodoksa eklezio, nur en si nun pluekzistas la eklezio fondita de Jesuo Kristo.

Se pliprecizigi la sencon de la termino "ortodoksismo", ĝi naskiĝis jarcentojn antaŭe, sed en opono al la eklezioj "herezaj" kiaj la arianajmonofizitaj. Tiu difino aperis en la fontoj de la romiaj imperiestroj kiuj ĝin utiligis por indiki la precipan atributon de la sankta eklezio. Certas ke en la 7-a jarcento, dum la monotelista disputo, Sankta Maksimo la Konfesanto konas jen la terminon de "ortodoksa eklezio", jen tiun de katolika eklezio kaj ilin taksas unu sama kaj identa realo. Jam en lia tempo ekzistis polemikoj inter Okcidento kaj Oriento, sed Maksimo sukcesis doni interpreton tute tradician ankaŭ al la doktrina disputo pri Filioque kiu tiam komenciĝis eniri en la disputa agono.

Kriza momento, kiu bedaŭrinde dividis la eklezioj de Oriento el tiu de Okcidento, estis unuflanke la kontestado de la "ekumena" Mikaelo la 1-a Kerulario rilate tiujn kiujn oni taksis misnovaĵoj kaj herezoj de la latina eklezio, koncerne la procesion de la Sankta Spirito (kun la enkonduko de la Filioque en la Kredon en Romo), la devigan sacerdotan fraŭlecon (forte proponita de la tiama papo Leono la 9-a), la uzon de la sengista pano por la eŭkaristio; aliflanke al liturgiaj/dogmaj disputoj aldoniĝis juraj kaj politikaj kontrastoj (la restaŭrado de la patriarka jurisdikcio flanke de Romo sur bonaĵoj en Suditalio kaj en la Balkanoj praktike konfiskitaj de la bizanca imperiestro Leono la 3-a, krom la supozita papa provo disvastigi kaj defendi sian jurisdikcian unuarangecon sur la orientaj patriarkoj).

Pro tiuj motivoj, se jam el 1024, post la fiasko de la intertraktado de la patriarko Eŭstacio de Konstantinopolo kaj papo Johano la 19-a, en la liturgio de la preĝejo Hagia Sofia en Konstantinopolo malaperis la mencio de la papo en la eŭkaristia preĝo, tiu lasta energie respondis al la kontestatoj pere de sia ambasadoroj en la ĉefurbo, per la ekskomuniko. Al kio la patriarko Kerulario respondis kun siaj anatemoj kontraŭ Romo: la du aktoj determinis la definitivan reciprokan disigon.

La problemoj devenantaj el iuj teologiaj malsamecoj iompostiome akriĝis kaj ne aperis al la horizonto alia Sankta Maksimo la Konfesanto, sperta konanto pri la mondo bizanca kaj tiu roma. La akriĝo kreskis kun la fiasko de la geedziĝa propono laŭ kiu parencoj de la okcidenta imperiestro Karolo la Granda kaj parencoj de la bizanca imperiestrino Irene) fariĝu geedzoj; kaj pli akriĝis la fifama invado de Konstantinopolo fare de krucmilitistoj de la 4-a krucmilito kiam okcidentanoj, danke al devio de la veneciaj ŝipoj, okupis kaj rabis la urbon kaj okupis la tutan teritorioj de la imperio. Tiam oni ekopiniis vidi la veran vizaĝon de la okcidenta eklezio, kvankam la papo tute ignoris kion estis farintaj la krucmilitistoj.

Ankoraŭ hodiaŭ ortodoksaj teologoj, verkante aŭ parolante pri la katolika eklezio uzas la spiteman esprimon de “papista eklezio” aŭ “aŭgustena-papista eklezio”[3]

Kredo de la ortodoksaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Necesas noti ke rilate la kredon, la ortodoksaj eklezioj emas konsideri ankaŭ "hereza" la katolikan eklezion jen pro la doktrino de la Filioque jen pro iuj dogmoj enkondukitaj kiel tiu de la papa neeraripovo 1870 kaj tiu de la Senmakula koncipiĝo 1854.

La katolika eklezio, male, konsideras la ortodoksajn ekleziojn nur skismaj, do veraj kristanaj eklezioj.

Triunuo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la Sankta Triunuo de Kovelo, en Ukrainio.

Ĉiuj ortodoksaj kristanoj kredas je unusola Dio en tri personoj kiel la katolikoj kaj protestantoj, ekzemple; sed la ortodoksaj teologoj distingas la eternan esencon de Dio el la "nekreitaj energioj"; temas pri doktrino jam asertita de la Patroj de la eklezio kiel Sankta BaziloAtanazio de Aleksandrio, sed eksplicitigita organikmaniere de Gregorio Palamas en la [14-a jarcento]]. La dia esenco estas nealirebla al la kreituloj, dum la la diaj energioj aŭ la nekreitaj diaj agoj povas esti konataj pere de la sperto kaj estas la vojo tra kiu Dio komunikiĝas al la homoj kaj la homo atingas la diiĝon. Kompreneble, kaj la dia esenco kaj la energioj estas nedisigebla Dio; tiu distingo estas, tamen, uzata por ekspliki kiel Dio povas esti absolute transcenda kaj samtempe aktiva ene de la kreita estaĵaro. [4]. La ortodoksa eklezio esprimas sian kredon konfesante laŭ la (Kredokonfeso nicea-konstantinopola) [5] al kiu ĝi restis fidela jen al la formulo jen al la substanco.

Kompare kun la katolika eklezio, do, la ortodoksuloj opinias ke emerĝas du substancaj malsamoj:

  • La unua estas la procesio de la Sankta Spirito. La ortodoksaj teologoj instruas ke Li "procesias nur el la Patro", aŭ ankaŭ "procesias el la Patro tra la Filo", laŭ la esprimo de la dua koncilio de Niceo. La koncilia valoro de la du esprimoj identiĝas kun la kumuna kredo kaj do estas neerarpova. La okcidentaj teologoj, male, aliĝinte al alia sinoda difino (kiu inokulis la aldonon de la Filioque al la Kredo), diras ke la Sankta Spirito "procesias ankaŭ de la Filo". Tio, laŭ ortodoksuloj enkondukus "devion en la aspekto de la eterna procesio de la Spirito el la Patro". [6]. La katolika eklezio deklaris de ĉiam ke la formulo de la dua koncilio de Niceo estas korekta, kaj nehereza, do kristane konfesebla. La “Filioque” aldonas nur precizigon.
  • La dua malsameco koncernas la "naturon de la diaj energioj": laŭ ortodoksuloj, ili "estas nekreitaj", laŭ katolikoj ili "estas male kreitaj" de Dio.

Savo[redakti | redakti fonton]

Se la homo estis kreita perfekta, per la ibero elekti la bonon kaj la malbonon pere de siaj decidoj kaj agoj li fakte elektis la malbonon kaj ruinigis sian destinon, precipe ĉe Dio el kiu li estis forigita ĝis la enkarniĝo de la Filo de Dio: tiu pere de sia partopreno en la homeco ŝanĝis la homan naturon permesante al la homaj estuloj partopreni en la dia naturo. Laŭ ortodoksuloj, la fina celo estas la diiĝo '('theosis), aŭ intima unuiĝo kun Dio.

Tradicio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo Stavronikita sur la monto Athos, en Grekio.

Ortodoksismo, krom sur la Sanktaj Skriboj, baziĝas ankaŭ sur la tradicio - vasta termino kiu enhavas Biblion. Kredon, la doktrinojn de la ekumenaj koncilioj (el kiuj ĝi agnoskas nur la unuajn sep, ĉar komunajn), la verkojn de la Patroj de la eklezio, la ortodoksajn leĝojn, la liturgiajn librojn, la ikonojn, ktp.

La ortodoksa eklezio kredas (ankaŭ en tio kiel en la katolika eklezio) ke la Sankta Spirito laboras pere de la historio por konstante montri la saman veron al la membroj de la eklezio kaj ke Li elradikigas la malveraĵojn tiamaniere ke la vero povu sin montri ĉiam pli klare en la koro de la kredantoj. Pro tio la tradicio ne estas nur amplekso da tekstoj kaj juraj normoj, sed vivo ene de la eklezio, en kiu la fideluloj pli spertas ol pli scias.

Biblio[redakti | redakti fonton]

Interno de ortodoksa preĝejo kun la Evangelio en la unua loko.

En ortodoksiamo kiel en katolikismo, la Biblio estas interpretata uzante la kriterion establitan de la sperto de la eklezio, kiu devenas, siavice, el tio transdonita de la apostoloj en la komenciĝanta eklezio. La fideluloj, gviditaj, devas, do, pli ol instruiĝi, malkovri kaj gustumi iompostiome la diversajn sencojn de la biblia teksto.

Kiel apartaĵo tute ortodoksa ĝenerale elstaras, rilate la sciencojn precipe tiujn koncernantajn la biologian evoluismon, malsameco inter la la kreita mondo (submetita al la naturaj leĝoj) kaj la mondo revelaciita (submetita al la diaj leĝoj). Tiu malsamo, laŭ la ortodoksa teologio, evitus la stridan kontraston inter kredo kaj scienco kiu karakterizis la historion de la okcidenta kristanismo. Laŭ katolikaj teologoj kaj scienculoj, male, la solvo kuŝas en la aŭgustena-galilea principo: ”la Biblio sin esprimas laŭ la lingvaĵo de tiutempaj homoj ne prizogante pri la scienca precizeco sed pri komuniko de la dia sava volo.” En la ortodoksa biblia kanono estas inkluzivitaj iuj libroj, kiuj laŭ katolikoj kaj protestantoj, estas nuraj apokrifoj. Ili estas, ekzemple: la tria kaj kvara libroj de Makabeoj.

Peko kaj elaĉeto[redakti | redakti fonton]

ortodoksa preĝejo Šišatovac en Serbio.

Ankaŭ la ortodoksa tradicio rifuzas esprimi la doktrinon de la eleĉeto per "laŭleĝaj" terminoj kaj ne akordiĝas kun tiuj kiuj pentras la kristanan praktikon tiusence. La elaĉeto transformas kaj agas nivele de la koro: la elaĉeto el la peko do postulas pli pensosanĝon ol konsiderojn pri la malobeo de la pekulo.

La termino "origina peko" ofte uzata de la okcidentaj eklezioj ne plaĉas al la ortodoksaj teologoj kiuj preferas paroli pri "praava peko" por aludi al la peko de Adamo kaj Eva, kies sekvoj - fizika kaj spirita morto - falis sur la tutan homaron. La efikoj de tiu peko komenciĝas montriĝi iompostiome en la homo dum ties kresko, kvankam ĉe la naskiĝo li ne estas kulpa. Ĝenerale tiu peko kaj aliaj estas konsiderataj, pli ol punenda “krimo”, “malsano de la animo” kuracebla per la dia mizerikordo.

Enkarniĝo[redakti | redakti fonton]

ortodoksa preĝejo en Barisaŭ (Belorusio).

La fundamenta kialo pro kio la Filo de Dio enkarniĝis estas la "destino" de la homo post la morto, nome esti disigita de Dio pro la falo de Adamo[7]Ĉar la homo estis enkondukinta ion fremdan en sian naturon partoprenante en la malbono pere de la malobeo al Dio, la homaro troviĝis en terura pozicio sen elireja vojo. La unika, laŭ la ortodoksa eklezio, solvo estis, flanke de Dio, tiu de levado de la falinta homa naturo, per kuniĝo de sia dia naturo al tiu nia homa. Dio povis plenumi ĉion tion per la enkarniĝo restante, tamen, Dio.

Per la enkarniĝo de la Filo de Dio, kiun la homoj, unuopule, estas devigataj agnoski, la homo diiĝas sen tamen fariĝi pagana dio. Temas pri la mistera dono de Do, kies rezulto estas nur parte komprenebla per dia donaco. Al konscie rifuzanto de tiu donaco restas nur la eterna damniĝo.

La Dipatrino (Theotokos)[redakti | redakti fonton]

La Theotokos de Vladimir, kiu reiras al la 12-a jarcento, konservita en la Galerio de Tretyakov.

Multaj tradicioj koncernantaj la Marian la patrinon de Jesuo, nome la Theotokos (Patrino de Dio), donantino de la homa vivo al la Filo de Dio havas ekstreman teologian gravon.

Ortodoksuloj asertas, kune kun katolikoj, ke Maria konserviĝis virga antaŭ kaj post la naskiĝo de Kristo. Tiu, mirakle, al ŝi lasis integra la virgecon en la akuŝa momento.

Multaj el la krederoj de la ortodoksaj eklezioj koncerne Marian reflektiĝas en la apokrifa teksto Libro pri la naskiĝo de Maria, kiu ne estis inkluzivita en la novtestamenta kanono, sed estis konsderita , ĉe ortodoksul, akurata en la priskribo pri la eventoj. Infanaĝe, Maria estis konsekrita por servi en la jerusalema templo kiel virgulino.

Zeĥarja, tiama ĉefsacerdoto, laŭ tiu dokumento, faris la neimageblaĵon: li konduktis Marian en la " Sanktaĵon de Sanktaĵoj" por honori ŝian gravon, ĉar ŝi mem estus farinta la arkeo en kiu Dio homiĝus. Al ŝi dekdujaraĝanta estis petite retiriĝi el ŝia pozicio kaj edziniĝis, sed ŝi deziris resti virga por ĉiam por honori al Dio. Tiel ke estis decidite ŝin transdoni edzino al Jozefo, ŝia kuzo aŭ onklo, maljuna kaj vidva viro, kiu zorgus pri ŝi kaj permesus ke ŝi konservu sian virgecon. Kaj dum tiu situacio okazis ke ŝi submetiĝis al la dia volo kaj akceptis ke Jesuo Kristo prenus la homan formon ene de ŝi.[8] Oni opinias ke dum sia vivo, Maria nenimamiere pekis. Tamen, ortodoksismo ne akceptas la katolikan dogmon de la Senmakula koncipiĝo (aŭgustena); alivorte, Maria estis purigita el la spuroj de la praava peko nur kaj tute en la momento de la koncipiĝo de Kristo. En la teologio de la ortodoksa eklezio gravas kompreni ke Kristo en la momento de sia homiĝo estis perfekta Dio kaj perfekta homo. Tio aperas en la momento de la detruo de spuroj de praava peko en Maria. Laŭ katolikismo, male, Maria neniam estis purigita, sed escepte netrafita de la prapeko.

Laŭ la du eklezioj, katolika kaj ortodoksa, Maria estis ĉielenirigita, sed laŭ katolikoj tiu ĉielenpreno estas konsekvo de la senmakula koncipiĝo, dogmo kiun ortodoksuloj ne subskribas kiel revelaciitan veron.

Kompreno pri la koncepto de "mistero"[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la monaĥejo de la Granda Lavra sur la Monto Athos en Grekio.

La parolado pri la krederoj, laŭ la ortodoksaj eklezioj, ne estas, ĉar supernaturaj, penetreblaj de la pura logika rezonado kvankam tio korekte eblas en iuj kazoj. La ortodoksa teologio riĉas je logikaj pruvoj bazitaj sur la konsento de la Patroj de la eklezio. Spite de tio, estas iuj punktoj kiujn la ortodoksuloj rifuzas pliprofundigi ĉar ili opinias ke provo de pli klara kompreno estas kontraŭefika, senprodukta kaj enkondukanta al miskomprenoj kaj al herezo, raciigante pri io kion de ni ne povas esti komprenita.

Tiuj teologiaj areoj estas indikataj kiel "misteroj". La misteroj ne estas eskapvojoj. Ekzemploj povas esti: Kristo estas perfekta homo kaj perfekta Dio: Li estas perfekta ĉeesta kiel Jesuo Kristo, kaj tamen devas esti perfekte ĉieestanta samtempe kiel Dio. Same mistero estas kiel Kristo povas esti vera Dio kaj vera homo kaj kiel Dio povas esti en tri personoj. La provoj penetri en tiuj misteroj povas aldirekti al herezoj. En tiu teologia sinteno evidentiĝas iu distanciĝo el la katolikaj teologoj kiuj funkciigas la racion malpermesante tamen aliron al herezo: la racio ĉi-kaze ne pretendas penetri la misteron sed nur travidi ĉu eblas igi pli akceptebla la mistero. Ankaŭ la racio estas donaco dia kaj Dio por paroli uzis vortojn kaj konceptojn homajn.

