Oscar Pettiford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oscar Pettiford dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. en novembro de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Oscar Collins PETTIFORD (naskiĝis la 30-an de septembro 1922 en Okmulgee, Oklahomo; mortis la 8-an de septembro 1960 en Kopenhago) estis ĵaz-muzikisto, aranĝisto kaj komponisto, kiu ludis kontrabason kaj violonĉelon kaj estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj muzikistoj de la moderna ĵazo. Oscar Pettiford, kiun liaj kolegoj nomis O.P., elstaras kune kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie kiel pioniro de bibopo. Same kiel Jimmy Blanton (kies laŭleĝa posteulo li estis rigardata en la 1950-aj jaroj en Novjorko) kaj kiel Charles Mingus li kontribuis al tio, ke la kontrabaso firmiĝis kiel solinstrumento en ĵazo. Krome li enkondukis en 1950 la violonĉelon kiel solinstrumenton en la ĵazon kaj transigis sur ĝin la plukludon de la kontrabaso.[Berendt 1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Oscar Pettiford, kies familio havis kaj afrikajn kaj ankaŭ indianajn radikojn[1] naskiĝis kiel filo de bestkuracisto Harry „Doc“ Pettiford kaj muzikinstruistino en indiana rezervejo. Lia patrino estis ĉoktaa, lia patro duone ĉeroka, duone nigrulo.

La malfunkciigita stacidomo de Minneapolis

La familio tamen transloĝigis al Minneapolis, kiam Pettiford aĝis tri jarojn. Lia patro tiam rezignis sian laboron kiel bestkuracisto kaj fondis orkestron, al kiu dumpase de la tempo apartenis lia edzino kaj ĉiuj liaj dek unu gefiloj. Pettiford kantis en ĉi tiu bando, ludis ekde 1933 pianon, ekde 1936 bason[2] kaj koncertvojaĝis kun ĉi tiu famili-orkestro ĝis 1941 en la ŝtatoj de la usona Mez-Okcidento, ĝis kiam la ensemblo malfondiĝis pro la geedziĝo de la filinoj. Revuo Down Beat menciis en 1938 Swing City kaj la familian bandon de Pettiford, kiu estis allogaĵo de la mezlernejano.[Biography 1] Liaj fratoj Ira kaj Alonzo ludis poste ĉe Jay McShann.[3] Gravan rolon tenis en ĉi tiu grupo Leontine, pli aĝa fratino de Oscar, kiu ludis pianon kaj lignajn blovinstrumentojn kaj verkis la plej multajn aranĝaĵojn.[4] Pri pli frua renkontiĝo kun Duke Ellington la basisto rememorigis pli poste:

„Iun nokton min aŭdis Duke Ellington dum after-hour improvizad-kunsido, kaj li aliris al mi kaj demandis min, ĉu mi volas eniri en lian bandon. Tio estas ankoraŭ antaŭ Blanton. Sed tiam mi estis nur 14- aŭ 15-jara kaj tio estis kontraŭ la leĝo, kia ĝi tiam estis. Tiel mi ne povis ludi ĉe li. Kiam mi aĝis 17, mi aŭskultis Blanton-on. Mi estis freneza pri li.“ […] „Kiam Blanton mortis, tio por mi estis la ekigilo por eliri kaj ekmovigi la aferojn. Mi estis impresita de Blanton – kaj de Adolphus Alsbrook, basisto el Minneapolis.“[Biography 2]

Marton de 1937, du muzikistoj de la orkestro de Cab Calloway, Milt Hinton kaj Ben Webster, atentis pri juna Pettiford, kiam ili post spektaklo aŭskultis la dekkvar-jaran basiston dum improvizad-kunsido. Ili tuj invitis Pettiford-on, iri kun ili en la teatrejon, por ke la aliaj muzikistoj povu auskulti lin.[5]

Oscar ludis dum sia libertempo en la bugioklubo de la universitato de Minnesota. Septembron de 1939 li kunmuzikis ĉe improvizad-kunsido en Harlem Breakfast Club en Minneapolis kaj ludis kun Jerry Jerome, Charlie Christian kaj pianisto Frankie Hines. („I Got Rhythm“). En 1942 li prezentis kun triopo[6] je koncerto, kiun estis organizinta Dimitri Mitropoulos, direktisto de la simfoniorkestro je Minnesota. La tri muzikistoj verkis por tio pecon nome „Beat Me, Dimitri“. En ĉi tiu jaro li ankaŭ konatiĝis kun Coleman Hawkins, al kies gastludo en Duluth li estis vojaĝinta kun sia kontrabaso. Dum la sonkontrolo li renkontis la saksofoniston, kiu petis lin ludi antaŭ li. Impresite, Hawkins invitis la junan basiston, kunmuziki ĉi tiun vesperon. Ekde tiam Pettiford kaj li estis amikoj.[7]

Charlie Barnet

Post kelka tempo da laboro en lokaj ensembloj en Minneapolis – ekzemple en la kvarteto de Bob Benham kaj en la bando de sia frato Ira – komence de 1943 Charlie Barnet dum vizito en Minnesota malkovris lin, kaj li ekhavis sian unuan profesian dungitecon en ties orkestro kiel dua basisto apud Chubby Jackson. Kun tiu li komponis la pecon „Concerto for Two Basses“.

Bibopaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En februaro de 1943 li havis en la ĉikaga Savoy la okazon de improvizad-kunsido kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie („Sweet Georgia Brown“). Ankoraŭ la saman jaron Pettiford iris kun la orkestro de Barnet al Novjorko, kie li en majo forlasis la bandon kaj anstataŭis Nickon Fenton kiel dombasisto en Minton’s Playhouse, la ĵazejo, kiu en la naskotempo de bibopo estis kristaliĝopunkto de la nova muziko, tiam sentata revolucia.[Berendt 2] Post tio li ludis en la kvinopo de Roy Eldridge en Klubejo Onyx.

Decembron li kunlaboris je tri sonregistrad-kunsidoj de Coleman Hawkins por diskeldonejo Signature, ludante en ritmosekcio kun Eddie Heywood resp. Ellis Larkins ĉe piano kaj Shelly Manne ĉe frapinstrumentaro. Soloiste Pettiford elpaŝis precipe dum la kunsido la 23-an de decembro en „Crazy Rhythm“ kaj la balado de Gershwin „The Man I Love“.[Doering 1]

Ŝelakdisko de Oscar Pettiford & His 18 All Stars. „Worried Life Blues“ 1945, kun Dizzy Gillespie, Don Byas, Trummy Young, Benny Morton, Johnny Bothwell, Serge Chaloff, Clyde Hart, Al Casey, Shelly Manne, Rubberlegs Williams

Post la unuaj kunsidoj en Minton’s Playhouse, Pettiford direktis kune kun Dizzy Gillespie en 1944 la unuan bibop-kvinopon de la ĵazklubejoj de la 52-a Strato – kun Gillespie, Don Byas resp. Budd Johnson, George Wallington kaj Max Roach kaj li ankaŭ partoprenis la sonregistradojn de Coleman Hawkins kun la junaj bibopmuzikistoj („Rainbow Mist“).[8]

En la jaro 1944 la basisto jam estis petata kiel kunsidomuzikisto: Li kunlaboris ĉi tiun jaron je sonregistradoj de Earl Hines, Sonny Greer, Tiny Grimes, Billie Holiday, Helen Humes, Louis Armstrong, Clyde Hart, Ike Quebec, la triopo de Art Tatum, Sammy Price samkiel je improvizad-kunsido de la Esquire All Stars en la Metropola Operejo, dum kiu oni ankaŭ ludis komponaĵon lian, „For Bass Faces Only“, kiun poste transprenis Ray Brown, Dizzy Gillespie kaj Gil Fuller kaj kiu famiĝis kiel „One Bass Hit“.[Gitler 1]

En la titolo „Blue Skies“, kiun li registroludis kun Ben Webster aprilo de 1944, la basisto kreis „perfekte balancitan“ eldiron[Cook 1]. Julion ekestis du titoloj duope kun Clyde Hart, „Don't Blame Me“ kaj „Dedicated to J.B.“, je kiuj la basisto estus aŭdebla kun pli longaj solludoj – ĝis nun ĉi tiuj du registraĵoj validas kiel perdiĝintaj. Printempon kaj someron de 1944 okazis kunlaborado kun Billy Eckstine, je kies registradoj li havis eblecon por „sensacia solludo“[Cook 2] en la peco „I Got a Date with Rhythm“.

Januaron de 1945 li akompanis kun orkestro sub sia direktado bluskantiston kaj danciston Rubberlegs Williams je ties „Empty Bed Blues“;[9] poste li ludis ĝis printempo de 1945 ĉe Boyd Raeburn.

Duke Ellington Orchestra 1943

En Kalifornio, post filmregistradoj kun Coleman Hawkins kaj Howard McGhee (The Crimson Canary), registradoj kun la orkestro de Johnny Bothwell prezentadoj kun ĉiustelularo ĉirkaŭ Vic Dickenson, Les Paul kaj Willie Smith, Pettiford fondis fine de 1945 kun pianisto Spaulding Givens kaj gitaristo Chuck Norris propran triopon, kiu prezentiĝis en Kalifornio kaj Nevado.[Biography 3]

Post registradoj kun Wynonie Harris („Everybody's Boogie“) kaj Johnny Otis & The Jubilee All-Stars li ludis ekde novembro de 1945 en la Duke Ellington Orchestra, en kiu li restis ĝis marto de 1948. Tiel li tenis en la 1940-aj jaroj la du bazajn poziciojn, kiujn basisto tiam povis atingi: la fondadon de la unua bibopgrupo sur la 52-a Strato de Novjorko kaj la sukcedon de la mortinta Jimmy Blanton ĉe Ellington. Krome Pettiford apartenis en 1943, 1944 kaj 1945 al la ĉiustelularoj de la revuoj Esquire kaj Metronome[10][Berendt 3]

Oscar Pettiford kaj Junior Raglin, prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

La postmilita tempo[redakti | redakti fonton]

„Kun Oscar Pettiford Ellington faris unu el siaj plej famaj bas-diskoj“, tiam tekstis Der Spiegel. „Estis iaspeca duobla konĉerto: por klarneto kaj baso. La peco nomiĝis „Air conditioned jungle“, (…) do 'praarbaro kun aŭtomata alkonduko de freŝa aero'“.[Spiegel 1]

Dum sia membreco en la orkestro de Ellington Orchester li ankaŭ kunlaboris en sonregistradoj de Johnny Hodges, Earl Hines kaj la ritmenblusa bando de Ivory Joe Hunter. En 1948 Oscar Pettiford komence apartenis al la triopo de Erroll Garner kaj poste al tiu de George Shearing, kiu prezentis en Three Deuces. Je la jarŝanĝo de 1948 al 1949 li ludis en la klubejo The Clique (kiu baldaŭ nomiĝos Birdland) kun mallongviva ĉiustelularo sub sia direktado, en kiu muzikis Fats Navarro, Kai Winding, Lucky Thompson, Milt Jackson, Bud Powell kaj Kenny Clarke. Down Beat tekstis pri ilia prezentado fine de januaro de 1949: „La homamaso entuziasme festis la ekstreman bibopon de la Pettiforda ĉiustelularo.“[11]

Ellington 1965

Ekde februaro de 1949 li ludis kvin monatojn ĉe Woody Herman. Jam tiam li okupiĝis pri violonĉelludo, kiun li intensigis, kiam li post braka rompiĝo ne havis la forton por ludi bason. Post prezentadoj kun la ĉiustelularo "Serge Chaloff All-Stars" meze de 1949 okazis 1950 kunlaborado kun la bando de Louie Bellson kaj Charlie Shavers; kun Duke Ellington tiam ekestis kvaropaj sonregistraĵoj, en kiuj li ludis violonĉelajn versiojn de „Perdido“ kaj „Blues For Blanton“. Aprilon de 1951 li sonregistris ŝelakdiskon je propra nomo pro la franca diskeldonejo Swing („Swingin’ Till The Girls Come Home“); someron de 1951 li apartenis al la triopo de Wynton Kelly kaj surdiskigis kun li kelkajn titolojn por Blue Note (New Faces, New Sounds). La United Service Organizations (USO) sendis la grupon de Oscar Pettiford (kun J. J. Johnson kaj Howard McGhee) fine de 1951 / komence de 1952 al Koreio kaj Japanio por prezentadoj kadre de la trupa prizorgado. Liaj kunsidoj registritaj en Guamo kun McGhee kaj Johnson poste aperis sur la disko de Savoy South Pacific Jazz[12]

La enkondukon de la violonĉelo en la ĵazmuzikon fare de Pettiford „fakuloj ĉi-flanke kaj trans la Atlantiko taksis kiel eventon en la historio de ĵazo“, skribis la germana revuo Der Spiegel en 1951:

„Oscar ludas sian violonĉelon ne tiel, kiel oni normale ludas ĝin. Li ludas ĝin „pluke“. Li ne arĉas ĝin, sed li plukas. Same kiel li antaŭ nelonge ankoraŭ plukis sian kontrabason. La violonĉelo ne devas anstataŭi la kontrabason. Pro tio Oscar uzas en sia ensemblo violonĉelon kaj kontrabason kune. La kontrasto inter la plukita kontrabaso kaj la same plukata violonĉelo denove estas tio, kion oni ekde jaroj serĉas en la ĵazmuziko: „new sound“, nova sono.“[Spiegel 2]

En 1952 dum registrado de kvarteto kun basisto Harry Babasin por Discovery en Holivudo ekestis la peco „Monti Cello“ kun duopo kontrabaso-violonĉelo kun Babasin.[13]

Dum la sekvaj jaroj Pettiford estis liberprofesia muzikisto en Novjorko, laboris kun propraj grupoj (i.a. kun dungiteco en en Cafe Bohemia je 1955) kaj ankaŭ kun pli granda orkestro (The O.P. Orchestra in Hi-Fi, Vol 1 & 2 ce ABC-Paramount). Liaj bandego-registraĵoj kun aranĝoj de Gigi Gryce, Lucky Thompson kaj Oscar Pettiford mem prezentis tiam nekutiman sonon; sonis en ili harpo (Betty Glamann) kaj kornoj (Julius Watkins kaj David Amram).[14][15]

La diskeldonejo Debut de Charles Mingus produktis en 1953 kelkajn titolojn, en kiuj Mingus ludas kontrabason kaj Pettiford violonĉelon (The New Oscar Pettiford Sextet).[16] Dum la kvindekaj jaroj li estis la plejmulte okupita basisto de la ĵazmondeto;[Berendt 4] Pettiford kunlaboris je sonregistradoj kun la muzikistoj Miles Davis (Miles Davis Volume 1, 1952 kaj 1955), Teddy Charles, Kenny Dorham, Art Blakey, Joe Puma, Clark Terry, Urbie Green, Lee Konitz, Gil Mellé, Bernard Peiffer, Sonny Stitt, Lionel Hampton, Ray Charles, Phineas Newborn, Joe Newman, Sonny Rollins (Freedom Suite) kaj la kantistinoj Mildred Bailey, Helen Humes, Chris Connor, Helen Merrill kaj multaj plu.[Biography 4] Pri liaj triopo-registraĵoj kun Thelonious Monk[17] kaj Rollins recenzisto Joachim-Ernst Berendt skribis:

„(…) la sonoj, kiujn Oscar atingas en la dua parto de „Caravan“ kaj kiujn post transprenis Monk, anticipas ion, kion la ĵazmondo nur multajn jaroj post ĉi tiu registraĵo farita en 1955 estis lerninta konscie aŭdi: la irizajn sonojn de Bill Evans kaj Scott LaFaro. Simile atentokapta kunlaboro estis en la dua movimento de la Freedom Suite inter Pettiford kaj Max Roach. La du agordiĝis tiel perfekte unu al la alia, ke la ludo de Max Roach akiras la melodiecon kaj sentemon de Oscar kaj ke la ludo de Oscars sonas perkuta kiel frapinstrumentaro.“[Berendt 5]

En 1956 ekestis la peco „Bass Reflex“ de Pettiford por ensemblo direktate de Leonard Feather kaj Dick Hyman (Hi Fi Suite, MGM); estis tiam nekutima bluskomponaĵo en 5/4-takto, tri jarojn antaŭ „Take Five“ de Dave Brubeck kaj Paul Desmond. En 1957 li prezentis kun kvaropo el Ray Copeland, Sahib Shihab, Dick Katz kaj Paul Motian resp. Osie Johnson en la harlema Small's Paradise. Kun ĵazbandego li gastis en Birdland. Aprilon de 1958 la revuo Billboard la malfermadon de nova klubejo New Jazzspot kun Pettiford kaj lia kvinopo, al kiu apartenis Johnny Coles, Sahib Shihab kaj Hod O’Brien; aldoniĝis harpenistino Betty Glamann je „Willow Weep for Me“. Someron de la sama jaro li prezentis kun Rex Stewart and Ellington Alumni All-Stars sur la Newport Jazz Festival. Post lasta koncerto en julio sur Long Island la basisto finfine forlasis Djukon Ellington.[Biography 5]

La jaroj en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Lee Konitz en 2007

Pettiford iris en septembro de 1958 kun vojaĝkoncerta ensemblo nome Jazz From Carnegie Hall, organizita de Norman Granz. Unua prezentaĵo de la vojaĝo estis koncerto en la londona Victoria Theatre; en ĉi tiu grupo muzikis Zoot Sims, Lee Konitz, J. J. Johnson, Kai Winding, Phineas Newborn, Red Garland, Kenny Clarke kaj Pettiford; la basisto foje ankaŭ prezentis en triopo, ekz. kun Konitz aŭ Newborn en Berlino, en kvaropo kun Sims ankaŭ en la ĵazklubejo Jazzkeller Frankfurt.[Biography 6]

Dum la koncerto de la ensemblo en Stutgarto li konatiĝis kun ĵurnalisto kaj produktisto Joachim-Ernst Berendt, kiu invitis lin al Baden-Baden. Li restis post la fino de la vojaĝo en la urbo, kiam li – i.a. dum improvizad-kunsidoj en Svedujo – travivis, kiom oni ŝatis lian muzikon.

