Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko
ortodoksa preĝejo
Informaro
Geografia situo 53° 8′ 48″ N, 23° 7′ 18″ O (mapo)53.146723.1216Koordinatoj: 53° 8′ 48″ N, 23° 7′ 18″ O (mapo) f1
Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko (Bjalistoko)
Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko (Bjalistoko)
DEC
Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko
Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko
Situo de Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko
Map
Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko
vdr
La Ortodoksa Preĝejo al la Sankta Spirito kaj konstruata sonorilturo

La Ortodoksa preĝejo al la Sankta Spirito en Bjalistoko troviĝas en la kvartalo Wysoki Stoczek. Ĝi estas la plej granda ortodoksa preĝejo en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo. Ĝian konstruon oni komencis en 1982 kaj celebris en 1999. La preĝejo estas projektita de Jan Kabac laŭ la 16-jarcenta moskva stilo.

Ĝiaj dimensioj estas:

longeco: 55 metroj

larĝeco: 38 metroj

alteco: 50 metroj.

La preĝejo povas enhavi 2500 kredantojn. Ĝi havas 5 kuprajn kupolojn - la ĉefa 23-metra (kun granda, pli ol sepmetra kruco surpinte) kaj 4 malpli grandaj flankaj kupoloj. Antaŭ la preĝejo estas konstruata 70-metra sonorilturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.