Orvireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orvireo
Orvireo
Orvireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. hypochryseus'
Vireo hypochryseus
(P.L. Sclater, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orvireo (Vireo hypochryseus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Ĝi estas endemia de Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj ankaŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi loĝas en deklivoj de montaroj, kanjonoj kun arbustaro, sekaj arboj kaj arbaroj ĉe rojoj. Nur okcidente de Meksikio, en la deklivaro de Pacifiko el sudo de Sonora ĝis Oaxaca kaj la insuloj Tres Marías.

Vireo hypochryseus, ilustración de Jennens para Proceedings of the Zoological Society of London, 1862.

Ĝi estas 14 cm longa. Temas pri malgranda vireo brila kaj verdeca kun superokula strio brilflava kaj la subaj partoj tute flavaj malkutime ĉe vireoj. Ĝi ne havas tre markatajn la flugilstriojn. La hegemonia flava koloro nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie hypochryseus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiu signifas precize “tre oreca”.

La nesto estas sakoforma kaj pendita el branĉo en forko. La ino demetas 2 al 5 blankajn ovojn kun brunaj makuloj. La kovado estas de 11 al 13 tagoj; la idoj restas en la nesto dum 13 tagoj antaŭ elnestiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]