Dusko Goykovich

Li kunlaboris tie post la fino de la koncertvojaĝo komence en Parizo kun Donald Byrd kaj Bobby Jaspar, poste kun Gerd Dudek en la kvinopo de Karl Blume kaj finfine kun tenorsaksofonisto Hans Koller, frapinstrumentisto Jimmy Pratt kaj gitaristo Attila Zoller, poste en Aŭstrio, kie li suferis aŭtoakcidenton.

La kvaropo Hans Koller-Oscar Pettiford Quartett estis tiutempe unu el la plej gravaj bandoj de la germana ĵazmondeto. En Baden-Baden ekestis kunlabore kun Joachim-Ernst Berendt radio-produktaĵoj por la radiostacio Südwestfunk (The Radio Tapes) kun Kenny Clarke. La ritmosekcio el Kenny Clarke kaj Pettiford ludis dumpase de malmultaj monatoj je multaj kombinaĵoj kun gastmuzikistoj, ekz. kun Roger GuérinDusko Goykovich kaj prezentis i.a je la NDR-ĵazkurso en Hamburgo.[Biography 7] Ĝis la printempo de 1959 li restis en Baden-Baden, kie li luis loĝejon. Dum veturado al Vieno dum la kristnaska tempo de 1958 Oscar Pettiford suferis aŭto-akcidenton kun Hans Koller. Post lia resaniĝo januaron de 1959 ekestis sonregistraĵoj en Vieno kun la grupo de Hans Koller (Vienna Blues).

En samtempa raporto en Jazz Podium de februaro de 1959 tekstis sub la titolo „Hans Koller spielt wieder“:

„Oscar Pettiford, kiu ĉe la akcidento i.a. tramordis la langon, devis toleri pli longan restadon en malsanulejo. 'Mia kunlaboro kun Hans Koller nun tiel firmiĝis', li diris kun brileto de gajeco de senespero, 'ke oni povas ĝin rigardi kiel neforgesebla.' cIntertempe kelkaj amikoj de Oscar Pettiford fondis en Novjorko fondaĵon, helpe de kiu la malsanulejaj kostoj de la akcidentsuferinta basisto estu pagataj.“[18]

Dum beneficevento en la novjorka Birdland kolektiĝis 1200 dolaroj por Pettiford. Multaj muzikistoj sin estis disponintaj, por - rezigne salajron - kunfinanci la resangiĝokostojn de la akcidenttrafita basisto. Ludis i.a. Sal Salvador kun sia bandego, Dizzy Gillespie, Duke Ellington kaj trombonistino Melba Liston kun ĉiu-inaro, Mary Lou Williams, Gerry Mulligan kaj aliaj muzikistoj. Marton de 1959 J.E. Berendt produktis serieron de sia televidserio Jazz – gehört und gesehen (Ĵazo – aŭdata kaj vidata) ĉe Südwestfunk per prezentado de la Pettiford-triopo kun Jimmy Pratt kaj Attila Zoller.[19] Kiel honorgasto de la bandego de Kurt Edelhagen li prezentis en la kolonja Gürzenich, li ludis „Stardust“ kaj la komponaĵon „My Little Cello“ dediĉitan al sia filo Cello kun orkestra akompanaĵo. Je la Essener Jazztage li prezentis je ŝanĝiĝantaj instrumentistaroj kun Martial Solal, Bud Powell kaj Rolf Kühn.[Biography 8]

Dum siaj lastaj jaroj (1958-60) Pettiford donis al la germana kaj skandinava ĵazmondeto decidajn impulsojn. Hans Koller esprimiĝis pri sia kolego: „Per Oscar mi komprenis, kion opinias la nigrulaj muzikistoj, kiam ili diras: „Oni rakontas historion sur sia instrumento, kiam oni ludas.“[Kunzler 1]

Per sia komponaĵo „My Little Cello“ li kunverkis en 1959 la muzikon por la filmo de Rolf von Sydow Und noch frech dazu. Ekde la somero de 1959 li vivis ĝis sia morto, escepte de mallongaj vojaĝoj al Francio kaj Germanio, en Kopenhago, kie li kune kun Stan Getz, Don Byas, la dana pianisto Jan Johannsson, vibrafonisto Louis Hjulmand kaj trumpetisto Allan Botschinsky kaj aliaj koncertis en la ĵazklubejo Café Montmartre. Tie ankaŭ ekestis lia lasta disko My Little Cello (1960).

En februaro de 1960 lia dana edzino Jackie naskis la ĝemelojn Cellina kaj Cellesta. Post prezentado je la ĵazfestivalo en San Remo kun Barney Wilen li gastis en la Auditorium Maximum (festhalo) de la Freie Universität Berlin je la aranĝo „Jazz im deutschen Äther“ de SFB en triopo kun Clarke kaj Don Byas; sur la violonĉelo duope kun Clarke li ludis sian novan komponaĵon „Cello for Cello Twins“. Kun Helen Merrill li denove prezentis ĉe la Essener Jazztage en la Grugahalle; tie ankaŭ ekestis lasta renkontiĝo kun Coleman Hawkins. „Preskaŭ neniu kritikisto dubis pri tio, ke la ritmogrupo Pettiford-Clarke estis la vera kulmino de la festivalo, kiun ajn ĝi akompanis“

Gitte Hænning en 2005

Julion de 1960 Pettiford lastan fojon vizitis Germanion, inter alie por memorigi Berendt-on pri projekto, pri kiu ariĝu la multaj usonaj ĵazmuzikistoj, kiuj laboris kaj hejmiĝis en Eŭropo. Pettiford „sentis ĉi tiujn usonanojn en Eŭropo kiel elito“, kiu laŭ li „havas la taskon, de kiu li tiel ofte diris: transdoni la mesaĝon.“[Berendt 6] La planon Berendt povis realigi tamen nur tri jarojn poste per koncerto de SWR en Koblenz.[20]

Post sia reveno al Kopenhago li kunverkis en la sondisketo de Gitte Hænning „It Might As Well Be Spring“ kiel aranĝisto; ekestis ankaŭ registraĵoj kun Stan Getz, Sam Dockery kaj Art Blakey („Broadway“). La 4-an de septembro Pettiford prezentis sian lastan koncerton kadre de la Kopenhaga Artekspozicio. La sekvan tagon li devis esti portata en malsanulejon; li estis paralizita, falis en komaton kaj mortis la 8-an de septembron 1960.[Biography 9]

Ĉar Oscar Pettiford deziris, ke liaj gefiloj ne reiru al Usono, sed alkresku en Eŭropo, en Parizo estis granda benefickoncerto favore al la infanoj; en Kopenhago Erik Wiedemann organizis monkolekton. Post ioma hezitado en Germanio okazis simila agado – laŭforme de koncerto-lotumado de la Deutsche Jazz Föderation. „La mono, kiu kolektiĝis tiamaniere, estis kolektita en „Oscar-Pettiford-Fondaĵo“, kiu staris en Danujo sub ŝtata kontrolo kaj garantiis la edukadon de la tri infanoj Cello, Cellesta kaj Cellina por tri jaroj.“[Berendt 7]

Verkaro kaj efiko[redakti | redakti fonton]

Steve Swallow 2006

Oscar Pettiford estis impresita de Jimmy Blanton kaj Adolphus Alsbrook.[21] Sub la impreso de la eksperimentemaj improvizad-kunsidoj en Minton's Playhouse li „ŝanĝiĝis de svingo-basisto al unu el la plej profilitaj modernaj basistoj.“[Bohländer 1] Per la soloista uzado de la baso en moderna ĵazo li ege influis per siaj eksterkutimaj povoj kaj pasia muzika engaĝiĝo pli junajn basistojn[Jörgensen 1], ekz. Paŭlon Chambers, Ĉarlson Mingus,[Priestley 1] Stivon SwallowBjuelon Neidlinger: Ĉi tiu nomis lin „reĝo“ de lia instrumento. „Laŭ mia opinio li estis la plej granda basisto iam ajn vivinta. La ulo estis monstro – li havis la plej admirindan entonigon kaj temposenton“[Kunzler 2] Oscar Pettiford establis per sia ludo la bason kiel soloinstrumento en la ĵazon. Cook/Morton rigardas lin ĉenero inter Blanton kaj preskaŭ samaĝa Mingus. „se li estus vivinta pli longe, oni rigardus lin hodiaŭ kiel la plej influhavan ludanton.“[Cook 3]

Pettiford kiel ĉefa basisto de bibopo kaj petata gastmuzikisto de muzikistoj de malpasia, malmolbopa kaj ĉeftendenca ĵazo estis kuniniciinto de la fundamentaj novigoj de la ĵazo okazintaj ĉirkaŭ, apud Charlie Parker, Dizzy Gillespie kaj Charlie Christian, sur kies stilo ege baziĝis la ludo de Pettiford. Lia stilo influis pro siaj esprimpovo kaj kortuŝiteco la basludon de Mingus, Jimmy Garrison kaj Reginald Workman. Ankaŭ la virtuozeco de la ludo de Scott LaFaro, Stanley Clarke kaj Jaco Pastorius profitas de la „liberigo de la baso“[Berendt 8] per la generacio de Jimmy Blanton, Ray Brown kaj Oscar Pettiford. Recenzisto Ralph Gleason konstatis, ke li pro sia influo en la 1960-aj jaroj estas „verŝajne pli sukcesa ol ĉiu alia bas-soloisto ekde Jimmy Blanton“.[Berendt 9]

Al la violonĉelo, ĝis tiam rigardata kiel krominstrumento kaj nur mallonge antaŭe enkondukita en ĵazon fare de Harry Babasin, li donis tute novan pozicion en ĵazo. Analoge al la duopo-registraĵoj de Ellington kun Blanton en 1940 dek jaroj poste ekestis kvaropo-registraĵoj de la pianisto kun Pettiford je violonĉelo. Sub influo de la violonĉeloludo de Pettiford ĉefe Sam Jones kaj Ray Brown daŭrigis ties impulsojn. Ekde Pettiford ĉiam denove estis basistoj, kiuj elektis la violonĉelon kiel krominstrumento kaj ĝin eĉ pretertempe preferis al kontrabaso, ekz. Ron Carter kaj Peter Warren.

Pri liaj atingaĵoj kiel estro de bandegoj kaj aranĝisto Joachim-Ernst Berendt opiniis: „Oscar estis, kiel malmultaj aliaj, „ĉambro-ĵaz-muzikisto“. Sed li ankaŭ tenis dum sia tuta vivo la sopiron pri la bandego. Estas aminda ironio en tio, kiel Oscar ĉiam denove klopodas, enigi en ĉi tiujn svingajn, masivajn bandegosonojn ĉambromuziko-karakteron. Li faris tion precipe per la uzado de la harpo de Janet Putman, kaj kiu aŭdas paroli Oscaron pri ĉi tiu harposono, scias, ke li almenaŭ same atentis ĝin kiel la svingon kaj la soloojn.“[Berendt 10] [22]

„Pli granda ol la muzika eble estas la homa influo de Oscar Pettiford“, tekstis Der Spiegel jam en 1951 pri lia influo. „Simile al Robert Schumann li starigis iaspecajn muzikajn 'dom- kaj vivregulojn', tamen por ĵazo. Jen selekto el tiuj: 'Metu ĉiun vian amon en vian instrumenton. Elektu vian ĉirkaŭaĵon diligente, kaze ke ĝi rilatas al muziko. Atentu vian konduton, je via maniero vivi. La malĝusta ĉirkaŭaĵo estas same morta kiel la morto.'“[Spiegel 3]

Liaj kolegoj estimis la frumortintan muzikiston per aro da komponaĵoj dediĉitaj al li; nomendas la peco „Air Conditioned Jungle“ de Ellington, sonregistrita jam novembron de 1947, krome la postmorte ekestintaj „O.P.O.P.“ (poste ankaŭ „Oscar Pettiford junior“[Priestley 2]) de Charles Mingus kaj „Pettiford Bridge“ de Don Cherry.

Komponaĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Aw! Come On
  • Blues in the Closet (alias ‘’Collard Greens And Black-Eyed Peas’’)
  • Bohemia After Dark
  • Don't Squawk
  • For Bass Faces Only
  • The Gentle Art Of Love
  • Laverne Walk
  • Max Wakin’ Wax (alias ‘’Something For You’’ alias ‘’Chance It’’)
  • My Little Cello
  • Now See How You Are
  • Oscalypso
  • Swingin’Till the Girl Come Home
  • Tricotism

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj muzikalbumoj[redakti | redakti fonton]

La unua diskopublikaĵo de Pettiford je propra nomo estis albumo por la diskeldonejo Debut de Charles Mingus, kompletigita en 1959 per pecoj el kunsido kun Serge Chaloff de 1949. Poste la basisto sonregistris ekde 1954 tri diskojn por Bethlehem Records, komence Basically Duke, sekvate de Bass by Pettiford/Burke kun ses pecoj de kvinopo-ensemblo[23] kombine kun ok numeroj de basisto Vinnie Burke kaj lia kvaropo. En 1955 ekestis la tria albumo por Bethlehem je propra nomo, Another One, je kiu Oscar Pettiford kunmuzikis kun Donald Byrd, Ernie Royal, Bob Brookmeyer, Gigi Gryce kaj Jerome Richardson. La albumo enhavas lian komponaĵon „Bohemia After Dark“, nomita laŭ la klubejo en Greenwich Village kaj la ĵaza normkanto „Stardust“, kiun ludis Pettiford duope kun pianisto Don Abney, samkiel „Minor Seventh Heaven“, je kiu Pettiford transiris al violonĉelo.

En la jaro 1956 ekestis pluraj albumoj je granda ensemblo por ABC-Paramount, ekz. Oscar Pettiford Orchestra in Hi-Fi kaj O.P.'s Jazz Men (The Oscar Pettiford Orchestra), krom tio sen-frapinstrumentara triopo kun Lucky Thompson (Lucky Thompson Featuring Oscar Pettiford, Vol. 1 (ABC-Paramount ABC 111)). Du pli fruaj gramofondiskoj ankaŭ estis republikigitaj per la lumdisko Deep Passion fare de MCA.[24] Post lia transloĝiĝo al Eŭropo je la dana filio de Debut ekestis la albumo The New Oscar Pettiford Trio kun Louis Hjulmand kaj Jan Johansson, kiun poste republikigis OJC. Postmorte aperis lia lasta albumo My Little Cello ĉe Fantasy Records.[25]

Postmortaj eldonaĵoj kaj kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diskeldonejo Black Lion Records publikigis post la morto de Pettiford ekde fine de la 1960-aj jaroj sonregistraĵojn el la lastaj jaroj en Eŭropo, ekz. Vienna Blues – The Complete Session, ekestinta en 1959 kun Hans Koller, Attila Zoller kaj Jimmy Pratt; Montmartre Blues (1959-60), i.a. kun Allan Botschinsky same kiel la lastan registraĵon de la ĵazfestivalo en Essen, The Complete Essen Jazz Festival Concert, je kiu Pettiford ludis kun Coleman Hawkins, Bud Powell kaj Kenny Clarke.
Sonregistraĵoj de liaj SWR-produktaĵoj kun J.E. Berendt de 1958 ĝis 1960 aperis sur la albumo Radio Tapes (Jazzline), i.a. kun Hans Koller, Don Byas, Rolf Kühn, Dusko Goykovich, Lucky Thompson, Hartwig Bartz, Helmut Brandt, Kenny Clarke kaj kantistino Monica Zetterlund.
La albumo First Bass (IAJRC) enhavas la kunsidon kun Harry Babasin ek 1953, en triopo kun Attila Zoller, registraĵoj de improvizad-kunsido kun Phineas Newborn el 1958 („Yardbird Suite“), Lee Konitz kaj Zoot Sims same kiel numerojn registritaj en 1960 je Eŭropo.
La kompilaĵo Bass Hits (Topaz) kolektas registraĵojn el la jaroj 1943 ĝis 1946, tamen plejparte pecojn kun Pettiford kiel gastmuzikisto (ekz. kun Ben Webster, Hawkins, Ellington kaj Gillespie) same kiel de malofta ĉiustelulara kunsido de Pettiford el januaro de 1945.

Oscar Pettiford kiel gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

Anonco de la triopo de Erroll Garner kun J. C. Heard kaj Oscar Pettiford ĉe Three Deuces, proks. julion de 1948.
Foto de William P. Gottlieb.
  • The Birdlanders: Vol. 2 (OJC, 1954) kun Kai Winding, Al Cohn, Tal Farlow Duke Jordan, Max Roach, Denzil Best
  • Ray Charles/Milt Jachson Quintet: Soul Meeting (Atlantic, 1957/58)
  • Chris Connor & John Lewis Quartet: Chris Connor (Atlantic, 1956)
  • Miles Davis: The Musings Of Miles (Prestige)
  • Miles Davis: Miles Davis Volume 1/Miles Davis Volume 2 (Blue Note, 1952-54)
  • Kenny Dorham: Jazz Contrasts (OJC, 1957) Afro-Cuban (Blue Note, 1955)
  • Duke Ellington: Carnegie Hall Concert January 1946 (Prestige)
  • Duke Ellington: Carnegie Hall Concert December 1947 (Prestige), Great Times! (OJC, 1950) (enthält „Perdido“, „Blues for Blanton“)
  • Tal Farlow; Jazz Masters 41 (Verve 1955-58) resp. Finest Hour (Verve, 1955-58)
  • Jimmy Hamilton & The New York Jazz Quintet (Fresh Sound)
  • Coleman Hawkins: Rainbow Mist (Delmark, 1944), The Hawk Flies High (Prestige/OJC, 1957)
  • Woody Herman: Keeper Of the Flame (Capitol, 1948-49)
  • J. J. Johnson & Kai Winding All Stars: The 1958 European Tour. Rare Live Recordings (RLR 1958, ed. 2007)
  • Lee Konitz / Warne Marsh Quintet (Atlantic, 1955)
  • Thelonious Monk: The Unique, Brilliant Corners, Plays the Music Of Duke Ellington (Riverside/OJC)
  • Gil Melle: The Blue Note Fifties Sessions (Blue Note, 1956)
  • Phineas Newborn: Here Is Phineas (Atlantic/Koch, 1959)
  • Art Tatum: The Art Of Tatum (ASV, 32-44)
  • Lucky Thompson: Accent On Tenor Sax (Fresh Sound, 1954)
  • George Wallington: The George Wallington Trios (OJC, 1952-53)

Libropublikaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Oscar Pettiford, Erik Moseholm: Jazz Bass Facing. Eldono Wilhelm Hansen, Kopenhago, 1962.

