Oshiruko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Oshiruko

Oshirukoshiruko (japane: お汁粉) aŭ shiruko (japane: 汁粉; ĉine: 紅豆湯 ; Hanyu Pinyin: hóng dòu tāng) estas japana dolĉaĵo (wagashi). La komenca "O" signifas honorigon.

Ĝi estas dolĉa supo el azuki-faboj kaj buletoj: aŭ mochidango. La faboj estas kuiritaj kaj iom kaĉigitaj. Anstataŭ aldoni mochi-ojn oshikuro foje enhavas kaŝtanojn aŭ buletojn el glurizfaruno.

Multaj japanoj ŝatas oshikuro, ĉefe dumvintre. La duonfandiĝintaj mochi-oj kaj la dolĉa, varma fabosupo estas al multaj tutfeliĉiga. Oni ofte servas oshiruko-n kun salaĵo aŭ acidaĵo, kiel umeboshishiokombu, ĉar oshiruko estas tiom dolĉa ke post iom da tempo la gusto enuas kaj oni povas refreŝigi ĝin per sala aŭ acida manĝaĵo.

En la japana tradicio oni kredas, ke tiu manĝaĵo forpelas malsanojn kaj malbonajn spiritojn. Tial ĝi estas ofte metita sur la hejman altaron.

En kelkaj regionoj, ekzemple Kagaŭa (prefektujo), oshiruko estas uzita por zoni, la speciala novjara supo.

[redakti] Vidu ankaŭ