La resurekto[redakti | redakti fonton]

La resurekto de Kristo estas absolute la centra evento de la ortodoksaj eklezioj kaj estas intencita laŭ tute historia evento. Jesuo pere de la eventoj de sia vivo, rakontataj en la evangelioj, liberigis la homaron el la ligiloj de la peko kaj el ties sekvoj, kaj revenis al la vivantoj kiel homo kaj Dio. Ke ĉiu unuopa homa estulo povu partopreni en tiu senmorteco, kiu estus neebla sen Lia resurekto, estas la centra promeso farita de Dio en la nova pakto kun la homaro. Kiel simboligite en la liturgio, la fidelulo devas morti al la kriterioj de tiu mondo (kiu ne agnoskas Dion) por povi resurekti kun Li en la gloro.

Sanktuloj, relikvoj kaj mortintoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ortodoksa eklezio, sanktulo estas tia kiam ĝuas la dian vizion en Paradizo, sendepende de lia agnosko en ĉi tiu mondo. Oni vidu ke tiu vidpunkto koincidas kun la kredo de katolikismo kaj de la eklezioj konfesantaj la kulton al la sanktuloj.

En la ortodoksa eklezio ekzistas oficiala agnosko, dirita "glorigo" per kiu sanktulo ekkultatas en la tuta eklezio: la agnosko, tamen, nenion aldonas al lia sankteco. Tio okazas preskaŭ en ĉiuj eklezioj konfesantaj la kulton al la sanktuloj. Por tiu agnosko influas la popola devoteco kaj la percepto pri la mirakla kondiĉo de la mortaj restaĵoj, ankaŭ se tio ne estas sufiĉa kaŭzo por la glorigo.[9] Ĉe ortodoksuloj la sanktuloj, kiel ĉe aliaj eklezioj, povas esti propetataj kaj imitataj kaj glorigataj, kaj precipe traktataj kiel fratoj. Ankaŭ iliajn restaĵojn oni kultas per granda honorado.

Sakramentoj[redakti | redakti fonton]

Greka-ortodoksa preĝejo stile novklasika en Sidnejo, Aŭstralio.
Preĝejo de Sankta Georgo en Venecio.

La Ortoksaj eklezioj neniam dogme difinis la nombron de la sakramentoj, sed niaepoke fakte ili fiksis la nombron al sep, kiel de ĉiam en la katolika eklezio, al kiuj ili aldonas aliajn ritojn kiel la monaĥan tonsuron, la benon de la akvoj, la konsekron de la ikonoj. Alivorte, ortodoksuloj neniam atingis la distingon inter sakramento kaj sakramentalo, kiel skolastikuloj proponis al la teologio; sed ortodoksuloj obĵetas ke la apostoloj ne uzis la saman distingon.

La sep sakramentoj, diritaj ankaŭ "misteroj," estas: bapto, konfirmacio, eŭkaristio (komunio), konfeso, unkto, ordino, geedzeco. Malsame ol la katolika eklezio kiu administras la bapton per infuzado ankaŭ se ne estas malpermesita tiu per mergo, la ortodoksa eklezio praktikas tiun lastan kun la triapersona formulo: "“La servisto de Dio N. estas baptita en la nomo de la Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito. Amen". Tiu rita modelo estas tiu de la apostoloj el kiu ĝi ne volas distanciĝis.[10]

La konfirmacio, egala al tiu okcidenta, estas la unkto kiu tujpotvenas la bapton por doni al la novbakito la Sanktan Spiriton. En la katolika eklezio la konfermacio estas donita kiam la infano, se temas pri infano, ekjunuliĝas.

Eŭkaristio, aŭ dia liturgio, estas la sakramento kiu perfektigas la komunecan ligilon kun Kristo per la partopreno al liaj Korpo kaj Sango en kiuj transformiĝas la pano kaj la vino konsekritaj de la sacerdoto. Tiu procezo, nomita transmutacio, estas la ekvivalento de la katolika transsubstancigo, sed ne estas difinita dogme. La eŭkaristio estas celebrata kun fermentita tritika pano kaj ne kun sengista pano, kaj ruĝa vino miksita kun tepida akvo ene de la kaliko. La komunio estas ĉiam donita sub la du elementoj (specioj) por ke estu tute respektata la ordono de Kristo.