Literaturo / Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim-Ernst Berendt,: Das Jazzbuch, Frankfurto ĉe Majno, Krüger, 1976
  • la sama: Thank You, Oscar Pettiford. En: Ein Fenster aus Jazz. Essays, Portraits, Reflexionen, Frankfurt/M., Fischer Taschenbuch Verlag 1978, S. 135–147
  1. Vgl. Berendt, 1978, S. 135 ff.
  2. Komp. Berendt, 1978, p. 137.
  3. komp. Berendt, 1978, p. 139 s..
  4. Komp. Berendt, 1978, p. 142.
  5. Cit. laŭ Berendt, 1978, p. 143.
  6. Laŭ Berendt, 1978, p. 145.
  7. Komp. Berendt, 1978, p. 146.
  8. Komp. Berendt, p. 140.
  9. Cit. ĉe Berendt, 1978, p. 139.
  10. Berendt, 1978, p. 142.
  1. Cit. laŭ Carlo Bohländer, vol. 1., p. 494.
  • Noal Cohen & Michael Fitzgerald: Rat Race Blues. The Musical Life of Gigi Gryce. Foreword by Benny Golson. Berkeley, CA, Berkeley Hill Books 2002.
  • Richard Cook/Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz On CD, Sixth edition, Penguin, Londono 2002; kapvorto: Oscar Pettiford, p. 1194 f.
  1. Cook, Morton, 6-a eldono, p. 1194.
  2. Cook, Morton, 6-a eldono, p. 1194.
  3. Cook, Morton, 6-a eldono, p. 1194.
  • Scott DeVeaŭ: The Birth of Bebop. A Social and Musical History. Berkeley etc., Univ. of California 1997.
  • Teddy Doering: Coleman Hawkins – Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, Waakirchen, Oreos (Collection Jazz), 2002, ISBN 3-923657-61-7
  1. Komp. Doering, p. 145 ss.
  • Leonard Feather: The Jazz Years. Earwitness to an Era. London etc., Pan Books 1988.
  • Jack D. Forbes: Africans and Native Americans. The Language of Race and the Evolution of Red-Black Peoples, University of Illinois Press, Urbana and Chicago, 1993.
  • Coover Gazdar: First Bass. The Oscar Pettiford Discography. Bangalore, India, 1991.
  • Ira Gitler: Swing to Bop. An Oral History of the Transition in Jazz in the Forties. New York etc., Oxford Univ. 1985.
  1. Komp. Budd Johnson laŭ Gitler Swing to bop: an oral history of the transition in jazz in the 1940s, p. 119.
  • la sama: The Masters of Bebop. A Listener's Guide. Updated and Expanded (Previously published as: Jazz Masters of the Forties). Da Capo 2001.
  • John Jörgensen & Erik Wiedemann: Jazzlexikon, München, Mosaik
  1. Komp. Jörgensen/Wiedemann, p. 287.
  1. cit. laŭ Kunzler, p. 919
  2. Cit. laŭ Kunzler, Jazzlexikon, p. 919
  • Brian Priestley: Mingus - a Critical Biography. London, Quartet Books, 1982
  1. Komp. Brian Priestley: Mingus - a Critical Biography, p. 50 ss.
  2. Komp. Priestley, Mingus - a critical biography, p. 143 resp. 185.
  • Arnold Shaw: 52nd Street. The Street of Jazz (Origine publikigita kiel The Street That Never Slept). Da Capo 1977.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Indikoj en la vivhistorio kaj listo de sonregistradoj
  2. Indikoj en la vivhistorio kaj listo de sonregistradoj
  3. Indikoj en la vivhistorio kaj listo de sonregistadoj
  4. Indikoj en la biografio kaj kunsidoregistro
  5. Indikoj en la biografio kaj registradoregistro
  6. Indikoj en la biografio kaj registradregistro
  7. Indikoj en la biografio kaj registradregistro
  8. Indikoj en la biografio kaj en la registradregistro
  9. Indikoj en la biografio kaj registradregistro
  1. Oscar plukas pli bone, eldono de la 13-a de junio 1951 DER SPIEGEL, n-ro 24/1951.
  2. Oscar zupft besser, eldono de la 13-a de junio 1951 DER SPIEGEL, n-ro 24/1951.
  3. Oscar zupft besser, eldono de la 13-a de junio 1951 DER SPIEGEL, n-ro 24/1951.

