Oscedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscedo de Joseph Ducreux; memportreto ĉa. 1783

La oscedo (lat. oscitatio) estas refleksa konduto de bestoj kaj homoj, per longa malfermo de la buŝo kaj enspiro de aero. Ĝi havas ofte rilaton al laciĝo, malinteresiĝo, enuiĝo. Dum oscedo oni ofte provas subpremi la soneligojn, kovri la buŝon per mano aŭ flankenturniĝi.

La kaŭzoj de la oscedo ne estas klare difinitaj. Por la oscedo necesas nervotransigilo, tiel la malsanulo de la parkinsona malsano ne povas oscedi, ĉar en ilia korpo ne produktiĝas la nervotransigilo.

La oscedo estas ofte kialo por kontagio, tio estas, ke en kunigo de homoj se unu oscedas ofte ankaŭ aliaj faras same eĉ kontraŭvole. Tio alportas fakulojn pri etologio konsideri ke oscedo estas psikologia mekanismo kiu permesas al homoj pli malpli interkonsenti pri la taŭga momento por iri ripozi tiele ke ĉiuj pli malpli povas konduti laŭ socia maniero.