Osijek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Osijek, hungare Eszék [esEk], germane Essegg, latine Mursia estas urbo en Kroatio, en departemento de Osijek.

Ponto de Osijek
Flago de Osijek
Blazono de Osijek
Osijek en la mapo

Bazaj informoj

Domoj en Osijek

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Dravo (ĉe grava ponto). Estas ĉefvojoj kaj fervojoj al Darda, Beogrado kaj Varaždin.

Historio

La urbo estis loĝata dum la kuprepoko, poste venis keltoj kaj romianoj. La lastaj havis gravan urbon Mursia. En 351 ĝi iĝis episkopejo. En 896 la hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La turkoj okupis la urbon en 1526 kaj venkis la aŭstrojn en 1537. La turkoj firme tenis la ponton, tamen hungaroj detruis ĝin en 1599 kaj en 1664. La Habsburgoj okupis la urbon en 1687. Ili konstruis fortikaĵon en 1712. La urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1809. Ĝis 1918 la urbo apartenis al departemento de Verőce, poste al SHS, poste Jugoslavio, poste Kroatio. Inter 1991-1993 la serboj sieĝis la urbon.

Esperanto en Osijek

Unuaj esperantistoj en Osijek estis Natalija Hergović, Anna Hradil, Emmy Hradil, Gusti Hradil kaj Marija Pillepich ankoraŭ en 1887 – tiel nomata Osijeka Kvinopo. Tuj poste, nur artileria oficiro Egon Moše lernis la lingvon ĉ. 1897.

Osijeka profesoro Antun Ŝimunić publikigis en 1983 la libron "Obstine antaŭen - materialoj por historio de la esperanta movado en Osijek" (kroatlingve). Davor Klobučar daŭrigis liajn esplorojn kaj publikigis pri tio en 2007 en la revuo Tempo (n-ro 94, rete legebla).

Demografio

  • En 1910 vivis en la urbo 31 388 da homoj (12 625 kroatoj, 11 269 germanoj, 3729 hungaroj, 2889 serboj, 432 ĉeĥoj, 155 slovenoj és 105 slovakoj).
  • En 2002 vivis tie 114 616 da homoj (99 234 kroatoj, 8767 serboj, 1154 hungaroj, 480 albanoj, 211 bosnianoj, 169 slovenoj, 124 ciganoj, 39 ĉeĥoj).
Preĝejo de Osijek
Tramo en Osijek

Kulturo

Teatroj

  • Nacia Teatro
  • porinfana teatro

Gazetoj

  • Glas Slavonije
  • Osječki dom

Radio

  • Radio Plus
  • Slavonski radio
  • Gradski radio
  • Radio Osijek

Televizio

  • Slavonska televizija

Vidindaĵoj

Industrio

Oni produktas sapojn, alumetojn, purigilojn, dolĉaĵojn.

Famuloj

En la urbo mortis:

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj