Osbald (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Osbald (m. 799) estis reĝo de Northumbria, Anglio, dum parto de 796.

Li havis reputacion pro perforto. La 9-an de januaro 780 li mortbruligis Bearn, filon de Aelfwald la 1-a, tiam reĝo de Northumbria. En 793 Alcuinus sendis al li du leterojn per kiuj li petegis lin forlasi sian ne taŭgan vivmanieron: Alcuinus kritikis lin pro lia avareco, luksaj vestaĵoj kaj pagana hararstilo, kaj urĝis lin dediĉi sin al Dio ĉar "luksaĵoj de princoj signifas malriĉecon de ordinaraj homoj".

La 18-an de aprilo 796 Aethelred la 1-a estis murdata. Osbald - kiu estis potenca nobelo - altroniĝis sed regis nur 27 tagojn antaŭ esti forlasata de la reĝa domanaro. Eardwulf tiam gajnis la tronon. Osbald fuĝis al Lindisfarne, kie li ricevis leteron de Alcuinus, kiu konsilis lin iĝi monaĥo. Post kiam Osbald rifuzis, Alcuinus skribis pluan leteron en kiu li diris, "Mia kara amiko Osbald ... Mi ege bedaŭras ki vi ne sekvas miajn konsilojn. En [mia antaŭa] letero mi urĝis vin forlasi tian vivmanieron. Ne aldonu pekon al peko per ruinigi vian landon kaj verŝi sangon. Memoru, kiom da sango de reĝoj, princoj kaj homoj jam estas verŝita pro vi kaj via familio."

Post nelonge Osbald velis kun siaj kunuloj al la regno de la piktoj, kie Constantín mac Fergusa donis al li rifuĝon.

Osbald mortis en 799 kaj entombiĝis en anonima tombo en la katedralo de Jorko.