Ortosio (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ortosio.
Ortosio
Natura satelito de Jupitero (XXXV)
Oficiala nomo Jupitero XXXV[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 9
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
11-a de decembro 2001[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 720 000 km
Discentreco 0,2808
Klinangulo 145,921° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 622,56 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~1,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,1[2]
v  d  r
Information icon.svg

Ortosio estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.

Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Ortosio, kiu ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 9 (kiel la naŭa jupitera luno malkovrita en 2001).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Ortosio, laŭ Ortosia (greke; Ορθωσία)[5], unu el la Horoj de la helena mitologio, kiu personigas la prosperon.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝiaj orbitaj elementoj, ĝi estas verŝajne ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  5. Tamen ĝi ricevis, angle, la nomon de Orthosie, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (kio ne eblas en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]