Dum la katolikoj uzas por konsekri la vortojn de Kristo de la lasta vespermanĝo, la ortodoksaj teologoj instruas ke la transmutacio okazas en la momento de la epiklezo aŭ alvoko al la Sankta Spirito. Sed temas pri respektendaj teologiaj opinioj.

La Konfeso tre similas al tiu okcidenta, kaj estas konsilite viziti ĉiam la saman spiritan gvidanton. Ne estas uzata la krado, kiu estis enkondukita nur en Okcidento. La sacerdoto ne “absolvas” (en nomine Christi) kiel okazas en la katolika eklezio, sed preferas provizi terapion por la animo. La spirita saniĝo de la pekulo kuntrenas la pardonon: ne estas bezonata Purgatorio.

La Unkto de la malsanuloj estas praktikebla ankaŭ sur spirite malsanuloj, kiel nur okazas ankaŭ en la katolika eklezio.

La sankta ordino estas la sakramento kiu alestigas la sacerdotojn en la eklezio, en la tri gradoj de episkopo, presbitero kaj diakono. Nur la episkopo estas kooptita el la votintoj fraŭlecon (praktike inter la monaĥoj), dum presbiteroj kaj diakonoj povas geedziĝi antaŭ la ordiniĝo, sed kaze de vidveco ili ne plu rajtas geedziĝi. La sacerdotaro devenas nur el l sfero de la viroj.

La geedziĝo estas la sakramento kiu kunigas viron kaj virinon por ĉiam en ama nerompebla ligilo. Pro tio ĝi estas absolute monogama kaj heteroseksa. Ankaŭ kaze de vidveco, la supervivanto ne rajtas geedziĝi sen la permeso de la episkopo. Kie la geedziĝa amo sendube ĉesis, la episkopo povas permesi divorcon.

La katolika eklezio rekonas la validecon de la ordinoj praktikitaj de ortodoksuloj, ankaŭ post la Granda Skismo de 1054. (La katolika eklezio, male, ne agnoskas (pro decido de papo Leono la 13-a) la validecon (nome la postulita apostola posteuleco) de la ordinigoj de la Anglikana eklezio, naskiĝinta el skismo el la katolika eklezio en 1534). Male, la ortodoksa eklezio ne rekonas la sakramentojn praktikitajn ekstere de si mem, opiniante ke nur en ĝi pluekzistas la vera eklezio.

La finaj eventoj (eskatologio)[redakti | redakti fonton]

En la Ortodoksismo oni kredas ke la Paradizo ne estas senmova stato. La homaro estos revenigita al la perfekteco, sed tia perfekteco ne estas la lasta celo: la lasta celo estas la unuiĝo kun Dio. La negativaj aspektoj kiuj nun karakterizas la homan naturon malaperos, kaj la homo fariĝos tiu kia estis projektita. ortodoksaj teologoj opinias ke la okcidentaj teologoj parolas nur pri feliĉiga beatigo kaj preterlasas la unuiĝon kun Dio; sed tio ne rezultas el la senfina literaturo pri tiu temo. Krome, la Evangelioj inspiras diversajn vidpunktojn, kiuj tamen restas kaŝitaj en la misteroj de Dio.

La ortodoksuloj kredas ankaŭ ke kiu rifuzas la amon kaj la dian mizerikordon, tiu sin metas en stato tia ke la dia ĉeesto estos perceptata kiel neeltenebla kaj suferiga. Tio estas la infero kiu, tamen, ne estas loko de malĉeesto de Dio sed homa stato en kiu Dio ne estas ĝuata sed suferata.

Pro tio ĉiuj antikvaj reprezentadoj pri la universala juĝo en okcidento kaj en tiuj ankoraŭ pentrataj en oriento prezentas la damnitojn mergitaj en fajra rivero rekte ŝprucanta el la nimbo de la dia gloro de Kristo.

Ortodoksismo ne kredas je la tria (inter la morto kaj la unuiĝo kun Dio) stato kiel la Purgatorio, aperinta nur poste en Okcidento. Ĝi opinias ke, post la morto, la homo, en la ascendo al Dio, devas transpasi diversajn bloko-staciojn metafore difineblajn "trairpagoj". En tiu ascendo la homo estas tentata (de demonoj) kaj juĝata. La justulo trairas rapide tiujn trairpagojn dum la malpli justaj devas superi pli da obstakloj. Tiun staton ortodoksaj teologoj ne nomas [Purgatorio]] kvankam ĝi purige situas antaŭ la feliĉiga renkonto kun Dio.

