Osaka burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turego de Osaka-jo

Osaka-jo aŭ la kastelo de Osako (japane: 大阪城, Osaka-jo; komence 大坂城, Ozaka-jo) estas japana kastelo en Osako, Japanio. Ĝi estas unu el la plej famaj japanaj kasteloj kaj ludis gravan rolon dum la unuigado de Japanio dum la 16-a jarcento, la Azuchi-Momoyama-epoko.

La kastelo situas sur areo de ĉirkaŭ kvadrata kilometreo. Ĝi estas konstruita sur du altigitaj platformoj subtenitaj de muregoj el tranĉitaj rokoj super fosego. La centra konstruaĵo, la turego montras ekstere kvin etaĝojn, sed enhavas fakte ok etaĝojn ene.

La kastelo estas vizitebla kaj facile atingebla de Osakaĵo-koen de la JR Ringlinio de Osaka.

Eksteraj ligiloj