Orverta regolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orverta regolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Regoledoj Regulidae
Genro: Regolo Regulus
Specio: Orverta regolo
Regulus regulus
(Linnaeus,1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orverta regolo, Regulus regulus, estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de la familio de regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj. Ĝi apartenas al la grupo de etaj birdoj ene de paseroformaj birdoj.

Disvastiĝo

Tiu palearkta birdo reproduktiĝas en milda zono de Eŭropo kaj Azio. Ĝiaj populacioj ne estas rekte ligataj sed ofte izolitaj. La specio kreas kelkajn subspeciojn. Ĝi loĝas el Britaj insuloj, en Skandinavio kaj centra kaj orienta Eŭropo, tra nordokcidenta Rusio al orienta Ĉinio, Siberio, sur Kaŭkazo, insulo Saĥaleno, Kuriloj kaj Japanaj Insuloj. Ĝi estas nemigranta specio, sed nordaj populacioj vintre migradas pli suden. La birdo preferas koniferajn arbarojn kaj vintre kreas vintrajn birdarojn, precipe kune kun paruoj. Dum la vintraj migradoj aŭ traflugoj, ĝi povas troviĝi ankaŭ en foliaj arbaroj.

Aspekto

Malgranda specio. Kun longeco 9,5 -8,5 cm kaj pezo 5 g, ĝi prezentas unu el la malplej grandaj birdoj en Eŭropo. Iom ete ĝi aspektas, kiel eta paruo. Pli eta ol filoskopo, kiun ĝi rememoras. Flugiloj kaj vosto estas mallongaj, kruroj maldikaj. Malino: Subo de kapo kun laŭlonga flava strio, meze oranĝa, je flankoj nigre limigita. Flankoj de kapo grizaj kun malhela okulringo. Supre korpo estas flavece verda, pugo pli flava. Brusto malpure grizflave bruna. Ventro grizblua. Sur flugiloj du blanketaj strietoj. Ino: ne havas sur verto oranĝan koloron. La birdo havas mallongan akran bekon, kiu estas nigre-griza. Ĝiaj piedoj brunaj.

Ĝi diferenciĝas el la parenca Fajroverta regolo ĉefe pro manko de traokula strio.

Nestado

La birdo serĉas por nesto kutime koniferajn arbarojn, precipe piceoj. Tre rare birdo faris neston en foliarbaroj.

La nesto estas duonglobo, kiu estas pendita kaj plektita inter flankaj penditaj branĉoj de la arbo, iam ĝis 4 m supergrunde. La neston konstruas ambaŭ birdoj de paro, dum ĉirkaŭ 20 tagoj, dum alia nestado malpli. La konstruado komencas kiel maldensa korbo de araneaj fibroj, kiuj ĉirkaŭvolvas kelkajn penditajn branĉetojn. Sinsekve estas enplektitaj en ĝi pecoj de muskoj kaj likenoj. Ankaŭ en nesto povas esti pecoj de malsekaj herbejoj, radiketoj, branĉetoj. Nestkaldroneto estas sternita per harojplumoj. Dimensio de nesto (meze): Alteco 9-10 cm, larĝeco 8-11 cm, kaldroneto 3,5-4 cm, ĝia profundeco 4-5,5 cm. Kutime nestas dufoje jare. Ovmetado 4-12 ovojn. Nur ino kovadas dum 18-19 tagoj. Idoj estas nutritaj dum 7-8 tagoj. Post elnestiĝo ili restas kun la gepatroj 18-37 tagojn. Sekse maturiĝas dum venonta jaro.

Nutrado

Precipe insektojn. La birdo estas tre vigla kaj preskaŭ ĉiam en movado. Ĝi traserĉas branĉojn de koniferoj kaj serĉadas ĉiuj evoluajn fazojn de insektoj (maturaj, ovoj, larvoj, krizalidoj). Ofte faras tion dum ŝvebado kaj flirtado (kiel kolibro) ĉe branĉoj. Laŭ eksploroj kaj observadoj (laŭ literaturo), idoj estas nutrataj ekskluzive per insektoj.

Voĉo

Logado laŭta si-si-si, sí-zí-zí ĝis sih-sih- sih. La birdkanto de Orverta regolo komencas per altaj tonoj, sinsekvas iomete grimace kaj poste per ascenda kaj fine descenda trilo. Malino povas kanti dum fino de somero kaj dum komforto ankaŭ vintre de koronoj de arboj.

Orverta regolo je 1,700 m en Saint-Luc, Svislando

Taksonomio

Diferencoj inter Tenerifa regolo kaj Orverta regolo estas: pli heleta subo, pli longa beko. Ĝi nutriĝas sur la orientaj Kanariaj insuloj - Tenerifo kaj La Gomera, kie estas nemigrantulo.

La populacio sur insuloj La Palma kaj El Hierro, kiu estis konsiderata kiel parto de ĉi taksono, post la eksploroj nune estis konsiderata kiel memstara subspecio Okcidentkanaria orverta regolo R. (r.) ellenthalerae (Päckert et al., 2006), kiu evoluas aparte, kiel la populacio de Tenerifa regolo.

Interesaĵoj

La birdo estas nacia birdo en Luksemburgo. Ĝi estas festita en poemo de angla poeto Charles Tennyson Turner - Gold-crested Wrens (laŭ malnova angla nomo de la birdo).

Referencoj

Eksteraj ligiloj (angle)


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara