Orzens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orzens
Blazono de Orzens
Blazono de Orzens
Blazono de Orzens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 43′ 25″ N 6° 41′ 0″ O / 46.72361 °N, 6.68333 °O / 46.72361; 6.68333 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 25″ N 6° 41′ 0″ O / 46.72361 °N, 6.68333 °O / 46.72361; 6.68333 (mapo)
Areo 4,20 km²
Alteco 622 m super marnivelo
Poŝtkodo 1413
Komunumkodo 5925
Mapo de Orzens
Mapo de Orzens
Situa mapo de Orzens
vdr

Orzens estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 195 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Orzens situas en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando, proksimume 8 kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la okcidenta flanko de la valo de la rivero Mentue kaj sep kilometrojn sudsudoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Orzens kaj la setlejo Champs Plats kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,20 km², de kiuj 15,5% estas kovritaj de arbaro, 79,8% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Orzens limas en nordo al Cronay, en nordnordoriento al Donneloye, en nordoriento al Bioley-Magnoux, en sudoriento al Oppens, en sudo al Pailly, en sudokcidentoa al Essertines-sur-Yverdon, kaj en okcidento al Ursins.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Orzens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la komunumo kruciĝas konekta vojo de Gossens al Essert-sur-Yverdon kun la vojo de Ursins al Oppens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn norde de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Bercher la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Orzens datiĝas el la jaro 1177 kiel Orsens. Dum mezepoko Orzens apartenis une al la Senjorujo Saint-Martin-du-Chêne, poste al Bioley-Magnoŭ, kaj fine formis apartan senorujojn de la familio Orzens. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]