Osetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Osetino en tradiciaj vestoj. Komenco de la 20a jc.

Osetoj estas etno, loĝanta en Rusio, Kartvelio, Turkio kaj parte agnoskita ŝtateca teritorio Sud-Osetio.

Totala kvanto — ĉ. 600 mil. En Rusio — 475 mil (2002), inter ili en Nord-Osetio 409 mil.

Osetoj havas propran aŭtonomion en Rusia Federacio — vd. Nord-Osetio (ĉefurboVladikavkaz).

Osetoj estas konsiderataj prafiloj de la fama antikva popolo scitoj, nomadoj, kiuj postlasis siajn spurojn en grandega tereno de Danubo ĝis orienta Kazaĥujo. Scita gento de alanoj kreis en ĉemontara plataĵo de Norda Kaŭkazio fortan ŝtaton, kiun mencias multaj tiamaj aŭtoroj. Veno de la mongolaj trupoj al tiu ĉi lando kaj postaj invadoj de Timur kaŭzis ruiniĝon de Alanio, la restinta loĝantaro kaŝis sin en la montaro de la centra Kaŭkazio, miksiĝinte kun la indiĝenoj. Laŭ la plej populara teorio tiel, per miksiĝo de lokaj montaraj gentoj kaj alana superstrato aperis etno de osetoj. Tiel oni klarigas la strangan fakton, ke meze de Kaŭkazio ekzistas popolo, parolanta en la lingvo de la orienta irana lingvogrupo.

En 1784 Osetio libervole eniris la Rusan Imperion. Pli frue grupo de estimataj inter la popolo deputitoj venis al Peterburgo por peti de carino Jekaterina la Granda defendon de la multaj malamikoj de la montara landeto, kiu okupis tiam ne pli ol duonon de la moderna teritorio. Aliĝo al Rusio malgraŭ multaj malfacilaj sekvoj havis ĝenerale pozitivan efikon. Osetoj, ne plu sub premo de kabardaj feŭduloj povis fondi vilaĝojn en la tereno konata nun kiel Oseta Dekliva Plataĵo. Kun daŭro de la tempo la tuta montara loĝantaro fakte translokiĝis al la plataĵo, kie klimataj kondiĉoj kaj fekundeco de la grundo estis multe pli favoraj. Nur dum la 19-a jc la oseta etno kreskis dekoble, de ĉ. 30 mil komence de la jarcento ĝis ĉ. 300 mil sojle de la 20-a.

Religio[redakti | redakti fonton]

Laŭ rezultoj de opinisondo, kiun publikigis T. T. Kambolov[1], 24% de osetoj sentas sin ortodoksuloj, 8,5% — islamanoj, 59,7% praktikas tradician osetan religion (kun spuroj de iama kristaneco). Ankoraŭ 4,8% praktikas la lokan religion samtempe kun unu el la mondaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eminentaj osetoj[redakti | redakti fonton]

  • Vaso Abajev: lingvisto, akademiano, fakulo pri iranaj lingvoj, esplorinto de la oseta eposo.
  • Tajmuraz Bolojev: elstara komercisto, dum longaj jaroj estis ĉefo de kompanio “Baltika”, la plej granda bierproduktanto en eks-Sovetio.
  • Veronika Dudarova: dirigento, menciata en Guinness-libro kiel virino-dirigento, plej longe aktiva en kulturo. Naskiĝinta en 1916, ŝi dum pli ol 50 laboris kiel dirigento, ankaŭ en la plej elstaraj orkestroj de Moskvo.
  • Valerij Gazzajev: eminenta piedpilka trejnisto. Sub lia gvido la nord-osetia teamo “Spartak-Alanija” iĝis ruslanda ĉampiono en 1995. Nun li laboras en moskva klubo “CSKA”, en 2003 li trejnis la landan teamon de Rusio.
  • Magomet Isajev: lingvisto, esplorinto de la digora dialekto de la oseta lingvo, fakulo pri iranaj lingvoj. En Esperantio li estas konata kiel interlingvisto, scienca gvidanto de kelkaj disertaĵoj pri Esperanto, kunaŭtoro de kelkaj lernolibroj de Esperanto.
  • Ĥaĝi Mamsurov (Aleksander Ksanti): sovetia sekurecservisto kaj militisto. Li estas aparte fama pro la partopreno en la Civila Milito en Hispanio (1936-1939). Li estas menciata en verkoj de la usona verkisto Ernest Hemingway.
  • Isa Plijev: sovetia generalo, elstaris dum la Dua mondmilito, i. a. en Mongolio, kie li iĝis “Heroo de la Mongola Popola Respubliko”. Li estas tamen foje negative menciata lige kun la sangaj eventoj en Novoĉerkask (severe premita laborista ribelo, junio 1962) kaj la Kariba krizo (preskaŭ komenciĝinta nuklea milito, oktobro 1962).
  • Josif Stalin: kvankam kutime konsiderata kartvelo, Stalin estis versimile kartvela-oseta metiso. Lia kartvela familinomo Ĝugaŝvili sonas kiel kartveligo de la sufiĉe disvastiĝinta oseta familinomo Dzugajev (Dzugati).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj novaĵserviloj pri Osetio kaj osetoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]