La liturgio[redakti | redakti fonton]

Orienta Kkistanismo, eniro en Jerusalemon.

Dia liturgio estas la ĝusta nomo de la eŭkaristia liturgio laŭ la bizanca kri-stana tradicio.

Tiu termino estas uzata de la ortodoksa eklezio kaj de la katolika eklezio, kaj same de la armenaj kristanoj kaj de tiuj de la armena Apostola eklezio kaj de tiuj de la armena-katolika eklezio. En la li-turgio ili, iuj integre aliaj preskaŭ integre, sekvas la julian kalendaron ĉar la Gregoria studo-verko de la papista eklezio kontraŭas la tradicion.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pavel Aleksandrovič Florenskij, Столп и утверждение истины (La kolona kaj fundamento de la verto, Put' , 1892
  • St. Athanasius (318), On the Incarnation [De Incarnatione Verbi Dei], Cambridge Univ. Press: St. Vladimir's Orthodox Theological Seminary (published Feb 1993), ASIN B00A2UB9F8, ISBN 0-912836-40-0, retrieved 3 Jun 2014
  • Binns, John (4 Jul 2002), An Introduction to the Christian Orthodox Churches, Cambridge Uni-versity Press, ISBN 978-0-521-66738-8, retrieved 2 Jun 2014
  • Chrysostom, St. John (c. 400), Paschal Homily, Wikisource
  • Cleenewerck, Laurent (2009), His Broken Body: Understanding and Healing the Schism Between the Roman Catholic and Eastern Orthodox Churches, Washington, D.C., USA: Euclid University Press, ISBN 978-0-6151-8361-9, retrieved 2 Jun 2014
  • De Vie, D. Charles (1945), The Eastern Orthodox-Catholic Church and the Anglican Church: Their Union, Tufts University, OCLC 190830032, retrieved 2 Jun 2014

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo) Kristana Ortodoksa Rondo Esperantista (KORE)[11]

(itala) La ortodoksa eklezio Arkivigite je 2012-09-02 per la retarkivo Wayback Machine

(angla kaj greka) Ekumenika patriarkato de Konstantinopolo

(it) Atalogode la ortodoksaj rimedoj de la interretejo Arkivigite je 2008-09-06 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Ortodoksa teologio

(en) Ortodoksa kalendaro Arkivigite je 2006-12-30 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Orthodox Research Institute

(en) 16th Century Lutheran & Orthodox Exchange Arkivigite je 2011-05-29 per la retarkivo Wayback Machine

(en) www.orthodoxwiki.org, libera enciklopedio pri la ortodoksa kristanaro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Katolika Eklezio ne opinias pri si la samon.
  2. Rimarkendas, krome, ke ne mankas ene de la ortodoksa “ekumeno” tuta serio da situacioj objekto de jurisdikciaj diskutoj, foje riskantaj kompromiti la komunecon.
  3. ”Papista eklezio” estis, iam, la refreno ankaŭ de protestantismo.
  4. Sankta Gregorio. Arkivita el la originalo je 2008-02-07. Alirita 2015-03-24.
  5. Kallistos
  6. Filioque
  7. Tamen en tiu afero ankoraŭ, eĉ en la Ortodoksa Eklezio, ne distingiĝas kio estas fakta kaj kio estas simbola.
  8. Por la Katolika Eklezio, ĉio tio estas bela, sed kontraŭhitoria legendaro.
  9. En la Katolika Eklezio por la agnosko, krom diversaj aliaj kriterioj, nepras miraklo kie la sanigo - se temas pri malsano - devas okazi tute abrupte en religia kunteksto. Se ĝi okazas iom post iom la evento ne rajtas esti konsiderata.
  10. La ambrozia rito praktikas la bapton per triopa mergo, kvankam limigita al la okcipitalo. Per la bapto, la baptito mortas al la mondo kaj renaskiĝas en Kristo.
  11. (eo) "Esperanto estas nobla afero", intervjuo kun Ilija Smikov el Sergijev Posad, revuo Esperanto, paĝoj 256-257, decembro 2020.