Osbert Salvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osbert Salvin.

Osbert SALVIN (25-an de februaro 1835 - 1-an de junio 1898) estis angla naturalisto, plej bone konata pro esti kunaŭtoro de la Biologia Centrali-Americana (1879-1915) kun Frederick DuCane Godman. Tio estis 52-voluma enciklopedio pri natura historio de Centrameriko.

La Salvina albatroso, Thalassarche (cauta) salvini, nomiĝas laŭ li, kiel ankaŭ la dolĉakva fiŝo Cichlasoma salvini.