Kromaj fontoj kaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oscar Pettiford dumvive sin sentis pli indiano ol nigrulo, Berendt, Fenster aus Jazz, S. 136
  2. DER SPIEGEL rakontis en sia eldono de 1951 la historion, kiamaniere juna Oscar transiris al baso: „Iun tagon patro Pettiford havis kverelojn kun sia basludanto, la ununura muzikisto ne apartenanta al la familio. Ĉar ĵus neniu alia estis trovebla, eta Oscar devis elprovi la grandan kontrabason. Li jam povis trakti la pianon kaj iomete prilabori la frapinstrumentaron. Do ja funkcius. Malnova baso hazarde troviĝis en angulo de gastejo, en kiu oni ĵus ludis. La patro de Oscar devis pagi nur 25 dolarojn por tiu, la baso ĵus estis travivinta aŭtoakcidenton. Nun, kiam Oscar estas famulo, li diras, ke li neniam dum sia vivo devis ludis tiel virtuoze kiel tiam sur la akcidentdifektita baso. Li prenis ege streĉitajn ŝnurojn anstataŭ kordoj. Krodoj tiam estis malfacile akireblaj. Ili kostis pli ol la familia bando de Pettifords povis pagi.“
  3. Indiko ĉe Brian Priestley, Jazz Rough Guide, p. 506.
  4. Proks. 1940/41 Ray Brown lernis de ŝi en Pittsburgh.
  5. Laŭ F. Büchmann-Möller: Someone to Watch Over Me. The Life and Music of Ben Webster. Citita en: OP ĝis 1945 ĉe themenschmidt.de
  6. kun frapinstrumentisto Sidney Smith kaj pianisto Kenny Green. Fonto: Chuck Haga: Leigh Kamman: Polishing the image of jazz. Star Tribune Sep 2, 2002.
  7. Fonto: Chuck Haga: Leigh Kamman: Polishing the image of jazz. Star Tribune, 2. September, 2002. OP ĝis 1945 ĉe themenschmidt.de
  8. Coleman Hawkins & His Orchestra, kun Dizzy Gillespie, Vic Coulson, Ed Vandever tp, Leo Parker, Leonard Lowry as, Coleman Hawkins, Don Byas, Ray Abrams ts, Budd Johnson ts, bs, Clyde Hart p, Oscar Pettiford b, Max Roach dr. Ili registroludis la titolojn Bu-Dee-Daht, Yesterdays, Woody 'n You, Bu-Dee-Daht.
  9. I.a. kun Gillespie, Bill Coleman, Benny Harris, Trummy Young, Vic Dickenson, Benny Morton, Johnny Bothwell, Don Byas, Serge Chaloff, Clyde Hart, Al Casey kaj Shelly Manne.
  10. Kun la Esquire All Stars li faris decembron de 1943 unu el siaj unuaj surdiskigoj (LP: Esquire Swing Sessions, Decca PD 12005)
  11. Citita laŭ Down Beat, 28.an de januaro, 1949: „Crowd Gives Enthusiastic Welcome To Extreme Bop By Pettiford All-Stars.“
  12. Howard McGhee (tp) J.J. Johnson (tb) Rudy Williams (ts) Clifton Best (g) Oscar Pettiford (b) Charlie Rice (d), 1951. Registrataj estis la pecoj Royal Garden Blues, St. Louis Blues, Mood Indigo, Lady Be Good kaj Harvest Time. Komp. Jazzdisco org.
  13. Fonto: Jazz in hollywood.com vokita la 6-an de aprilo 2010.
  14. Al la orkestro de Oscar Pettiford en 1956 apartenis Ernie Royal, Art Farmer (tp), Jimmy Cleveland (tb), Julius Watkins, David Amram (fr-h), Gigi Gryce (as, arr), Lucky Thompson (ts, arr), Jerome Richardson (ts, fl), Danny Bank (bs), Tommy Flanagan (p), OP (b, cello) kaj Osie Johnson (dr).
  15. Pri la bandegoprduktaĵoj de Pettiford proksimume 1956/57 Joachim-Ernst Berendt diris: „Oscar estis, kiel malmultaj aliaj, 'ĉambro-ĵazmuzikisto.' Sed li ankaŭ dum sia tuta vivo tenis la sopiron pri bandego. Estas aminda ironio en tio, kiel Oscar ĉaiam denove klopodas enigi en ĉi tiujn svingajn, densajn bandegosonojn ĉambromuzikan karakteron.“
  16. Sesopo el Julius Watkins, Phil Urso, Walter Bishop junior, Percy Heath, Mingus kaj Pettiford surdiskigis i.a. ties komponaĵojn „The Pendulum at Falcon's Lair“, „Low and Behold“ kaj „Jack the Fieldstalker“ .
  17. Sur la albumo Plays Duke Ellington (julion de 1955 kun Kenny Clarke)
  18. Jazz Podium n-ro 4 / 8-a jarkolekto, aprilo 1959.
  19. 2-an de marto 1959: "Jazz – gehört und gesehen, 13": George Lewis' New Orleans Jazz Band; Oscar Pettiford Trio kun Attila Zoller, g, kaj Jimmy Pratt, dr Jazzbrief Darmstadt Kontrolita la 6-an de aprilo 2010.
  20. La kunmuzikantoj de la SWF-koncertoj en Koblenz en 1963 estis Kenny Clarke, Lou Bennett, Bud Powell, Idrees Sulieman, Jimmy Gourley, Bill Smith, Herb Geller, Bob Carter, Jimmy Woode, Don Byas, Albert Nicholas, Peanuts Holland, Nelson Williams. Kelkaj malmultaj sonregistraĵoj aperis sur du albumoj ĉe Impulse! Records (AS 36 & 37).
  21. Gunther Schuller mencias en sia verko The Swing Era, ne Blanton estis la pioniro de la arĉita baso, sed jam en 1938 la 23-jara Slam Stewart aplikis en siaj sonregistraĵoj kun Slim Gaillard ĉi tiun teknikon, je kiu li elpaŝis ankaŭ per la akompana kantado. En:Gunther Schuller: The Swing Era The Development of Jazz 1930-1945, 1989, S. 111.
  22. Basisto kaj komponisto Erik Moseholm (* 1930), posta estro de la Rytmisk Musikkonservatorium en Kopenhago, estas unu el la eŭropaj adeptoj de Pettiford; Moseholm verkis ankaŭ iaspecan instrulibron, Jazz Bass Facing, kiu pitraktas la diversajn evolugradojn de la petiforda soloa kaj kompona stilo.
  23. (kun tenorsaksofonisto Charlie Rouse, Julius Watkins ĉe korno, pianisto Duke Jordan kaj frapinstrumentisto Ron Jefferson),
  24. La eldonaĵo The Complete Studio Recordings enhavas krom Deep Passion ankoraŭ pluan koncertmaterialon el la novjorka Birdland el ĉi tiu tempo.
  25. Komp. artikolon pri Pettiford ĉe Cook/Morton (Penguin Guide to Jazz); Brian Priestey (Jazz Rogh Guide)
  26. kun Charles Mingus, Julius Watkins, Walter Bishop la pli juna, Percy Bridge (ankaŭ entenata en The Complete Debut Recordings 1951-1958 (Fantasy) de Mingus)
  27. Kvinopo kun Julius Watkins, Charlie Rouse / naŭopo kun Clark Terry, Joe Wilder, Jimmy Cleveland, Dave Schildkraut k.a. – Ĉi tiuj sonregistraĵoj aperis origine per du diskoj ĉe Bethlehem. La registraĵoj ankaŭ aperis sur la disko Jazz Mainstream (Bethlehem)
  28. la albumo enhavas ankaŭ la duope luditan normkanton „Stardust". La albumo ankaŭ aperis je la titolo Bohemia After Dark ĉe Affinity.“


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.