Oscar Van Schoor
El Vikipedio
(Alidirektita el Oscar van Schoor)
Oscar VAN SCHOOR, belgo (naskiĝis la 4-an de februaro 1873, mortis la 9-an de julio 1936), estas la patro de la farmacio-historio en Belgio. Pro iu stranga kialo (intermikso kun Jan van Schoor?) lia nomo ne estas artikolo en Enciklopedio de Esperanto, kvankam li havis tre aktivan Esperanto-vivon.
Li estis inter la fondintoj de la antverpena grupo La Verda Stelo, vicprezidanto de la 7-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1911 kaj prezidanto de la 20-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1928. En 1913 li estis la sekretario de la Internacia Esperantista Farmaciista Asocio.
Vidu ankaŭ lian samurban samnomanon: Jan van Schoor.
Verkoj [redakti]
- Judaso (drama monologo por sinjoro, 1914)
- La servistinoj (nuntempa monologo por sinjorino, 1914)
- La telefono (monologo por sinjoro, 1914)
- La turisto kun verda stelo (1914)
Tradukoj [redakti]
- La grenmakleristo (de Hilda Ram, 1904)
- En la templo de Jupiter (kristnaska rakonto el la romia imperia tempo, 1909)
- Formortinta Delsuno (de René Vermandere, eld. 1910, reeld. 1928)
- nederlande Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal (Kiliaan, 1920)
- Dum vintro kiam pluvas (eld. 1928) (vidu ankaŭ : Ni kantu kaj deklamu!)
- Printempa kanto (de Gentil Theodoor Antheunis, eld. 1930)
- Mi amas vin la Flandroland' (de Theofiel Coopman, eld. 1933)
- Ŝuo Flik (de Liekens, 1932)
- La Fiŝkaptisto (eld. 1930) k.m.a.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- La apoteko de Oscar Van Schoor estas konservita kaj ankoraŭ vizitebla (nederlandlingva retejo kun multaj fotoj).